Pri la eblo vidi fremdan vorton lau Regulo 15 en lingva konstruelemento, kiu en sia fonto, sed ne en la prenintaj lingvoj, estas libera vorto

Enkonduko

En tiu chi artikolo estas pritraktita la eblo vidi fremdan vorton lau Regulo 15 en tia lingva konstruelemento (ekzemple "tele"), pri kiu trafas jeno:

  1. La koncerna lingva konstruelemento ekzistas kiel libera (t. e. ne-kunmetbezona) vorto en sia fonto (okaze de la ekzemplo: la greka) kaj
  2. estas prenita de la plimulto de la lingvoj kaj uzata en ili ja en esence la sama signifo, sed ne libere, t. e. nur kombine kun almenau unu plia lingva konstruelemento: "Telemetrie", "teleportasi", "telekomunikacije" k. t. p.

La Fundamenta Regulo 15 (Zamenhof 199110: 56; 61; 67; 73; 78-79) instruas, ke la tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen shangho, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finighojn de tiu chi lingvo. Lau la Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (Cart 1919) temas pri "'internaciaj vortoj' [...] kiuj per si mem (lau § 15) estas jam esperantaj" – ech sen oficialeco. Tio chi estas subtenata en la dirita aldono per resendo al Zamenhofa lingva respondo redonita en Waringhien (20026: 34-35): Lau Zamenhof uzado de tiaj vortoj ne "prezentas malaprobindan enkondukon de novaj vortoj", sed "lau la § 15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ghia naskigho" kaj "havas en nia lingvo (lau la § 15) la plenan rajton de ekzistado".

La esprimo "vorto" en la Fundamento de Esperanto kaj ekster-Fundamenta Zamenhofa lingvo-uzo

En la ghenerala (t. e. ne nepre precipe al Esperanto rilata) lingvoscienco estas pluraj difinproponoj por "vorto", ekzemple en Bußmann (20023: 750), kiuj chi tie ne estas prezentataj. Lau la Bulonja Deklaracio (Zamenhof 199110: 37) validas, kiel legho de Esperanto, la "verketo 'Fundamento de Esperanto'" (Zamenhof 199110: 43-232). En ghi aperas "vort'" interalie en la Universala Vortaro (Zamenhof 199110: 231), sed nur kun etnolingvaj tradukoj ("mot", "word", "Wort" k. c.). Tio chi ne helpas, por sufiche informi sin pri la signif-amplekso.

Pli informhava okazo de "vorto" – kaj kun samaj signifoj(!) en ghiaj etnolingvaj tradukoj – trovighas en la teksto enkonduka al la (Fundamenta) Universala Vortaro (Zamenhof 199110: 138): "Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto `frat'in'o`, prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj chiun oni devas serchi aparte."

Tio chi akordas kun Regulo 11 (Zamenhof 199110: 55; 60; 66; 72; 78) kaj jena (ekster-Fundamenta) teksto de Zamenhof (199218: 234): "Mi aranghis plenan dismembrighon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstatau vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senshanghaj vortoj."

En la Fundamento la esprimo "vorto" havas do du malsamajn signifojn, nome:

  1. plej malgranda signifhava au funkcihava lingva konstruelemento (ekzemple "frat'", "in'" kaj "o") kaj
  2. kunmeto el almenau du "vortoj" lau 1 (ekzemple "fratino").

Klarajn indikojn pri tio, ghis kiu grado oni povas vidi en lingva konstruelemento kun la ecoj menciitaj en la "Enkonduko" fremdan vorton lau Regulo 15, la autoro trovis nek en la tekstoj de Regulo 15 (Zamenhof 199110: 56; 61; 67; 73; 78-79) nek aliloke en la Fundamento nek en la ekster-Fundamenta lingvo-uzo de Zamenhof (do ankau ne en lia lingva respondo "Pri la vortoj kun pseudosufiksoj", redonita en Waringhien 20026: 34-35).

Konsiderindaj dokumentoj de la Akademio de Esperanto

La eblon priskribitan en la titolo de tiu chi artikolo oni povas konkludi el jena teksto de la Akademia oficiala informo Wennergren (2009):

"Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia 'sufikso' au sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, ...), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.
(Senshanghe el Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 4, 1985.)"

La en tiu chi citajho malrekomendita afero mem (la formado de landnomo en la priskribita maniero) ne gravas chi-kuntekste. Gravas la tekstoparto "sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, ...)". (Cetere: La du ekzemploj estas nek Fundamentaj nek oficialaj.) Per la citita vortigo la Akademio almenau ne-rekte rekonas jenon: Lingva konstruelemento uzata kiel libera vorto en la fonto kaj ne kiel libera vorto en la prenintaj lingvoj, do ekzemple "-(i)stano", principe estas rigardebla kiel "vorto", pli precize kiel "fremda vorto".

Por certigi sin pri tio, ke la supre uzita esprimo "fremda vorto" celas vere vorton uzatan lau Regulo 15, konvenas esplori iom la fonon kaj estigh-historion de la supre citita teksto:

En sia en "Aktoj de la Akademio III 1975 - 1991" publikigita "Studado pri landnomoj" Albault (1992a) vortigas dek tri regulojn*), el kiuj la dek-unua tekstas jene:

"REGULO 11 pri sufiksa uzado de diversaj vortoj
1. la sufiksforma vorto -(i)stan (el la Persa = teritorio) estas uzata lau internacieco por formi landnomon surbaze de radiko ordinare signifanta genton. Ekz-oj, Kurdistano, Uzbekistano. Konata escepto: Pakistano (klarigebla per la Araba paki = Purulo, Pura Islamano).
2. Lau internacieco estas uzata ankau desh (= lando) en Hindiaj landoj; -mark (= limprovinco) en Europo; -ter; -nad (el la Dravidaj). Ekz-e, Bangladesho, FinnmarkoZ, Danmarko, Nov-Tero, Tamilnado ..."

*)Lauinterprete de la autoro tiukuntekste "reguloj" kredeble ne celas novajn lingvajn regulojn, sed principojn, kiujn Albault malkovris en la uzado de landnomoj kaj surbaze de kiuj la Akademio poste faris interalie la oficialan informon (Albaut 1992b), el kiu en Wennergren (2009) estas senshanghe transprenita la teksto citita komence de tiu chi chapitro. Oni do ne tro pesu chi tie la esprimon "REGULO", char ghi tre kredeble signifu pli-malpli "malkovritan principon".

Per la vortigo "la sufiksforma vorto -(i)stan (el la Persa = teritorio) estas uzata lau internacieco" du ecoj estas atribuitaj al "-(i)stan", kiu estas lingva konstruelemento kun la ecoj menciitaj en la titolo de tiu chi artikolo:

  1. esti vorto kaj
  2. esti uzata lau internacieco, t. e. lau Regulo 15 (char lau la Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro [Cart 1919] internaciaj vortoj estas uzataj lau Regulo 15).

En la "Listo de Normaj Landnomoj" (Albault 1992c), same publikigita en "Aktoj de la Akademio III 1975 - 1991", la lingva konstruelemento "-(i)stano" denove estas nomita "vorto":

"3-a Grupo: sufikse uzata vorto -(i)stano
Afganistano.
Eksterliste: Kirgizistano, Uzbekistano."
**)

**)La fakto, ke en la aktuala "Listo de Rekomendataj Landnomoj" (Wennergren 2009) estas rekomendataj por la tri landoj aliaj nomoj, ne ludas rolon chi-kuntekste.

Per "fremda vorto", kiel ekzemple la "sufiksforma vorto -(i)stan (el la Persa = teritorio)", estas celata vere vorto, kiu "estas uzata lau internacieco", t. e. kies uzadon specifas Regulo 15.

El la cititaj Akademiaj tekstoj estas do konkludebla tio: La Akademio rekonas, ke lingva konstruelemento, kiu estas libera (t. e. ne-kunmetbezona) vorto en la fonto (ekzemple "-(i)stan" en la persa, "desh" en hindaj landoj, "-nad" en la dravidaj lingvoj) kaj kiun la plimulto de la lingvoj prenis el la fonto kaj uzas nur kombine kun almenau unu plia lingva konstruelemento ("Kurdistano", "Bangladesho", "Tamilnado"), estas "fremda vorto", t. e. vorto uzata lau internacieco, do lau Regulo 15.

Per resendo al la Akademia vortigo citita komence de tiu chi chapitro oni povas do pro analogeco pravigi tion, vidi en ekzemple "teleregilo" kunmeton el la tri Fundamentaj vortoj "reg'", "il'" kaj "o" kaj la fremda vorto "tele'" uzata lau Regulo 15.

Eble iuj emas kontesti, ke entute estas permesate, vidi en lingva konstruelemento, kiel ekzemple "tele", "-(i)stan" k. c., ankau vorton (radikon), precipe se jam okazis oficialigo de alia radiko, de kiu la koncerna lingva konstruelemento estas nur parto (kiel ekzemple okaze de "teleskop'" kaj "televid'", ambau oficialigitaj kiel po unu unuradikajho). Sed ne nur el la menciitaj tut-Akademiaj dokumentoj (Wennergren 2009 kaj Albault 1992a, b, c) estas konkludebla la chi tie prezentita alternativa analizebleco, sed ankau el la de unu el la Akademiaj sekcioj verkita kaj aprobita raporto Kiselman (2011). (Ghi tamen ne mencias ion pri Regulo 15 au internacieco, sed entenas rekomendojn pri la kunmetado de lingvaj konstruelementoj, kiel "bio", "tele" k. s.) Konkludoj el Kiselman (2011) estas en Kück (2011).

Resumo

En tiu chi artikolo estas pritraktita la eblo vidi fremdan vorton lau Regulo 15 en tia lingva konstruelemento (ekzemple "tele"), pri kiu trafas jeno:

  1. La koncerna lingva konstruelemento ekzistas kiel libera (t. e. ne-kunmetbezona) vorto en sia fonto (okaze de la ekzemplo: la greka) kaj
  2. estas prenita de la plimulto de la lingvoj kaj uzata en ili ja en esence la sama signifo, sed ne libere, t. e. nur en kunmetoj: "Telemetrie", "teleportasi", "telekomunikacije" k. t. p.

Klarajn indikojn pri tio, ghis kiu grado oni povas vidi en lingva konstruelemento kun la diritaj ecoj fremdan vorton lau Regulo 15, la autoro trovis nek en la tekstoj de Regulo 15 nek aliloke en la Fundamento nek en la ekster-Fundamenta lingvo-uzo de Zamenhof. Nepre atentinda fakto estas, ke "vorto" lau la teksto enkonduka al la Universala Vortaro havas jenajn malsamajn signifojn: a) plej malgranda signifhava au funkcihava lingva konstruelemento (ekzemple "frat'", "in'", "o") kaj b) kunmeto el almenau du "vortoj" lau a) ("fratino").

El Akademia oficiala informo, en kiu tekstas "sufikse uzata fremda vorto (-io, -(i)stano, ...)", kaj chi-rilataj antauaj Akademiaj dokumentoj, estas konkludebla jeno: La Akademio rekonas, ke lingva konstruelemento, kiu estas libera (t. e. ne-kunmetbezona) vorto en la fonto (ekzemple "-(i)stan" en la persa) kaj kiun la plimulto de la lingvoj prenis el la fonto kaj uzas nur kombine kun almenau unu plia lingva konstruelemento ("Kurdistano"), estas "fremda vorto", t. e. vorto uzata lau internacieco, do lau Regulo 15. Per resendo al tiu Akademia vortigo oni povas do pro analogeco pravigi tion, vidi en ekzemple "teleregilo" kunmeton el la tri Fundamentaj vortoj "reg'", "il'" kaj "o" kaj la fremda vorto "tele'" uzata lau Regulo 15.

Referencoj

Albault, André (1992a): Studado pri landnomoj. Unua parto (1983-1986). En: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto - no 11 - Aktoj de la Akademio III (1975-1991). Sablé-sur-Sarthe. Coconnier.
Albault, André (1992b): Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 4 - Rekomendoj pri Landnomoj. En: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto - no 11 - Aktoj de la Akademio III (1975-1991). Sablé-sur-Sarthe. Coconnier.
Albault, André (1992c): Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 9 - Listo de Normaj Landnomoj. En: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto - no 11 - Aktoj de la Akademio III (1975-1991). Sablé-sur-Sarthe. Coconnier.
Bußmann, Hadumod
(20023): Lexikon der Sprachwissenschaft. Stuttgart, Kröner.
Cart, Théophile (1919): Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero trideka. Paris, Esperantista Centra Oficejo.
Kiselman, Christer (2011): Raporto pri libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto. Akademio de Esperanto, Sekcio pri Faka Lingvo, Raporto (korektita) 2011-04-15. http://www.akademio-de-esperanto.org/verkoj/faka_lingvo_raporto20110415.pdf 23-a de Septembro 2011.
Kück, Andreas (2011): Vortfarado: konkludoj el "Raporto pri libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto" (raporto verkita kaj aprobita de la Akademio de Esperanto, Sekcio pri Faka Lingvo). http://www.ipernity.com/blog/55667/342565 23-a de Septembro 2011.
Waringhien, Gaston (20026): Lingvaj respondoj. Konsiloj kaj opinioj pri Esperanto. Marmande, Francaj Esperantaj Eldonoj.
Wennergren, Bertilo (2009): Listo de Rekomendataj Landnomoj. En: Akademio de Esperanto - Oficialaj informoj Numero 12 - 2009 05 04. http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html 23-a de Septembro 2011.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199110): Fundamento de Esperanto. Pisa, Edistudio.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199218): Fundamenta Krestomatio de Esperanto. Rotterdam, UEA.