Ne oficialigitaj, sed oficiale tolerataj almenau kondiche: "un'" kaj similaj formoj novaj

"Chiu, kiu legis la antauparolon de la 'Fundamento de Esperanto', scias tre bone, ke ghi ne sole ne prezentas ian baron kontrau la evolucio de la lingvo, sed kontraue, ghi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo iam posedis ech parte."
(El: "Cirkulera letero de d-ro Zamenhof al chiuj Esperantistoj. 18. I. 1908.")

Enkonduko

La oka alineo de la Antauparolo al la Fundamento de Esperanto (Zamenhof 199110: 48) instruas jenon pri formoj novaj:

"Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpushos la formon malnovan, kiu farighos arhhaismo, kiel ni tion chi vidas en chiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj chi arhhaismoj neniam estos eljhetitaj, sed chiam estos presataj en chiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke ech che la plej granda perfektighado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta ech el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj."

Okaze de formoj novaj temas ne pri novaj vortoj*), sed pri tio, kion Zamenhof "nomas 'neologismoj', t. e. [...] novaj formoj, kiuj devos konkuradi kun formoj ekzistantaj jam en la 'Fundamento'" (Ludovikito 1980a: 404).
*) Novaj vortoj estas pritraktikaj en la sepa alineo de la Antauparolo (Zamenhof 199110: 47: "Richigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun ..."), kaj ilia enkonduko lau Zamenhof estas "afero tute bagatela kaj ne bezonas ech la permeson de la Lingva Komitato", redonita en Ludovikito (1980a: 404). Kontraste al formo nova estas tiel, ke nova vorto konsistas do el almenau du formoj signifhavaj (t. e. ne nur funkcihavaj). Disde novaj vortoj Zamenhof distingas la okazon, ke, "se vorto per si mem estas internacia, tiam lau la regulo 15 de nia gramatiko chiu havas la rajton uzi tiun chi vorton, kvankam ghi ne trovighas en la Universala Vortaro" (redonita en Waringhien 20026: 38).

En la Tria (Grosjean-Maupin 1922), Sepa (Akademio de Esperanto 1958) kaj Oka (Albault 1976a) Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro oni trovas kelkajn formojn, kiuj estis oficialigitaj samtempe kiel paralelaj formoj, ekzemple "tehhnik'" kaj "teknik'" (Grosjean-Maupin 1922). Krome en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (Albault 1976a) iuj formoj novaj estis oficialigitaj kiel formoj paralelaj al Fundamentaj au jam antaue oficialigitaj formoj malnovaj, ekzemple "kemi'", formo nova al la Fundamenta "hhemi'" (Zamenhof 199110: 168). Sen lauaj atentigoj kredeble ankau en la Naua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (Wennergren 2007) estas oficialigitaj formoj novaj, nome "beletr'" kaj "koment'" al la respektive jam antaue oficialigita "beletristik'" (Cart 1909) kaj Fundamenta "komentari'" (Zamenhof 199110: 179).

La supre citita oka alineo de la Antauparolo ne postulas, ke, por povi uzi formon novan, kiu ne estas pravigebla per Regulo 15**), la koncerna formo nova devas esti oficialigita. Kaj fakte estas kelkaj formoj novaj, kiujn ne per oficialigado aprobis la Akademio, sed pri kiuj ghi alimaniere oficiale dokumentis toleratan uzeblecon (en certaj okazoj kondiche). Tiajn formojn novajn enfokusigas tiu chi artikolo. Krome ghi pritraktas tri formojn novajn, pri kiuj evidente ne estas Akademia aprobo au tolero.
**)Formo nova, kiu estas pravigebla per Regulo 15 (Zamenhof 199110: 56, 61, 67, 73, 78-79), do per internacieco, chiuokaze estas uzebla, do ech sen ia dokumentita tolero de la Akademio. Lau la autoro al tiaj formoj novaj apartenas ekzemple "nitrogen'" (Waringhien 2002: 786), formo nova al la Fundamenta "azot'" (Zamenhof 199110: 144).

Ne oficialigitaj formoj novaj kun oficiale dokumentita tolero

"dekor'"
Lau Waringhien, Albault (1967) "apud la oficialaj substantivoj [...] dekoracio [...] konversacio [...] estas tolerataj la pli simplaj verboj: [...] dekori, konversi". Albault (1976a) konfirmas, ke "dekori kaj konversi [...] konservas sian kvaliton de 'tolerataj'". Ne estas tute klare, chu tiu tolero validas ankau por uzado kombine kun finajhoj aliaj, ol verbaj – lau rigora interpreto kredeble ne.

"ek"
La senfinajha kaj senstreketa interjekcio "ek!" signifas "ni komencu!, ni iru!" (lau Waringhien 2002: 270). En "ni komenc'u!" nur "komenc'" estas signifhava, kaj en "ni ir'u" nur "ir'" estas signifhava; la respektivaj aliaj formoj, do "ni" kaj "-u", estas nur funkcihavaj. Tial lau rigora vidpunkto oni povas rigardi "ek!" ne kiel novan vorton, sed kiel formon novan (vidu la unuan piednoton en la chapitro "Enkonduko"). Pro manko de internacieco ghi bezonas dokumentitan Akademian toleron. Tia chi en ne-rekta maniero estas konkludebla el De Hoog (1976): "Oni skribu 'ekde' au 'eke de', sed ne 'ek de' per du vortoj, char 'ek' estas tie uzata prefikse au adverbe, sed ne kiel interjekcio." El tio chi oni povas inverse konkludi jenon: Kiel interjekcio, la senfinajha kaj senstreketa "ek" estas skribita ghuste kaj ankau uzita ghuste. – Cetere: Lau Langenscheidt (1959: 131) estas "eke! los!"; tio chi proksimume lauas la supran klarigon de "ek!" en Waringhien (2002: 270).

"-i'"
Temas pri formo nova al la Fundamenta formo "-uj'", por formi landnomojn. Tre kredeble "-i'" estas pravigebla jam per internacieco, do per Regulo 15 (Zamenhof 199110: 56, 61, 67, 73, 78-79): Se la en ghi uzitajn esprimojn "mots", "words" k. c. oni rigardas kiel tiajn, ke ili inkluzivas ankau tiajn afiksojn, kiuj en la prenintaj lingvoj estas uzataj nur ne-memstare, tiam ankau "-i'" estas rigardebla kiel internacia vorto. Onu notu, ke tian rigardmanieron subtenas la al la Universala Vortaro enkonduka teksto (Zamenhof 199110: 138): Lau ghi ekzemple ankau la ne memstare uzata "-o" estas "mot", "word" k. c., do "vorto". Sekve: Se lau Fundamenta teksto "-o" estas rigardebla kiel "vorto", tiam ankau "-i'" estas rigardebla kiel vorto kaj okaze de internacieco ech kiel internacia vorto. – Chiuokaze la uzebleco de la formo nova "-i'" estas pravigebla ankau au alternative per jena Akademia deklaro, el kiu estas parte citita chi tie: "La Akademio [...] memorante la vojon, indikitan de Zamenhof en la Antauparolo al la Fundamento por ebligi senrompan evoluon de la lingvo, kaj konsistantan en la propono de formo nova, uzebla paralele kun la malnova formo; opinias, ke la okazo de la sufikso -io apud la Fundamenta -ujo por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj estas ghusta apliko de tiu Zamenhofa metodo; kaj, nuligante la antauan malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne shanghante ghin al rekomendo, lasas al la ghenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo" (Albault 1976a).

"konvers'"
Vidu "dekor'".

"un'"
Temas pri formo nova al la Fundamenta formo "unu" (Zamenhof 199110: 52, 58, 64, 70, 76, 227). Dokumentitan toleron kondichan oni trovas en Albault (1976b): "La eliziita formo un’ estas tolerebla en nombrado kaj en ordonaj esprimoj el la tipo de: `un’! du! un’! du!` en ekzercoj dancaj, gimnastikaj, militistaj, ks."

Signoj au signokombinoj aliaj, ol la Fundamentaj, por prezenti la supersignajn literojn
Temas pri formoj novaj au al la supersignaj literoj de Esperanto au al iliaj Fundamentaj anstatauaj sign(okombin)oj ("ch", "gh", "hh", "jh", "sh", "u"). Al tiaj formoj novaj apartenas interalie la signokombinoj de la ikskodo ("cx" k. c.). Ili estas oficiale tolerataj kondiche, nome: "Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ghustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstatauigi la supersignajn literojn per aliaj signoj au signokombinoj. Tian anstatauigon, kiam ghi estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de Esperanto, kaj kiam ghi neniel kauzas konfuzon, oni ne rigardu kiel kontrau-Fundamentan" (Corsetti, Dasgupta, Moon, Mattos 2007) – Iuj asertas, ke la Fundamenta anstataua skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) estas uzebla nur en teksto, kiu estas farita de presejo, kiu ne havas la ghustajn prestipojn. Por refuti tian aserton, sufichas resendi al la supra Akademia deklaro (Corsetti, Dasgupta, Moon, Mattos 2007) kaj klarigi, ke la cirkonstancoj permesas uzi ne la ghustajn supersignojn, sed la Fundamentan anstatauan skribsistemon (ch, gh, hh, jh, sh, u), char la en la koncerna okazo trafaj cirkonstancoj estas jenaj:

  1. La Esperantlingva teksto estu skribita lau skribsistemo difinita en la Fundamento de Esperanto; kaj krome
  2. la teksto estu skribita tiel, ke ghi estas
    a) laulitere (t. e. literon post litero) kaj senpere (t. e. sen sciado au aplikado je aparta agordado) kopi-tajpebla en komputilajn, poshtelefonajn kaj similajn redaktilojn, kiuj ne havas po unu unuopa klavo por la ghustaj supersignaj literoj de Esperanto; kaj
    b) post la kopi-tajpado transsendebla kaj ghuste prezentata ankau per tiaj elektronikaj sistemoj kaj komputilaj programoj, kiuj ne subtenas au ne utiligas kodsistemojn bezonatajn por la ghustaj supersignoj de Esperanto.
Cetere: Lau Zamenhofa interpreto de la Fundamento jam tiu chi permesas universale uzi la Fundamentan anstatauan skribsistemon (ghi do neniaokaze estas formo nova): "La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi 'h' anstatau supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio estas permesata ankau por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstatau per literoj ordinaraj, au per literoj presaj anstatau skribaj, tiel same ankau neniu povas protesti, se vi skribos per 'h' anstatau supersignoj" (Ludovikito 1980b: 319)." Kurioze estas, ke, simile kiel la autoro nuntempe iafoje konstatas, Zamenhof siatempe konstatis "malamikecon kontrau la 'h'" (la sekva Zamenhofa teksto estas citita el Ludovikito 1980b: 172-173): "Tiu chi maniero de skribado ne estas ia novajho kaj ne bezonas de ni ian specialan decidon kaj permeson, char ghi jam de longe ekzistas en la Fundamento de nia lingvo [...] Mi scias, ke multaj personoj estas malamikoj de la skribado per 'h'; sed mi konfesas, ke mi absolute ne komprenas la kauzon. Kun multaj personoj mi pri tio chi korespondis kaj parolis, kaj neniu el la malamikoj de 'h' povis doni al mi seriozan klarigon de sia malamikeco kontrau la 'h'. Mi estas tute plene konvinkita, ke tio chi estas simple 'timo kontrau io nekutima', kaj post kelkaj monatoj da praktika uzado la malamikeco kontrau 'h' absolute malaperos."

Prezento de Esperanto alimaniere, ol per la nomala skribo
Temas pri formoj novaj al la du skribsistemoj difinitaj en la Fundamento (Zamenhof 199110: 51, 57, 63, 69, 75). Al tiaj formoj novaj apartenas ekzemple brajlo, morso, stenografio kaj fonetika transskribo, kaj ili estas oficiale tolerataj: "Ekzistas ankau aliaj cirkonstancoj, kiam nia lingvo estas prezentata alimaniere ol per la normala skribo, ekz. en stenografio, morse, brajle, per fonetika transskribo k.s., kaj kiam teksto Esperanta estas konservata au transsendata elektronike en cifereca formo lau diversaj kodsistemoj, kaj ankorau aliaj similaj okazoj. Ankau tiajn manierojn skribi, transskribi au prezenti nian lingvon oni ne rigardu kiel kontrau-Fundamentajn" (Corsetti, Dasgupta, Moon, Mattos 2007).

Ne malpermesita, sed malkonsilinda: "amatas"

Temas pri formo nova al "est'as am'at'a". En ghi nur "am'" estas signifhava; la aliaj formoj estas nur funkcihavaj. Lau Zamenhof formoj, kiel "amatas", "per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo" (Ludovikito 1980b: 59), sed tamen postulas oficialan aprobon: "... se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi [...] Privataj autoroj povus enkonduki tiun chi novan formon nur en tia okazo, se 'as', 'is' k. t. p. signifus 'estas', 'estis'; sed [...] tamen ghis nun tiun chi signifon ili ne havas." Estas rimarkinde, ke temas pri formo nova, kvankam ghi konsistas nur el Fundamentaj vorteroj. Detalan interpreton de tiu Zamenhofa lingva respondo prezentas Velger (1994: 25). Resume lau li la ne-rompado koncernas nur tion, ke principe la kunmeto eblas, kaj la novecon konsistigas tio, atribui al la "-as"-finajho la signifon de "estas", kion oni ne per si mem povas supozi; Velger (1994: 25): "Precipe la rimarko de Zamenhof, ke 'pli au malpli frue la verbaj finighoj eble ricevos la signifon de la verbo 'esti'', kondukis multajn legantojn al la erara opinio, ke la lingvouzo mem iam povus doni tiun chi signifon al la verbaj finajhoj. Sed char la participaj sufiksoj apartenas al la Fundamenta Gramatiko, tial neniel la lingvouzo, sed nur la Akademio rajtas doni novan sencon al ili." Velger (1994: 25) krome atentigas pri laua propono de Zamenhof en "Cirkulero pri neologismoj (PV 06-115)"***), propono, kiun la Lingva Komitato tamen malakceptis. Finfine lau Velger (1994: 25): "El chio chi tio sekvas, ke ghenerale estas malkonsilinde (kvankam ne malpermesite) uzi formojn kiel 'amatas', 'amitas' k.t.p., kaj tio restos valida ghis tiu tempo, kiam la Akademio estos realiginta la cititan proponon de Zamenhof."
***)"Anstatau 'esti' kaj chiuj ghiaj formoj ('estas, estis, estos, estu, estanta' k. t. p.) estas uzata 'i' kun chiuj ghiaj formoj ('as, is, os, u, anta' k. t. p.)", redonita en Ludovikito (1980a: 401).

La preskau aprobita formo nova: "far"

Se ghi estas uzata en laua signifo, okaze de la senfinajha kaj senstreketa prepozicio "far" temas pri formo nova al "far'e de" au ech nur al "de" (Regulo 6, Zamenhof 199110: 53-54, 59-60, 65-66, 71-72, 76-77), por esprimi la aganton en komplementa funkcio. Oni notu, ke en "far'e de" nur "far'" estas signifhava kaj ke "-e" kaj "de" estas nur funkcihavaj. Sekve "far" ne estas rigardebla kiel nova vorto. Krome ghi ne estas internacia. Duc Goninaz, Albault (1992) dokumentas, ke en vochdonado "far" ja ricevis la absolutan plimulton, sed ke tio ne sufichis: La prezidanto rigardis "far" kiel lingvan novajhon. Kiel tia, "far" bezonis du trionojn de la vochoj, kiom ghi ne atingis kaj sekve ne estis aprobita. Oni do ne uzu "far".

