Ghustigaj notoj pri "Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto" koncerne al la landnomo "Finnlando"

La de Bernhard Pabst verkita "Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto", mallongigite BK I (2015-04), amplekse klarigas, kio estas ghusta kaj bona Esperanto surbaze de ties normo. Chu vere chiuj prijughoj donitaj en BK I (2015-04) bazighas sur tiu normo? Por atentigi pri evidentaj misinterpretoj en BK I (2015-04), mi estigis serieton da priaj blogeroj. Tio, ke ne estas blogero mia pri certa temo, ne nepre signifas, ke ghi estas pritraktita en BK I (2015-04) sen bezono je ghustigo.

En BK I (2015-04), p. 181, tekstas: "Dubi oni tamen povas pri la Z-a formo
Finn-land’o, kiun rekomendas la 'Listo de Rekomendataj Landnomoj' (OI 12 de 2009-05-04, vd. che la fino de BK II), kaj la kunmetajho finn-ugr’a (rilata al unu el la du grupoj de uralaj lingvoj, PIV 2005). Finnlando oni devas lau R 9 prononci
Fin-nlan-d’o, finn-ugra fin-nu-gr’a [...] Same ankau Finnlando ne lezas R 9."

Pri la normkonformeco de la landnomo "Finnlando" oni ne povas dubi. Tiu chi landnomo konformas al la normo de Esperanto, kaj ankau Zamenhof uzis ghin.

Indiko, ke la autoro de BK I (2015-04) au kiu ajn pretervidas ion gravan, estas, kiam el lia aserto estas konkludeble, ke Zamenhof mise aplikis au mise interpretis sian propran regulon.

La supra teksto de BK I (2015-04) ja prave ne plendas pri la "nn" ene de la radiko (jam en la Fundamento trovighas "Ann'" kaj "Shiller'"), sed maltrafe enludigas Regulon 9 (R9) de la Fundamenta Gramatiko. R9 esprimas, ke chiu vorto estas legata, kiel ghi estas skribita, kaj ke ne estas neprononcataj literoj.

Tio, kion la autoro de BK I (2015-04) pretervidis, estas: Efektive R9 ne koncernas la demandon, char R9 ne specifas, kiel vortoj estu skribataj, sed nur, kiel ili estu legataj. Oni nepre povas prononci "Finnlando" ankau tiel, ke oni evitas pauzeton inter la unuopaj literoj, ilin samlonge prononcas kaj silabe prononcdividas "Finn-lan-do". Tiaokaze neniu litero estas neprononcata. En retforumo la autoro de BK I (2015-04) afishis, ke el analizo de la "Ekzercoj de legado" (Fundamenta Ekzceraco [FE] §2-3) sekvas, ke "Finnlando" estas "fush". Sed li malprave deiras de la ideo, ke FE §2-3 specifas chiujn eblajn sonkombinojn kaj sole eblajn lauprononcajn silabdividojn.

Resume jen la normaj faktoj:

  1. La radiko "Finn'" ne estas kontrauregula pro sia "nn" ene de la radiko, char jam en la Fundamento trovighas "Ann'" kaj "Shiller'". Tion chi BK (2015-04) prave ja ankau ne kontestas.
  2. La kunmetajho "Finn'land'o" ne estas pridubinda, char FE §27 pro la vortigo "oni povas" ne devigas onin kunmeti "Finn'o'land'o":
    "Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco au la klareco postulas, oni povas ankau preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ghia gramatika finigho."
  3. R9 ne koncernas la aferon, char ghi ne specifas, kiel vortoj estu skribataj, sed nur, kiel ili estu legataj.

Tio chi estas la pure normaj faktoj. Chio alia estas privataj rekomendoj, demando de gusto, personaj prefero, obstinoj, kapricoj k. s.


Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj