Tvitero: Per SMS ricevi pepojn de elektita Tviter-konto

Povas esti utila tio, per SMS ricevi pepon de elektita Tviter-konto, kiel ekzemple @tagesschau_eil, char: Kelkfoje la interreto ne estas disponebla, sed ja la poshtelefona reto (funkcias do nur la ricevado je SMS). En tiu chi blogero estas priskribite, kiel oni povas agordi la ricevadon je pepoj per SMS. La ideon pri la afero mi ekhavis, spektante prelegon de Tomasz Szymula pri la inter-aplikajha laborflu-estigilo Zapier (li faris tiun prelegon kadre de la Internacia Junulara Kongreso en Vroclavo la 18an de Julio 2016). La Tviter-konto @tagesschau_eil pepas relative malofte, nome nur kiam estas io urghe diskoniginda.

Premisoj

Jeno estas necesa:

  • Zapier-konto.
  • Tviter-konto.
  • Poshtelefonnumero.
  • Retposht-adreso che retmesaghservo, kiu permesas funkciigi sciigadon per SMS (al la poshtelefonnumero) pri ricevita retmesagho havanta difinitan temon. Tia retposht-adreso estas akirebla che almenau directBOX. Kiel temon, kiu efikas sciigon per SMS, oni specifas la temon menciitan en pasho 6 de la chapitro "Unufoje farendaj pashoj". En la ekzemplo de tiu chi blogero, tiu temo estas "urgha_pepo_de_tagesschau_eil". Kiel enhavon de la SMS, oni specifas la mesagh-enhavon de la ricevita retmesagho. Pliajn detalojn kaj klarigojn oni trovu laubezone che directBOX ("Einstellungen" -> "Nachrichtenregeln", t. e.: "Agordoj" -> "Reguloj de sciigado pri ricevitaj retmesaghoj").


Unufoje farendaj pashoj

La baza principo che Zapier estas tia: Unue oni specifas ekigilon (angle: "Trigger"), kiu – due – kauzas de oni specifitan agon (angle: "Action").

  1. Kiel ekigilon, elektu Tviteron. Konservu kaj daurigu.
  2. Elektu "User Tweet" (= pepon de uzanto). Pri kies uzanto temas, tio estos elektita en pasho 4, kaj en nia ekzemplo tiu uzanto estos @tagesschau_eil. Konservu kaj daurigu.
  3. Elektu vian propran Tviter-konton, en kies kronologio (angle: "Timeline") aperas kaj aperos la "User Tweet"-oj, t. e. en nia ekzemplo la pepoj de @tagesschau_eil. Se via propra Tviter-konto ankorau ne estas konektita al Zapier, vi chi tion devas fari nun. Konservu kaj daurigu.
  4. Skribu la nomon de la Tviter-konto, kies pepon vi volas ricevi per SMS, ekzemple "tagesschau_eil". Miasperte oni povas forlasi la @-signon. Konservu kaj daurigu.
  5. Kiel agon, elektu "Email" el la aperinta listo de la "BUILT-IN APPS". Konservu kaj daurigu.
  6. Plenigu la aperintan formularon:
    Kiel "To"-adreson ("Al"-adreson), specifu la retposht-adreson lau la chapitro "Premisoj".
    Kiel "Subjekt" (temon), skribu iun tekston, ekzemple "urgha_pepo_de_tagesschau_eil".
    Kiel "Body" (retmesagh-enhavon), elektu "User Tweet" ->"Text", t. e.: La teksto de la pepo de @tagesschau_eil estos en la enhavo de la retmesagho sendota de Zapier al la retposht-adreso specifita supre.
    Finu.


Funkcio

Se oni estas farinta chion ghuste kaj se chio iras glate, oni ricevas per SMS la pepojn de – en tiu chi ekzemplo – Tviter-konto de @tagesschau_eil.


Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj