Vortfarado: konkludoj el "Raporto pri libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto" (raporto verkita kaj aprobita de la Akademio de Esperanto, Sekcio pri Faka Lingvo)

Enkonduko

Tiu chi artikolo prezentas konkludojn el la raporto Kiselman (2011a). Ghin verkis kaj aprobis la Akademio de Esperanto, Sekcio pri Faka Lingvo, responde al la peto de Petr Chrdle kontroli la lingvajhon de libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto. La diritaj konkludoj enfokusigas la temon vortfarado precipe rilate lingvajn konstruelementojn uzatajn en scienco kaj tekniko kaj ilian kombineblon. Spertoj de la sekcio pri la preparado de ghia raporto estas prezentitaj en Kiselman (2011b).

Deirsituacio

En multaj lingvoj uzighas precipe en esprimoj de scienco kaj tekniko komunaj konstruelementoj ofte grek- au latindevenaj. Chiu el ili havas esence la saman signifon en la diversaj kunmetoj, de kiuj la konstruelemento estas parto. Ekzemple la en la germana uzata esprimo "Biosphäre" estas analizebla kiel kunmeto el la grekdevenaj bios (vivo) kaj sphaira (globo) kaj signifas la de vivajhoj loghatan au fare de ili logheblan spacon (Wahrig 19915: 275). Ankau en Esperanto uzighas tiaj konstruelementoj. Werner (2004: 73) nomas ilin "afiksoj" kaj atribuas al ili, ke "ili ne apartenas al la radiko de la koncernaj vortoj". Multaj el tiaj konstruelementoj estas klarigitaj en interalie Waringhien, Kalocsay (19804), Wennergren (2005) kaj Waringhien (2002). Ekzemple "anti" estas

  • "pseudoprefikso" kaj "havas shancon ighi E-a prefikso" lau Waringhien, Kalocsay (19804: 518),
  • lauokaze "eksprefikso" (en interalie "antipatio") au "vera prefikso" (en interalie "antimaterio") lau Wennergren (2005: 623) kaj
  • "Pref" (= "prefikso") lau Waringhien (2002: 95).
Wennergren (2005: 538) nomas "eksafikso (ekprefikso, ekssufikso)" tiajn konstruelementojn, kiuj "en sia origina formo, en alia lingvo, estis kunmetitaj, sed kiujn Esperanto pruntis kiel unu radikon". Fakte ekzistas vortoj Fundamentaj kaj oficialaj kun tiaj eksafiksoj, ekzemple la oficiala "antipati'o" (Cart 1909).

La Fundamento de Esperanto (Zamenhof 199110: 117) donas jenan ekzemplon de tio, kio estas "prefikso": "Aldonante la prefikson 'nen', ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu." En la Universala Vortaro (Zamenhof 199110: 195) la diritaj neaj vortoj aperas sen streketo. En lingva respondo "Pri 'neniigi'" (redonita en Waringhien 20026: 88) Zamenhof klarigas: "Chiuj vortoj de la 'interrilata tabelo' konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finigho (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a k. t. p.)." La Fundamenta ekzemplo "nen" do supozigas, ke almenau la esprimo "prefikso" (en sia Fundamenta senco) ne chiuokaze egalas al radiko. Krome estas donitaj tradukoj de "prefikso" kaj "sufikso" en la francan, anglan, germanan, rusan kaj polan, tamen ne en la Universala Vortaro (Zamenhof 199110: 137-232), sed en la Fundamenta Ekzercaro (Zamenhof 199110: 117-118).

La Fundamento (Zamenhof 199110: 117) mencias la esprimon "sufiksoj" en jena tekstparto: "Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankorau fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finighoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, chiama, kioma, tiea, chi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu)." El tio chi estas konkludeble, ke al la "sufiksoj" en la senco de la Fundamento apartenas ekzemple "-ul'".

En la Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (Cart 1919) estas skribita jeno okaze de la oficialigo de "ism'": "La sufikso ISM' (teorio, sistemo, doktrino, skolo, partio, celado, kaj analogiaj sencoj) estas oficiale akceptita. Necese estas rimarkigi, ke tio tute ne signifas, kiel shajnas opinii du au tri aprobantoj, ke, forprenante la finajhon ism', oni chiam ricevas esperantan radikon au rajtas krei ghin kun speciala signifo. Tio chi ne estas pli vera por la vortoj atavismo, feminismo, optimismo, pesimismo, silogismo, solecismo, sofismo, turismo, k. t. p., ol tio estus – forprenante la finajhojn ist', in', il', ul', an', k. t. p., – por la vortoj feministo, optimisto, sofisto, turisto, balzamino, doktrino, vazelino, bacilo, asimili, okulo, formulo, banano, turbano, sultano, k. t. p. En chiuj tiuj chi vortoj la silaboj ism', ist', in', k. t. p. estas konsiderotaj ne kiel esperantaj sufiksoj, sed kiel finajhoj, chu internaciaj chu de l' devena lingvo, kiujn, lau Zamenhofa modelo, oni ne volas kripligi."

