Bovicismoj

Enkonduko

Sen menciado de fonto Douglas (2000) atribuas al la norvego Carl Støp-Bowitz tion, ke chi tiu "kutimis klarigi al eksterlandanoj kiuj mire demandis pri niaj tri skandinavaj lingvoj, ke efektive estas nur unu skandinava lingvo, sed la svedoj ne povas skribi ghin ghuste, kaj la danoj ne povas ghin ghuste prononci".

Supoze ke Støp-Bowitz fakte asertis ion tian*) kaj supoze ke por tio ankorau ne estas alia difinita esprimo, kiu atingis gheneralan akcepton, tiam oni povas prave difini jenon:

Bovicismo**) estas pri nomita grupo de homoj iom sherca aserto kun jenaj distingiloj:

  1. La asertinto apartenas al la grupo. Kaj:
  2. Al ghi estas atribuita iu komuna karakterizajho. Kaj:
  3. Du subgrupoj, al kiuj ordinare ne apartenas la asertinto, estas menciitaj, kaj al chiu el ili deflankigho disde io norma de la karakterizajho estas atribuita. Kaj:
  4. Pro tio tria (tamen ne launome menciita) subgrupo montrighas – kontraste al la du aliaj subgrupoj – kiel modeldona koncerne la karakterizajhon.

*) Plia mencio de tia aserto estis en la prelego "Kio estas la platdicha lingvo kaj kie ghi estas uzata?" farita de Uwe Joachim Moritz en Monastero la 10an de Junio 2011: "La norvego Carl Støp-Bowitz: 'Ni skandinavoj finfine parolas chiuj la saman lingvon, sed la danoj ne kapablas ghin korekte prononci, kaj la svedoj ne scipovas ghin ghuste skribi.'" (citita el la surpapera teksto disdonita en la prelego).
**)"Bovicismo" estas preferinda al "bovicecismo", char chi lasta estas langotorda.

Evidente ankau kelkaj fenomenoj de la Esperanto-movado estas priskribeblaj per bovicismoj. Sekvas ekzemploj pri idealismo kaj lingvaj aferoj (pri lingvaj demandoj ghenerale, lingvostilo, landnomoj, supersignoj kaj speciala gramatika temo).

Bovicismoj pri fenomenoj de la Esperanto-movado

La leganto bonvole pritaksu mem, kiom da vero kaj kiom da sherco estas en jenaj bovicismoj:

  1. Ni idealistoj finfine favoras chiuj la saman internacian lingvon, sed la eternaj komencantoj ne sukcesas ghin posedi, kaj la funkciuloj de esperantistaj organizajhoj ne kapablas ghin antauenigi.
  2. Ni esperantistoj finfine trovas chiuj al prilingva demando la saman respondon, sed la esperantologoj ne sukcesas ghin kompreneble vortigi, kaj la Akademianoj ne kapablas ghin oficiale diskonigi antau la tri-jhauda semajno.
  3. Ni esperantistoj finfine parolas chiuj la saman Esperanton, sed la bonlingvistoj volapukecigas ghin per pezaj vortkunmetoj, kaj la poetoj interlingvaecigas ghin per novaj vortradikoj.
  4. Ni esperantistoj finfine parolas chiuj la saman Esperanton, sed la "tiom-kiom-istoj" disde la Fundamento fremdigas ghin***), kaj la atistoj ne akceptas ghin kiel aspektisman konsidere la signifon de ghiaj participoj****).
    ***)Wennergren (2005: 364): "Sed iuj Esperantistoj uzas sisteme nur kiom kaj tiom anstatau kiel kaj tiel por montri gradon, kvazau ili chiam emfazus, ekz.: *Mi estas tiom forta, kiom vi.* Komparu kun la Fundamenta frazo: Mi estas tiel forta, kiel vi.FE.10 Tia 'tiom-kiom-ismo' estas komplete fremda al la Fundamento kaj al la uzado de Zamenhof."
    ****) Albault (1989): "Surbaze de detalaj studoj ankau la Akademio agnoskis la aspektisman signifon de la participoj ..."
  5. Ni esperantistoj finfine aplikas chiuj la saman landnom-faradan principon, sed la "-uj'"-istoj trostrechas ghin per mitaj popoloj, kaj la "-i'"-istoj troshveligas ghin per fantaziaj landoj.
  6. Ni esperantistoj finfine uzas chiuj la saman Esperanto-ortografion, sed la supersignistoj ne sukcesas igi ghin sin montri sen tordoj en tekstoj retsenditaj, kaj la ikskodistoj ne efektivigas ghin per oficiala skribsistemo.
  7. Ni gramatikistoj finfine bazas chiuj nian jughadon sur la sama Fundamento, sed la PMEG-istoj trointerpretas ghin tiel, ke la a-finajho en "mi opinias konvena vigligi vin per rememorigo" ne shajnas rekomendinda, kaj la PAG-istoj trointerpretas ghin tiel, ke e-finajho en tia frazo ne povas esti*****).
    *****)Prie oni komparu Wennergren (2005: 371), Waringhien, Kalocsay (19804: 236) kaj Akademio de Esperanto (2012). Pri chi lasta skribas HeKo (2012): "Lau oficiala komuniko, lastatempe la Akademio de Esperanto, pli precize ghia Gramatika Sekcio, shajnas eviteme prokrasti decidon pri la uzo de adjektivo au adverbo en predikativa pozicio, per rekomendo kauzanta miskomprenojn", kio iom senshercigas la bovicismon numero 2.

Referencoj

Akademio de Esperanto (2012): 2012-05-25 Respondo al sinjoro Volker Schultheiß. En: Akademio de EsperantoOficialaj Informoj Numero 19 2012 07 13. http://h.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_19_2012.html . Alvokita: 19a de Septembro 2012.
Albault, André (1989): Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 8 – Rezolucio pri la participoj. En: Aktoj de la Akademio III (1975-1991) (Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, n-ro 11). Sablé-sur-Sarthe, Coconnier. Interreta redono: http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/participoj.html#rezolucio . Alvokita: 22a de Septembro 2012.
Douglas (2000): Re: [nel-diskut] La angla: Chu lingva ponto inter Danio kaj Svedio. Mesagho de la 5a de Julio 2000 en forumo NEL-diskut. http://groups.yahoo.com/group/nel-diskut/message/135 . Alvokita: 18a de Septembro 2012.
HeKo (2012): Lingva Komitatano post Akademia maldecido. En: Heroldo Komunikas [HeKo 511 8-C, 18 jul 12]. http://www.esperantio.net/index.php?id=1986 . Alvokita: 20a de Septembro 2012.
Waringhien, Gaston; Kalocsay, Kálmán (19804): Plena analiza gramatiko de Esperanto. Rotterdam, Universala Esperanto-Asocio.
Wennergren, Bertilo (2005): Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Elektronika versio http://bertilow.com/pmeg/elshutebla/pmeg_14.0.pdf . Alvokita: 23a de Septembro 2012.