Interretprogramo por kalkuli gradojn de vort-internacieco kaj unua komparo kun testo rekomendata de Andreas Kück ekde 2009

Enkonduko

Derks (2012a) prezentas interretprogramon, kiu ebligas kalkuli gradojn de la internacieco de vorto. En tiu chi artikolo la interretprogramo estas koncize priskribita kaj la rezultoj de ghia ekzemplodona apliko al malgranda specimeno da vortoj estas komparataj kun la rezultoj de testo rekomendata en Kück (2009) kaj realigita en la vortaro Kück (20122).

Konciza priskribo de la interretprogramo

En sia interretprogramo proponas Derks (2012a) tri arojn de lingvoj konsiderotaj lau tio, chu ili prenis la koncernan vorton, kies gradoj de internacieco estu kalkulataj: a) aron de sep Europaj lingvoj (lau Derks 2012a tio respondas al la vershajna Zamenhof-a interpreto de internacieco), b) aron de ghis 28 vivantaj Europaj lingvoj kaj c) aron de 51 lingvoj tutmonde.

En la sekvo de tiu chi artikolo nur la procedo per la aro c) estas enfokusigata, char la komparcela testo rekomendata en Kück (2009) bazighas ankau sur lingvoj tutmonde.

La interretprogramo funkcias ne tute automate, sed postulas interaktivadon; tial la esplorado de unu vorto dauras kelkajn minutojn: Por chiu el la 51 lingvoj la uzanto devas marki per au "jes" au "ne", chu la respektiva vorto similas al la esplorata vorto. La plej komforta (sed ne deviga) procedo estas sinsekve alklaki butonojn, por funkciigi la Guglan tradukilon (Google Übersetzer 2012) en aparta fenestro de la komputila ekrano kaj kompari la tradukon rilate similecon al la esplorata vorto. La fidindeco de la tradukoj ne estas pridiskutata en tiu chi artikolo; interesitoj estas resendataj al Derks (2012b). Estas notinde, ke en la komputilo de la autoro la priskribita funkciigado je la Gugla tradukilo fare de la interretprogramo ne bone funkcias okaze de Google Chrome kiel retumilo, sed bone funkcias okaze de Mozilla Firefox kiel retumilo. – Konsileto pri transskribado el ne-latinaj alfabetoj: La plej multaj tradukoj en lingvojn de ne-latina alfabeto povas esti transskribataj en la latinan alfabeton per chi-cela ilo en la Gugla tradukilo mem kaj/au per helpo de My Languages.org (2012).

Post kiam la dirita markado estas finita, la interretprogramo eldonas maksimume tri gradojn de internacieco, el kiuj chiu estas kalkulita surbaze de sia difinita pesado: 1) pesado egala por chiu preninta lingvo, 2) pesado lau la nombro de la gepatraj parolantoj de la preninta lingvo kaj 3) pesado lau la virtuala akademia valoro de la preninta lingvo (klarigo estas en la sekva chapitro).

Krom che la de Derks (2012a) supozita Zamenhofa interpreto de Regulo 15 (Zamenhof 199110: 56; 61; 67; 73; 78-79) la interretprogramo ne proponas kriterion (ekzemple sojlvaloron) por tio, ke la vorto estas rigardebla kiel internacia. La chi-cela interpretado de la rezultaj gradoj de internacieco estas do lasata al la uzanto.

La virtuala akademia valoro lau Derks (2012c)

Derks (2012c) klarigas la virtualan akademian valoron de lingvo. Laukomprene de la autoro la virtuala akademia valoro de difinita lingvo estas la nombro de la studentoj*) tutmonde, kies gepatra lingvo estas la koncerna lingvo. Por kalkuli tiun nombron surbaze de datumoj haveblaj el taugaj fontoj, supozas Derks (2012c) jenon (laukomprene de la autoro):

En chiu lando la porcio de la studentoj*) kun difinita gepatra lingvo ene de la chioma nombro da tieaj studentoj*) egalas al la porcio de la tieaj gepatraj parolantoj de la koncerna lingvo ene de la tiea chioma loghantaro. (Analoge estas por chiuj aliaj lingvoj.) El tio rezultas por chiu lingvo la virtuala akademia valoro en chiu lando. Sumigado rezultigas por chiu lingvo ties chioman virtualan akademian valoron.
*) "Studentoj" chi-kuntekste celas studentojn en triagradaj lerninstitucioj.

Ilustra ekzemplo elpensita de la autoro: Kia estas la virtuala akademia valoro de la indonezia en Nederlando (se la autoro ghuste komprenis Derks 2012c)? Lau Ethnologue (2012) loghas tie 16.328.000 homoj, el kiuj de 300.000 la gepatra lingvo estas la indonezia, do de 1,837%. Lau Unesko (2012) la nombro da studentoj en Nederlando estas 618.502 (en 2009). Lau la supra supozo la virtuala akademia valoro de la indonezia en Nederlando estas 1,837% de 618.502, do 11.362.

Estas menciinde, ke la virtuala akademia valoro de lingvo diferencas disde la pri internacieco decida grando uzita en la studajho Derks (2011) en jeno: La dirita grando estas la nombro de studentoj de kiu ajn gepatra lingvo, kiuj en kia ajn studfako tutmonde estas instruataj je la tria nivelo en la preninta lingvo. (Lau Kück 2011 tiu studajho konfirmas la taugecon de la testo rekomendata en Kück 2009.)

Cetere: La autoro opinias la en la studajho Derks (2011) uzitan grandon pli tauga, char ghi konsideras ankau la fremdlingvan konon de la studentoj (pro la instrulingvo). Kontraste al tio la nova kriterio (la virtuala akademia valoro) konsideras nur la gepatran lingvon de la studentoj kaj tial respondas nur al sub-aro de chiuj gepatraj parolantoj de la koncerna lingvo. Oni povus demandi, kial oni konsideru la sub-aron de ghuste la studentoj kaj ne ekzemple de la instruistoj, faklaboristoj, advokatoj, pilotoj k. t. p. Laukomprene de la autoro pravigas Derks (2012c) tion, konsideri la gepatran lingvon de la studentoj kaj ne ties instrulingvon, per tio, ke okaze de konsiderado je la instrulingvo "sendube la angla aperos kiel granda 'venkinto'. Estus ideale, se chiu povus studi en sia gepatra lingvo". Tamen lauopinie de la autoro tio eble estas dezirinda, sed: Se oni volas determini vort-internaciecon kun la premiso konsideri akademiajn kapablojn de parolantoj, tiam malpli taugas tia kriterio, kiu neglektas konon de fremdlingvoj.

Ekzemplodona apliko al specimeno kaj komparo kun la testo rekomendata en Kück (2009)

Derks (2012d) prezentas la gradojn de (tutmondeca) internacieco de nau vortoj. Tabelo 1 resume montras la rezultojn. Krome estas indikite en la kvina kolumno, chu la unuopa vorto estas internacia; kriterio: almenau unu el la tri gradoj estas pli ol 50% (temas pri kriterio difinita ne de Derks, sed de la autoro!). La sesa kolumno indikas internaciecon au ne-internaciecon lau la testo rekomendata en Kück (2009).

Vorto Grado 1
(lau
Derks
2012d)
Grado 2
(lau
Derks
2012d)
Grado 3
(lau
Derks
2012d)
Chu
internacia
(kriterio
[difinita ne de
Derks, sed de
la autoro!]:
almenau
unu el la
tri gradoj
> 50%)?
Chu
internacia
lau testo
rekomend-
ata en
Kück
(2009)?
ablacio 36/50 =
72,0%
48,9% 64,2% Jes Jes (en es id)
abnegacio 10/48 =
20,8%
16,9% 24,0% Ne Ne
aborigeno 32/50 =
64,0%
44,0% 59,4% Jes Ne
absolvi 13/50 =
26,0%
32,7% 41,3% Ne Ne
adjunkto 16/50 =
32,0%
24,3% 32,6% Ne Ne
administracio 30/51 =
58,8%
36,8% 52,0% Jes Jes (en es id)
administratoro 36/50 =
72,0%
48,0% 60,0% Jes Jes (en es id)
aerobia 46/51 =
90,2%
57,5% 70,4% Jes Jes (de fr tr)
aerodromo 24/51 =
47,1%
28,4% 32,9% Ne Jes (az de es)

Tabelo 1: Por nau vortoj: gradoj de internacieco (1: che pesado egala por chiu preninta lingvo; 2: che pesado lau la nombro de la gepatraj parolantoj de la preninta lingvo; 3: che pesado lau la virtuala akademia valoro de la preninta lingvo); krome: internacieco surbaze de la indikita kriterio kaj komparcelesurbaze de la testo rekomendata en Kück (2009), en parentezoj: ekzemplaj lingvoj, kiuj prenis la vorton kaj per tio chi konkludigas internaciecon lau la dirita testo (lingvokodoj: lau ISO 639-1:2002)

Kaj la kriterio (kiu utiligas la rezultojn eldonitajn de la interretprogramo Derks 2012a) kaj la testo rekomendata en Kück (2009) rezultigas internaciecon por kvin el la nau esploritaj vortoj. Malsameco estas che du vortoj: "aborigeno" estas internacia lau la dirita kriterio, sed ne lau la dirita testo; che "aerodromo" estas inverse.

Temas ja nur pri malgranda specimeno da vortoj submetitaj al komparo ghis nun, sed ghi permesas supozi plu, ke pri vort-internacieco rezultoj eldonitaj de la interretprogramo (Derks 2012a) kombine kun la dirita kriterio esence akordas kun la relative simpla kaj rapida testo rekomendata en Kück (2009).

Resumo

Estas prezentita koncize interretprogramo, kiun Johan Derks faris, por ebligi la kalkuladon je maksimume tri gradoj de la internacieco de vorto (la gradoj estas difinitaj de la maniero pesi la lingvojn, kiuj prenis la koncernan vorton). Krom che la de li supozita Zamenhofa interpreto de Regulo 15 la interretprogramo tamen ne proponas kriterion (ekzemple sojlvaloron) por tio, rigardi vorton kiel internacian. La chi-cela interpretado de la rezultaj gradoj estas do lasata al la uzanto. Ekzemplodone la tri gradoj de internacieco tutmondeca (t. e. chi-kuntekste per konsiderado je 51 lingvoj tutmonde) estas donitaj por nau vortoj, al kiuj la interretprogramon aplikis ghia farinto. Al chiu el tiuj vortoj estis asignita de la autoro au ne-internacieco au internacieco (kriterio por chi lasta: almenau unu el la tri gradoj estas pli ol 50%). Komparcele al tiuj nau vortoj estis aplikita ankau la testo rekomendata de li ekde 2009. Kaj la dirita kriterio kaj la dirita testo rezultigas internaciecon por kvin el la nau esploritaj vortoj. Malsameco estas che du vortoj (unu vorto estas internacia lau la dirita kriterio, sed ne lau la dirita testo; che la alia vorto estas inverse). Temas ja nur pri malgranda specimeno da vortoj submetitaj al komparo ghis nun, sed ghi permesas supozi plu, ke pri vort-internacieco rezultoj eldonitaj de la interretprogramo de Johan Derks kombine kun la dirita kriterio esence akordas kun la relative simpla kaj rapida testo rekomendata de Andreas Kück ekde 2009.

Referencoj

Derks, Johan (2011): Prunteprenado en Esperanton de vortoj el fremda lingvo. http://home.telfort.nl/derks.esp/ 2-a de Augusto 2011.
Derks, Johan (2012a): La vershajna Zamenhofa interpreto de la 15a regulo kaj forsendo al alternativoj. http://www.esp-evoluo.org/ . 30-a de Aprilo 2012.
Derks, Johan (2012b): Kiom fidinda estas Gugl Translejt [Google Translate]?. http://www.esp-evoluo.org/fidindoGT.html . 30-a de Aprilo 2012.
Derks, Johan (2012c): Ekspliko pri virtuala akademia valoro kun ekzempliga studajho. http://www.esp-evoluo.org/v.a.valoro.html . 30-a de Aprilo 2012.
Derks, Johan (2012d): Vortoj el Simplaj Samsignifaj Vortoj kiuj akiris konatecon en malpli ol ses "gravaj civilizitaj" Europaj lingvoj: abism·o [1oa] ~ profund·eg·o abitur·o ~. Mesagho (25-a de Aprilo 2012) al retforumo la bona lingvo. groups.google.com/forum/?fromgroups#!msg/la-bona-lingvo/k3Q2yQz81z4/OfBbXODijKoJ . 30-a de Aprilo 2012.
Ethnologue (2012): Languages of Netherlands. En: Ethnologue. Languages of the World. www.ethnologue.com/show_country.asp?name=NL . 30-a de Aprilo 2012.
Google Übersetzer (2012): http://translate.google.de/?hl=de&tab=wT . 30-a de Aprilo 2012.
ISO 639-1:2002 Codes for the representation of names of languages – Part 1: Alpha-2 code.
Kück, Andreas (2009): Internacieco de vorto kaj ties uzebleco lau Regulo 15: rekomendata testo. http://eo.akueck.de/?q=node/64 2016-12-09.
Kück, Andreas (2011): Eldiroj pri vort-internacieco: Ekde 2009 de Andreas Kück rekomendata testo akordas ankau kun nova studajho. http://eo.akueck.de/?q=node/54 2016-12-09.
Kück, Andreas (20122): Praktisches Wörterbuch Esperanto. Esperanto-Deutsch Deutsch-Esperanto. Borsdorf, edition winterwork.
My Languages.org (2012): Character Converter Romanization. http://www.mylanguages.org/romanization.php . 30-a de Aprilo 2012.
Unesko (2012): Enrolments by broad field of education in tertiary education. stats.uis.unesco.org/unesco/TableViewer/tableView.aspx?ReportId=168 . 30-a de Aprilo 2012.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199110): Fundamento de Esperanto. Pisa, Edistudio.