"Esperanto aktuell 2015/1" publikigis mian leteron de leganto "Pri '-ich-' kaj 'ri'"

En "Esperanto aktuell 2014/6", parto "•kune• – revueto de Germana Esperanto-Junularo", p. 28, aperis la artikolo "Riismo". En ghi tekstas interalie:
"En riisma Esperanto oni uzas la genre neutralan pronomon ri [...]
Krome estas enkondukata la sufikso -ich-, kiu signifas viran genron, kaj estas uzata simetrie al -in- [...]
La estraro de GEJ chi-printempe decidis uzi la sufikson -ich- lau propono de Paul Würtz [...]
Kion opinias vi? Chu tro komplikas, senutilas, chu vi vidas konfliktojn kun la Fundamento, au chu vi jam delonge uzas riismon? Chu ri lau vi estu uzata aldone al la nuna pronoma sistemo, au alternative? Au chu vi havas tute alian proponon?"
Mi respondis per letero de leganto. Sub la titolo "Pri '-ich-' kaj 'ri'" ghi estas publikigita en "Esperanto aktuell 2015/1", p. 20-21, kaj redonita en la sekvo.

En Esperanto aktuell 2014/6, p. 28, estas demandita interalie jeno pri la tie prezentitaj formoj "-ich-" kaj "ri": Chu vi vidas konfliktojn kun la Fundamento?

Jes. Pri "-ich-" kiel sufikso, por marki viran genron: En la senco de la 8a alineo de la Antauparolo al la Fundamento ghi estas formo nova al la Fundamenta formo konsistanta el tio, ke oni ne markas viran genron per aparta sufikso (ekzemple "patr'o" estas virgenra sen aparta sufikso). Ghenerale estas tiel, ke "formo nova" en la senco de la Antauparolo povas esti a) unuradikajho sinonima al Fundamenta au oficiala unuradikajho (kiel ekzemple "konvers'" al la oficiala "konversaci'") au b) nova regulo (kio trafas okaze de "-ich-").

Formon novan oni rajtas uzi nur okaze de internacieco (pro Regulo 15) au post aprobo fare de autoritata institucio (kiel okaze de "konvers'"). Okaze de "-ich-" trafas neniu el la du premisoj; sekve oni evitu ghin. Pri la genre neutrala pronomo "ri": Regulo 5 celas kompletecon de la personaj pronomoj, al kiuj aldonighas "ci", char ghi aperas en la Fundamenta Ekzercaro kaj Universala Vortaro. La dirita "ri" estas formo nova al "Regulo 5 plus 'ci'". Trafas al "ri" do la analogo, kiel al "-ich-". Sekve oni evitu ankau "ri". Al la demando: "Chu vi havas tute alian proponon?", mi respondas: Oni eble povus uzi, kiel fremdan vorton lau Regulo 15, la svedan genre neutralan personan pronomon "hen", se ghi estus sufiche internacia kaj se onin ne ghenus, ke la akuzativo "henn" estas lauprononce malfacile distingebla disde la nomitativo. Mi skribas "eble", char mi ne estas certa, chu eventuala persona pronomo, kies uzo estas pravigebla per Regulo 15, estas normkonforme uzebla malgrau la celita kompleteco de Regulo 5. Rimarkigo pri la menciita artikolo lingvakritiko.com/2014/10/16/esperanto-kaj-sekso: En ties piednoto 7 tekstas: "Chiuokaze, la ideo interpreti la Fundamenton per metodoj venintaj el la interpretado de juraj tekstoj estas relative nova, elpensita de Helmut Welger en la 1990-aj jaroj, kaj daure estas nur marghena fenomeno." Efektive jam Zamenhof rigardis la ideojn de la Antauparolo al la Fundamento kiel ion, kio ricevis "leghan sankcion" per la akcepto de la Bulonja Deklaracio en 1905. "Legho" au sinonima esprimo aperas 14 fojojn en la Antauparolo! Ankau la pasinttempa (tiam ankorau autoritata) Akademio de Esperanto konsciis tiajn aferojn pri la ghusta interpreto de la Fundamento kaj agis laue, por aprobi formojn novajn; ekzemploj estas en www.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html.


Miaj pepoj | La pepoj de Reagoj al AdE-faroj