Ghustigaj notoj pri "Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto" koncerne al la tolerdeklaro de "un'"

La de Bernhard Pabst verkita "Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto", mallongigite BK I (2015-04), amplekse klarigas, kio estas ghusta kaj bona Esperanto surbaze de ties normo. Chu vere chiuj prijughoj donitaj en BK I (2015-04) bazighas sur tiu normo? Por atentigi pri evidentaj misinterpretoj en BK I (2015-04), mi estigis serieton da priaj blogeroj. Tio, ke ne estas blogero mia pri certa temo, ne nepre signifas, ke ghi estas pritraktita en BK I (2015-04) sen bezono je ghustigo.

En BK I (2015-04), p. 55 tekstas: "Kiel diskutite en la chapitro pri BRO malsupre, ni tamen opinias, ke tiaj 'kashitaj' kaj 'surprizaj' decidoj rande de alicela verko ne plenumas la F-tajn kondichojn pri oficialaj decidoj. Ni rigardas la formon un' pro tio kiel (senc-hava, sed) privata tolerdeklaro, ne kapabla forigi oficiale la statuson de kontraufundamenteco", kaj plu pri "un'" en p. 58: "... tolerebla en nombrado kaj en ordonaj esprimoj el la tipo de: 'un'! du! un'! du!' en ekzercoj dancaj, gimnastikaj, militistaj, ks. kiel proponita de Albault en BRO 1975"

Oni povas sufiche fidinde supozi jenon: Okaze de "un'" en "Baza Radikaro Oficiala" (BRO au B.R.O.) de 1975 temas pri tolerdeklaro nek "privata" nek nur "proponita", sed pri tolerdeklaro oficiala, char:

En subchapitro C ("Diskuto pri kelkaj vortoj") de la chapitro IV ("Aliaj laboroj faritaj de la Akademio okaze de la starigo de B.R.O") de la "Baza Radikaro Oficiala" tekstas: "Okaze de la preparo de B.R.O. la Akademio estis frontita kun diversaj leksikologiaj problemetoj. La rezultoj de tiuj diskutoj jam parte aperis en la Aktoj kaj parte aperas jen en aparta chapitro de la 8-a Oficiala Aldono, jen kiel piednotoj en B.R.O. mem, depende de la naturo au graveco de la rimarkigoj."

Tial estas sufiche kredebla jeno: La tolerdeklaro de "un'" ne estas io "kashita" au "surpriza", sed ankau unu el la rezultoj de Akademi-internaj diskutoj, kiu en tiu okazo aperas pro ne suficha graveco nek en la chapitro de la 8-a Oficiala Aldono nek en la "Aktoj" (t. e. "Aktoj de la Akademio 1963-1967", nuntempe ofte mallongigite: "Aktoj I"), sed kiel piednoto en "Baza Radikaro Oficiala". Tio chi tamen forprenas neniom de tio, ke ekzistas oficiala – kaj ne nur privata kaj ankau ne nur proponita! – tolerdeklaro de "un'".