Tvitero: Pepi per SMS

Pepi per SMS povas esti utile, kiam ial la interreto ne estas uzebla, sed ja la poshtelefona reto. Miasperte la de Tvitero aranghita (do "normala") pepado per SMS funkcias evidente malpli kaj malpli fidinde kombine kun almenau iuj poshtelefonaj retoj haveblaj en Germanujo. Tial tiu chi blogero klarigas, kiel oni povas (re)ebligi pepadon per SMS, nome per sia aparta – kvazau memfarita – Tviter-apo. Bazo estas la angllingva blogero "Send and Receive Tweets using SMS with Twilio: Part 1". Provu konsulti ghin, kiam ne sufichas la klarigoj chi tie. Jam nun estas atentigite pri tio, ke la afero ne estos senkosta: Oni devas "acheti" telefonnumeron kontrau po USD 3 monate, kaj eventuale aldonighas lau siaj (pliaj) kontraktoj kostoj por la sendado kaj/au ricevado je SMS. Se vi ne intencas pepi per SMS au se la poshtelefona reto en via lando sufiche subtenas pepadon per SMS kombine kun Tvitero, tiam vi povas chi tion ghui kaj kredeble entute ne bezonas procedi lau tiu chi blogero.

Premisoj

Jeno estas necesa:

  • Tviter-konto, al kiu estas asignita la poshtelefona numero, de kiu vi intencas pepi per SMS; tiajn agordojn faru en via Tviter-konto.
  • Twilio-telefonnumero kapabla je minimume SMS; kostoj de la Twilio-telefonnumero: po USD 3 monate (antaupagenda). {Aldono [2016-12-30]: po USD 1 ghis 5 monate, depende de ecoj de la Twilio-telefonnumero; grave: Mi konstatis, ke almenau ekde 2016-12-28 ghi devas esti usona, por ke la pepado pere de ghi funkciu!}
  • Heroku-konto.

Unufoje farendaj pashoj

  1. Aldone al via Twilio-telefonnumero notu (oportune per markado, kopiado kaj enmetado) jenajn parametrojn de via Twilio-konto (trovu ilin, kiam tie vi estas ensalutinta, sub "Account" -> "API Credentials Live"):
    ACCOUNT SID
    AUTH TOKEN
  2. Certigu, ke vi estas ensalutinta en via Tviter-konto kaj alklaku tiun ligilon, por krei la necesan Tviter-apon.
  3. Plenigu la tiean retformularon (kadre de tio certigu ke "Access Level" / "Permissions" estas "Read, Write, and Access direct messages") kaj konservu/lanchu.
  4. Notu jenajn parametrojn:
    Consumer Key (API Key)
    Consumer Secret (API Secret)

    Access Token
    Access Token Secret
  5. Por ekfunkciigi la memfaritan Tviter-apon, certigu, ke vi estas ensalutinta en Heroku, kaj alklaku tiun ligilon.
  6. Plenigu la tiean retformularon surbaze de viaj antaue notitaj parametroj kaj konservu/lanchu.
    Noto: Se vi lasas malplena la kampon "App Name (optional)" kaj daurigas, tiam la sistemo kreos iun nomon. Sed prie vi ne bezonas maltrankvilighi.

Funkcio

Se chio iris glate kaj se al via Twilio-numero vi sendas per SMS tekstmesaghon, ghi tuj aperas kiel pepo afishita de via Tviter-konto. Okaze de problemoj provu, chu eble helpas shanghi en la agordoj de via poshtelefono la numeron de via SMS-centralo (SMSC-numeron), se por ghi estas pluraj opcioj (tiel estis okaze de mi).

Ankau funkcias sendi rektajn mesaghojn kaj @menciojn: Por la unua skribu
"D tviternomo " komence de la sendota SMS (sen "@" antau la tviternomo), kaj por la dua skribu "@tviternomo " komence de la sendota SMS.

Shajnas, ke ech per sia memfarita Tviter-apo en almenau iuj poshtelefonaj retoj (ekzemple en mia en Germanujo) oni tamen ne ricevas per SMS sciigojn pri ricevitaj rektaj mesaghoj kaj ricevitaj @mencioj – kontraste al la priskribo en la angllingva blogero menciita supre en la enkonduko.

Escepte de la jam menciita "D"-komando kredeble ne funkcias tipaj Tviteraj SMS-komandoj, kiel "FOLGEN", "AN" k. c. Sed ja funkcias denove la pepado per SMS, kaj tio estas bona :-)


Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj

Kommentare