Pliaj oficialigoj de afiksoj estis tiuj de "ach'" ("sufikso" lau Cart 1909), "mis'" ("prefikso" lau Cart 1929) kaj "-end'" (la autoro ne povas resendi al la origine oficialiga dokumento).

En la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (Albault 1976) la Akademio de Esperanto oficiale rekonis la ekziston de almenau unu sufikso nek Fundamenta nek oficiala per diskonigado de sia opinio pri "la okazo de la sufikso -io". Fakte la sufikso estas tamen "-i'", komparu Wennergren (2009).

Almenau rilate Fundamentajn konstruelementojn la plej simpla rigardmaniero (nome "vortoj") evidente estas tiu, kiu trovighas en la teksto enkonduka al la Universala Vortaro (Zamenhof 199110: 138): "Vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo, tiel ekzemple la vorto `frat'in'o`, prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj chiun oni devas serchi aparte." Tio chi akordas kun Regulo 11 (Zamenhof 199110: 55; 60; 66; 72; 78) kaj Zamenhof (199218: 234): "Mi aranghis plenan dismembrighon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstatau vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senshanghaj vortoj." La chi-lasta citajho trovighas ankau en Kiselman (2011a: 1).

Lau la autoro precipe el tiu chi lasta tute Fundamenta! rigardmaniero sekvas jena simpla alirmetodo: Oni rezignas pri la provado enklasigi la koncernajn konstruelementojn en "afiksojn", "eksafiksojn", "pseudosufiksoidojn" (chi lastaj estas klarigitaj en Waringhien, Kalocsay 19804: 476) k. t. p. kaj anstataue parolas nur pri "vortoj" (en la senco de la teksto enkonduka al la Universala Vortaro, Zamenhof 199110: 138) kun lauokaze limigita kombineblo.

Rigardmaniero en la raporto Kiselman (2011a)

La raporto Kiselman (2011a: 2) nomas "vortelementoj" la koncernajn (cetere ne-oficialajn) konstruelementojn "bio", "eko", "gen", "mikro", "tele" k. t. p. kaj, kiel klarigo de la signifo de la esprimo "vortelemento", resendas al alia dokumento: "En la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) de Bertilo Wennergren la sekcio 37.1, kiu pritraktas ghuste tiujn chi konstruelementojn de la lingvo, havas la rubrikon 'Vortelementoj kaj signifoj'. En la nuna raporto ni sekvos tiun chi terminelekton."

Por ekscii, kion la esprimo "vortelementoj" celas en Kiselman (2011a), oni do devas konsulti la sekcion 37.1 de PMEG, t. e. Wennergren (2005: 517). Tie ne trovighas preciza difino de "vortelemento", sed jena klarigo: "Chiu vortelemento havas per si mem ian signifon, estas simbolo de ia ideo", kaj listo kun apartaj titoloj, koncizaj klarigoj kaj ekzemploj, el kiuj estas redonitaj nur kelkaj chi-sekve:
"Vortklasaj finajhoj [...] O, A, E [...]
Vortetoj [...] por, mi [...]
Radikoj [...] AMIK, TAJLOR ..."

La Fundamentaj konstruelementoj "-in'", "ge''", "mal'" k. c. lau Wennergren (2005: 539) estas "afiksoj" kaj, kiel tiaj, ankau "radikoj": "Malgranda grupo de radikoj (chirkau 40) nomighas afiksoj", kaj "afikso estas radiko, por kiu validas specialaj reguloj en la vortfarado."

El chio chi do estas konkludebla jeno: Lau la raporto Kiselman (2011a: 2) lingva konstruelemento, kiel "bio", "eko", "gen", "mikro", "tele" k. t. p., estas principe rigardebla, kiel la chirkau 40 Fundamentaj konstruelementoj "-in'", "ge'", "mal'" k. c., do vastasence kiel radiko, sed oni nepre priatentu la limigon en ilia kombineblo lau la dirita raporto (vidu la sekvan chapitron). Tiu rigardmaniero estas krome emfazata per tio, ke Kiselman (2011a: 3) uzas streketon: "La prefikso bio/". Kurioze estas, ke ech "biologio", oficialigita kiel unuradikajho "biologi'" en Cart (1909), apartenas al tiuj vortoj, kiuj "estas bone formitaj per sciencaj vortelementoj grekdevenaj: bio 'rilata al vivo', logio 'sciokampo, scienco'" (Kiselman 2011a: 3). Do ech jam oficialajn unuradikajhojn oni rajtas analizi ankau alimaniere.

Por unu membro de la Akademio de Esperanto, Sekcio pri Faka Lingvo, tiu rigardmaniero estas tiel ghena, ke lia "aparta opinio" trovighas en la lasta pagho de Kiselman (2011a: 13): "Dum iu 'scienca afikso' ne estas ofic[i]ale agnoskita de la Akademio, ghi restas simpla parto de la radiko, kaj nenio pravigas malsaman analizon por, ekz-e, 'furioz-a' kaj 'shton-oz-a', 'mikrofono' kaj 'mikro-tom-o', au 'telefon-o' kaj 'tele-skop-o'."

Tio chi estas tamen refutebla jene: Ne estas laua regulo en la Fundamento au Oficialaj Aldonoj al ghi. Sekve lau la Bulonja Deklaracio (Zamenhof 199110: 37) estas rekomendate imitadi la lingvostilon de Zamenhof: Li uzis ekzemple "pseudo-laboro" en Zamenhof (19684). La dividostreko indikas, ke li ne rigardis la "sciencan afikson" "pseudo" kiel parton de radiko "pseudolabor'", sed kiel propran radikon "pseudo'".

Limigo en la kombineblo de la koncernaj vortelementoj

Nepre menciinda estas jeno pri la limigo en la kombineblo de la koncernaj vortelementoj (ekzemplojn oni trovas en la fonto):

"Grava principo estas, lau la opinio de la Sekcio pri faka lingvo, ke oni ne kunmetu sciencajn vortelementojn (tele, mikro k. t. p.) kun elementoj el la chiutaga lingvajho" (Kiselman 2011a: 1).

Sed tio chi estas nur malrekomendo kaj neniel io komparebla kun deklaro de kontrau-Fundamenteco. Kaj fakte estas ech koncedoj, ekzemple:

"biogaso [...] biomalkombinado miksas sciencan vortelementon kun ordinarlingva, tial kontrauas al la menciita principo" (Kiselman 2011a: 3), sed: "eble tamen biogaso taugas, se akompanata de zorga difino" (Kiselman 2011a: 6), kaj pri la 11 vortoj komencighantaj per "la prefikso eko/" Kiselman (2011a: 7a) skribas: "La Sekcio pri faka lingvo emas malrekomendi tiujn el ili kiuj estas kunmetajhoj de scienca prefikso kun ordinarlingva vorto. Tamen en specialaj okazoj oni povus krei vorton per tiu chi vortelemento, kaj tiam aparte difinenda."

Rimarkinda konsekvenco

Pri la esprimoj "biomalkombinado" kaj similaj, che kiuj la supre menciita principo pri kombineblo ne estas sekvata, Kiselman (2011a: 3) skribas: "La Sekcio pri faka lingvo ne volas ilin chiome kondamni, sed kiam facile eblas, oni evitu ilin." Sekve la esprimo "biomalkombinado" ne estas kontrau-Fundamenta. Supoze ke oni ne povas eviti ghin: Kiel kion do rigardi ghin?

Certe estas absurde vidi en "biomal'", "biomalkombin" au "biomalkombinad'" respektive unu unuradikajhon. Tio chi tamen neniel ekskluzivas lauan oficialigadon, kiel io tia ja okazis che "televid'" (Albault 1976).

"Biomalkombinado" estas analizebla jene: Ghi konsistas el la kvar Fundamentaj vortoj "mal'", "kombin'", "ad'" kaj "o" kaj la internacia vorto "bio'" ("vortoj" en la senco de la teksto enkonduka al la Universala Vortaro, Zamenhof 199110: 138). Jen la kialo por la internacieco de "bio" lauopinie de la autoro:

La autoro interpretas Regulon 15 (Zamenhof 199110: 56; 61; 67; 73; 78-79) tiel, ke ghi ne determinas, kiel kondichon por sia apliko, tion, ke vorto, kiun la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, en tiu chi fonto kaj/au la plimulto de la prenintaj lingvoj devas esti uzata kiel memstara vorto. Do ech se la plimulto de la lingvoj prenis "bio'" nur en kunmetoj, tio chi sufichas, por pravigi uzeblecon lau Regulo 15.

Se oni ial rigardas "bio'" ne kiel uzeblan lau Regulo 15, tiam "bio'" estas almenau rigardebla kiel radiko de la nova vorto "bio'o", kiu ech sen aprobo estas uzebla pro la al la Fundamento Antauparolo (Zamenhof 199110: 47), kiu permesas uzon de ankau ne-oficialaj novaj vortoj. Signifo de "bio'o": afero koncernanta la vivon au la vivulojn (orientita al la difino de "bio/" en Waringhien 2002: 156: "Pref. kun la signifo 'koncernanta la vivon au la vivulojn'").

La plej tikla okazo estus, se "bio'" estus ne-internacia formo nova sinonima al Fundamenta au oficiala radiko. Tio povus okazi, se oni kaj a) ne interpretas Regulon 15 tiel, kiel la autoro supre, kaj b) vidas en "bio'" simple sinonimon al la Fundamenta "viv'". Tiaokaze "bio'" efektive bezonus Akademian aprobon (ne nepre oficialigon) pro la Antauparolo al la Fundamento (Zamenhof 199110: 48). Sed kredeble la raporto Kiselman (2011a) estas rigardebla kiel tia aprobo (almenau kiel tolerdeklaro).

Al la autoro plachas la supre prezentita principa analizeblo, char ghi esence bazighas sur la simpla, sed genia termino-elekto de la Fundamenta teksto enkonduka al la Universala Vortaro (Zamenhof 199110: 138): Same kiel "frat'", "in'" kaj "o", ankau "bio'", "mal'", "kombin'", "ad'" kaj "o" simple estas unuopaj ne-shangheblaj "vortoj", pri kiuj oni tamen devas respekti trafajn regulojn kaj rekomendojn de kombineblo, kiel tiujn de Kiselman (2011a).

Povas estighi la opinio, ke chiu vorto (en la senco de la teksto enkonduka al la Universala Vortaro, Zamenhof 199110: 138) nepre devas esti uzebla ankau kiel signif- au funkcihava memstara vorto, kiel okaze de ekzemple "in'": "in'o"; komparu Derks (2010) pri "-ik": "Vortetoj povas nur funkcii kiel sufiksoj, se ili ankau havas memstaran signifon." Al tio chi respondis tamen Wennergren (2010): "Principe nenio malhelpus paroli pri diversaj 'ikoj'." Aliaj ekzemploj estas "o" (ne memstare uzata) kaj "uj'", kiu ne uzighas memstare en jenaj du el siaj tri Fundamentaj signifoj: "loghata lando" kaj "kreskajho portanta fruktojn". Ankau "bio'", "eko'" k. t. p. kredeble ne uzighos kiel memstaraj vortoj. Sed pro la ekzemploj "o" kaj "uj'" tia ne-uzigho ne estas konvinka argumento, por kontesti tion, vidi en "bio'", "eko'" k. t. p. principe vortojn.

Statuso de la raporto Kiselman (2011a)

En komento Bernardo (2011) atentigas pri tio: "La proceduro trakti nur ene de la Sekcio, kontrauas artikolon 21 de la Statuto" (de la Akademio, t. e. Akademio de Esperanto 2009). Fakte tiu statuto preskribas: "Se iu lingva demando apartenas al la laborkampo de iu Sekcio, la Direktoro de tiu Sekcio, konsultinte ties membrojn, ellaboras raporton, pri kiu vochdonas la Akademio." Char chi lasta ne okazis, la raporto Kiselman (2011a) do ne estas "Akademia decido", kaj en Kiselman (2011a: 12) estas skribite, ke temas pri "sekcia decido", do pri decido de la Akademio de Esperanto, Sekcio pri Faka Lingvo.

Chiuokaze ne temas nur pri kolekto de opini-esprimoj de kelkaj Akademianoj. En la konkreta okazo (libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto) efektivigado je la plimulto de la rekomendoj igos la finan libron atingi la stampon "Aprobita de la Sekcio pri faka lingvo de la Akademio de Esperanto" (Kiselman 2011a: 11).

Finfine de la Akademio de Esperanto venas tiu raporto Kiselman (2011a), kaj al ghi estas resendeble, por pravigi lauajn lingvo-uzon kaj rigardmanieron de "bio", "eko" k. t. p. Tiel statas almenau ghis eventuala ja okazonta vochdonado ene de la tuta Akademio kun malaproba rezulto.

Resumo

El la "Raporto pri libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto", raporto verkita kaj aprobita de la Akademio de Esperanto, Sekcio pri Faka Lingvo, estas konkludebla esence jeno: Ne-oficiala lingva konstruelemento uzata en scienco kaj tekniko ("bio", "eko" k. t. p.) estas ne ekskluzive rigardenda kiel parto de la radiko, sed alternative principe kiel afikso, kiel la Fundamentaj afiksoj ("-in'" k. c.). Pri la kombineblo de la koncernaj konstruelementoj la dirita raporto specifas limigon, lau kiu ili ne estu kunmetataj kun elementoj el la chiutaga lingvajho. La raporto tamen koncedas esceptojn al tiu limigo.

La raporto mencias de unu sekciano apartan opinion, lau kiu la koncernaj konstrulementoj dum sia ne-oficialeco estas partoj de la radiko. Tio chi tamen estas refutebla per tio, ke ne estas laua regulo kaj ke la tiaokaze de la Bulonja Deklaracio rekomendata Zamenhofa lingvostilo (ekzemplo: "pseudo-laboro" kun dividostreko!) kontrauas al tiu aparta opinio.

Ne kiel oficiala decido de la Akademio de Esperanto la dirita raporto estas rigardebla. Sed al ghi, kiel aprobita decido de la Akademio de Esperanto, Sekcio pri Faka Lingvo, ja estas resendeble, por subteni tion, vidi en ne-oficiala lingva konstruelemento, kiel "bio", "eko" k. t. p., afikson, do vastasence radikon (kaj "vorton" en la senco de la teksto enkonduka al la Universala Vortaro).

Referencoj

Akademio de Esperanto (2009): Statuto de la Akademio de Esperanto. http://h.akademio-de-esperanto.org/faktoj/statuto.html 23-a de Augusto 2011.
Albault, André (1976): Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. En: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 10 – Aktoj de la Akademio II 1968-1974. Northgate, Blackburn, Lancashire, The Blackburn Press.
Bernardo (2009): Komento al la artikolo Romantika, bizaranta Akademio (de Bernardo). http://www.ipernity.com/blog/37943/342210/comment/15531494#comment15531494 23-a de Augusto 2011.
Cart, Théophile (1909): Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero Dek-tria. Paris, Esperantista Centra Oficejo.
Cart, Théophile (1919): Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero trideka. Paris, Esperantista Centra Oficejo.
Cart, Théophile (1929): Raporto de la prezidanto. En: Oficiala Bulteno de la Esperantista Akademio. Esperantista Lingva Komitato kaj Akademio. Kajero I. Junio 1929. Paris, Esperantista Centra Librejo.
Derks, Johan (2010): -ik-. Mesagho (20-a de Julio 2010) al la retforumo "la bona lingvo". https://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/75fa79a2c2d88a45?hl=eo 24-a de Augusto 2011.
Kiselman, Christer (2011a): Raporto pri libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto. Akademio de Esperanto, Sekcio pri Faka Lingvo, Raporto (korektita) 2011-04-15. http://www.akademio-de-esperanto.org/verkoj/faka_lingvo_raporto20110415.pdf 22-a de Augusto 2011.
Kiselman, Christer (2011b): Strechiteco inter planlingvo kaj chiutaga lingvo. Spertoj el la Sekcio pri faka lingvo de la Akademio de Esperanto. Prelego kadre de la Terminologia Forumo de la 96a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago.
http://www2.math.uu.se/~kiselman/strecxiteco.pdf 24-a de Augusto 2011.
Wahrig, Gerhard (19915): Deutsches Wörterbuch. Gütersloh, Bertelsmann Lexikon Verlag.
Waringhien, Gaston; Kalocsay, Kálmán (19804): Plena analiza gramatiko de Esperanto. Rotterdam, Universala Esperanto-Asocio.
Waringhien, Gaston (2002): La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.
Waringhien, Gaston (20026): Lingvaj respondoj. Konsiloj kaj opinioj pri Esperanto. Marmande, Francaj Esperantaj Eldonoj.
Wennergren, Bertilo (2005): Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. PDF-versio:
http://bertilow.com/pmeg/elshutebla/pmeg_14.0.pdf 24-a de Augusto 2011.
Wennergren, Bertilo (2009): Listo de Rekomendataj Landnomoj. En: Akademio de Esperanto - Oficialaj informoj Numero 12 - 2009 05 04. http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html 13-a de Augusto 2011.
Wennergren, Bertilo (2010): -ik-. Mesagho (20-a de Julio 2010) al la retforumo "la bona lingvo". https://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/f57b5cbd55e374cb?hl=eo 24-a de Augusto 2011.
Werner, Jan (2004): Terminologiaj konsideroj. Dobřichovice, KAVA-PECH.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (19684): Marta. Traduko el pollingva verko de Eliza Orzeszkowa. Marmande, Éditions françaises d'Espéranto.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199110): Fundamento de Esperanto. Pisa, Edistudio.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199218): Fundamenta Krestomatio de Esperanto. Rotterdam, UEA.