Sen aprobo, sed kun konfuzanta efiko: "alies"

Al "alies" Waringhien (2002: 72) atribuas, ke ghi estas evitinda, kaj klarigas ghin kiel "aliula(j), de iu(j) alia(j)". La dua priskribo konsistas el nur unu formo signifhava, nome "ali'", kaj tial evidentigas, ke "alies" estas formo nova. Ghi kaj ghiaj analogaj formoj****), t. e. "aliel" k. c., lauas la skemon de la tabelvortoj "tia", "tial", "tiam", "tie", "tiel", "ties", "tio", "tiom", "tiu" k. c. (Zamenhof 199110: 116-117). . "Alies" k. c. estas nek aprobitaj nek internaciaj, do ne uzeblaj. Ili estas ankau konfuzantaj, nome jene: Se en teksto aperas "alies", chu tiam en la sama teksto la vorto "alie" signifas malnovforme "alimaniere" au novforme "aliloke"? Chu en tia teksto la vorto "alia" signifas vere nur novforme "alispeca"? Kaj chu anstatau malnovforma "alia" estas konsekvence uzata "aliu", se temas pri "aliidenta"?
****)Velger (1994: 26) mencias G. F. Makkink kiel proponinton.

Superrigardo

Tabelo 1 montras superrigardon pri la prezentitaj formoj novaj.

Formo nova Statuso Referenco Formo malnova (la signifhavaj vorteroj estas kun griza fono) Chu la koncerna formo nova estas uzebla?
dekor'
(kiel verba radiko)
tolerata Waringhien, Albault (1967) dekoraci'o jes
ek! tolerata De Hoog (1976) ni ir'u! (au:
ni komenc'u!)
jes
-i'
(por formi landnomojn)
tolerata Albault (1976a) -uj'
(por formi landnomojn)
jes
konvers'
(kiel verba radiko)
tolerata Waringhien, Albault (1967) konversaci'o jes
un' kondiche tolerata Albault (1976b) unu kondiche jes
novaj sign(okombin)oj, ekz. ikskodo kondiche tolerata Corsetti, Dasgupta, Moon, Mattos (2007) ch, gh, hh, jh, sh, u (au: la respektivaj supersignaj literoj) kondiche jes
brajlo, morso, stenografio, fonetika transskribo k. s. kondiche tolerata Corsetti, Dasgupta, Moon, Mattos (2007) Fundamenta supersigna skribsistemo (au: Fundamenta anstataua skribsistemo) kondiche jes
am'at'as ne aprobita Zamenhofa Lingva respondo redonita en Ludovikito (1980b: 59) est'as am'at'a jes (ne malpermesita, sed malkonsilinda lau interpreto de Velger 1992: 25)
far ne aprobita Duc Goninaz, Albault (1992) (far'e) de ne
alies ne aprobita - de iu('j) ali'a('j) ne
Tabelo 1: Superrigardo pri la prezentitaj formoj novaj

Resumo

En tiu chi artikolo estas klarigite, kio estas formo nova kaj kiel ghi diferencas disde nova vorto. Por ke oni rajtu uzi formon novan, ghi devas esti internacia au aprobita de la Akademio. Estas enfokusigitaj tiaj formoj novaj, kiuj ne estas oficialigitaj, sed pri kiuj estas tamen dokumentite, ke ili estas tolerataj de la Akademio (en iuj okazoj almenau kondiche): "dekor" kaj "konvers'" (kiel verbaj radikoj); "ek"; "-i'"; "un'"; krome: signoj au signokombinoj aliaj, ol la Fundamentaj, por prezenti la supersignajn literojn, kaj prezento de Esperanto alimaniere, ol per la nomala skribo. Aldone al tio estas menciitaj la formoj novaj "amatas", kiu ne estas malpermesita, sed malkonsilinda, "far", kiu estis nur preskau aprobita kaj tial ne uzebla, kaj krome "alies", kiu estas konfuzanta kaj ne aprobita, do ankau ne uzebla.

Referencoj

Akademio de Esperanto (1958): Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 1 (Decembro 1958).
Albault, André (1976a): Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. En:
Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 10 – Aktoj de la Akademio II 1968-1974. Northgate, Blackburn, Lancashire, The Blackburn Press. Elektronika redono: h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html. Alvokita: 27a de Oktobro 2012.
Albault, André (1976b): Baza Radikaro Oficiala. En: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 10 – Aktoj de la Akademio II 1968-1974. Northgate, Blackburn, Lancashire, The Blackburn Press. Elektronika redono: h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/bro.html. Alvokita: 27a de Oktobro 2012.
Cart, Théophile (1909): Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero dek-tria. Paris, Esperantista Centra Oficejo, 7-31.
Corsetti, Renato; Dasgupta, Probal; Moon, Brian; Mattos, Geraldo (2007): Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio. En: Akademio de Esperanto – Oficialaj informoj Numero 6 – 2007 01 21. Elektronika redono: h.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_6_2007.html . Alvokita: 27a de Oktobro 2012.
De Hoog, H. A. (1976): Diversaj konsultoj. 2. Pri kelkaj misuzoj. En: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 10 – Aktoj de la Akademio II 1968-1974. Northgate, Blackburn, Lancashire, The Blackburn Press. Elektronika redono: h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/konsultoj.html. Alvokita: 27a de Oktobro 2012.
Duc Goninaz, Michel; Albault, André (1992): Esprimo de la aganto en komplementa funkcio. En: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto - no 11 - Aktoj de la Akademio III (1975-1991). Sablé-sur-Sarthe. Coconnier. Elektronika redono: http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/aganto_komplementa.html. Alvokita: 27a de Oktobro 2012.
Grosjean-Maupin, Émile (1922): Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Oficiala Gazeto Esperantista, volumo 8, N-ro 5-6 (82-83). Paris, Esperantista Centra Oficejo, 153-164.
Langenscheidt (1959): Langenscheidts Lilliput Wörterbuch 118 Esperanto-Deutsch. Berlin, Langenscheidt.
Ludovikito (1980a): iam kompletigota verkaro de l. l. zamenhof kajero 7 "klopodis organizi, sed vane!". Kioto, eldonejo ludovikito, presejo dai nippon. (Ludovikito = Ito Kanzi).
Ludovikito (1980b): iam kompletigota verkaro de l. l. zamenhof kajero 8 "por kaj kontrau reformoj". Kioto, eldonejo ludovikito, presejo dai nippon. (Ludovikito = Ito Kanzi).
Velger, Helmuto (1994): Kontribuoj al la norma esperantologio. Enkondukoj Ekspertizetoj Kritikoj. Marburg, info-servo r. a.
Waringhien, Gaston (2002): La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.
Waringhien, Gaston (20026): Lingvaj respondoj. Konsiloj kaj opinioj pri Esperanto. Marmande, Francaj Esperantaj Eldonoj.
Waringhien, Gaston; Albault, André (1967): III. Komunikajhoj de la Akademio al la gazetaro. 3. La Akademio alprenis decidojn. En: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 9 – Aktoj de la Akademio I 1963-1967. Roterdamo, Zwaagers. Elektronika redono: http://h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj1/komunikajhoj.html. Alvokita: 27a de Oktobro 2012.
Wennergren, Bertilo (2007): Naua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. En: Akademio de Esperanto - Oficialaj Informoj - Numero 8 2007 03 10. http://h.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_8_2007.html . Alvokita: 28-a de Oktobro 2012.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199110): Fundamento de Esperanto. Pisa, Edistudio.