Eldiroj pri vort-internacieco: Ekde 2009 de Andreas Kück rekomendata testo akordas ankau kun nova studajho

Enkonduko

La Fundamenta Regulo 15 (Zamenhof 199110: 56; 61; 67; 73; 78-79) instruas, ke la tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen shangho, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finighojn de tiu chi lingvo. Lauvorta interpreto de la tekstparto pri la plimulto de la lingvoj kredeble igas la regulon praktike ne-aplikebla, char estas miloj da lingvoj. Tial estas diversaj interpretmanieroj, kiuj estas resumitaj en EFZ-2010-0005. Ghi resendas interalie al la testo de Kück (2009b) kaj redonas ghian kernan specifon: "Vorto estas rigardata kiel tiel internacia, ke ghi estas uzebla lau Regulo 15, se oni konstatas tion: El unu fonto la vorton prenis kaj esence samsignife uzas tri lingvoj, el kiuj apartenas almenau unu al la okcidenta lingva kulturkomunumo, almenau unu al la islama, hinda au orientazia lingva kulturkomunumo kaj chiuj al malsamaj lingvosubfamilioj de kiuj ajn lingvofamilioj; kaj krome ne estas evidente, ke alian vorton prenis kaj esence samsignife uzas pli da lingvoj, el kiuj pri tri ankau trafas la supraj trajtoj." Tio chi legighas eble malsimple, sed koncize specifas fakte tre facile aplikeblan teston: Por esti rigardebla kiel internacia, ordinare sufichas konstati, ke vorton, kiel ekzemple "autodidakto", prenis almenau tri lingvoj sufiche malsamaj lau parenceco (devas esti reprezentataj minimume tri diversaj lingvosubfamilioj) kaj aparteneco al lingvaj kulturkomunumoj (almenau unu el chi lastaj devas esti ekster la Europa). Chi-cele ofte sufichas rigardi la lingvo-kolumnon de la Vikipedi-artikolo pri la koncerna vorto. Pri la ekzemplo "autodidakto" ties preniteco fare de la germana, franca kaj indonezia indikas internaciecon. Tiu testo shajnas blufe simpla, sed ghia taugeco por tio, ne tro ne-konserveme indiki vort-internaciecon, estas pruvita en Kück (2009a) perhelpe de specimeno de tiuj 606 vortoj, al kiuj en Cart (1919) kaj Grosjean-Maupin (1922) estas oficiale atribuita internacieco. Temas kvazaue pri la tauga referenc-specimeno por normbazita lingvo, kiel Esperanto; komparu EFZ-2011-0002. (Wennergren 2009 skribas pri Kück 2009a, ke "Kück aliras la temon metode kaj surbaze de konkretaj detalaj esploroj".) – Derks (2011) prezentas tre interesan studajhon, per kiu oni povas alimaniere ekzameni vort-internaciecon. En tiu chi artikolo estas montrate, ke ankau kun tiu nova studajho akordas la testo rekomendata de Kück (2009b).

Konciza redono de la interpretmaniero de Derks (2011)

Derks (2011) konsideras 84 lingvojn kaj al chiu el ili asignas la respektivan nombron de studentoj, kiuj tutmonde estas instruataj je la tria nivelo en la koncerna lingvo (en kia ajn studfako). Vorto estas ridardebla kiel internacia, se la sumo de la studentoj instruataj en la lingvoj prenintaj la vorton, estas pli ol la duono de la tuta sumo de la studentoj konsiderataj. El Derks (2011) sekvas lau la adiciado fare de la autoro, ke tiu tuta sumo estas 159.568.796 kaj ke la sojla nombro estas 79.784.399.

Estas kurioze, ke tiu sojla nombro jam estas transpashita, se vorto estas prenita de nur la jenaj ok Europaj(!) lingvoj (parenteze la respektiva nombro, kiel indikita en Derks 2011): angla (35.488.428), franca (3.980.339), germana (2.520.962), hispana (14.130.662), itala (1.882.382), pola (2.146.926), portugala (6.417.351) kaj rusa (13.522.477); sumo: 80.089.527. Teorie – sed eble ne praktike – lia interpretmaniero ne certigas, ke vorto, por esti rigardebla kiel internacia, devas esti prenita ankau de almenau unu lingvo ekster la Europa lingva kulturkomunumo.

Unu ebla procedado utiligi lian interpretmanieron, por konstati vort-internaciecon, konsistas do el tio, elekti tiujn ses Europajn lingvojn ekzamenendajn pri preninteco, kiujn ankau Velger (1994: 34-36) elektis, aldoni la italan kaj polan kaj krome meti la minimumon de la prenintaj lingvoj al ok. Se el tio chi rezultas internacieco, oni jam estas preta. Alie oni devas pri eventuala preninteco je la vorto ekzameni pliajn lingvojn, cetere ankau ne nepre ekster-Europajn, ghis la supre menciita sojla nombro estas transpashita.

Komparo de la diversaj eldiroj pri vort-internacieco

Derks (2011) elektis specimenon de 99 vortoj. Aplikinte sian interpretmanieron al ili, li trovis por chiu vorto au internaciecon au ne-internaciecon; vidu tabelon A-1 de la aneksajho. Komparcele la autoro indikas en la dirita tabelo ankau, chu la vortoj estas internaciaj lau la testo de Kück (2009b) kaj interpretmaniero de Velger (1994: 34-36). Lau chi lasta minimume kvar el la lingvoj angla, franca, germana, hispana, portugala kaj rusa devas esti prenintaj koncernan vorton*). Por trovi prenintajn lingvojn, jenaj rimedoj estas utiligitaj de la autoro: Adiwimarta, Darmojuwono, Soeprapto-Hastrich (2007), Ebi, Sato (2003), Langenscheidt (1966a, b), Mačienė (2001), Vikipedio (2011) kaj la retejoj http://text-to-speech.imtranslator.net/lowres.asp (tie ne chiu traduko estas traduko; iafoje temas nur pri la ripetita vorto tradukenda), http://dict.leo.org/, http://translate.google.de kaj http://www.google.de (chi lasta por ghenerale trovi tekstojn, en kiuj koncerna vorto aperas senc-have).

*) Velger (1992) prezentas evidente pli fruan diskutproponon, kiu iomete diferencas disde tiu de Velger (1994: 34-36): Lau tiu pli frua diskutpropono oni ekzamenu ankau la italan pri preninteco kaj krome pesu chiujn sep ekzamenendajn lingvojn lau la nombro de iliaj gepatraj parolantoj. En rimarko (presita sub tiu pli frua diskutpropono) la tiama Akademi-prezidanto André Albault tamen esprimis rezervon, kiu estas konkludebla el interalie jeno: "... necesas konsideri la diversajn kategoriojn de 'internaciaj vorto' [...] la afero estas iom pli komplika, ol shajnas unuavide [...] Tion kaj multon oni devas studi pashon post pasho, neniel en rapideco!" – do ja ne ne-stagnigi la aferon ...

Elvalorigo

Tabelo 1 montras la porciojn de internaciaj vortoj en la ekzamenita specimeno de 99 vortoj elektitaj de Derks (2011) kaj listigitaj en tabelo A-1 de la aneksajho. La porcioj rezultas el la aplikado de la interpretmanieroj de Derks (2011) kaj Velger (1994: 34-36) kaj krome lau la testo de Kück (2009b). Char temas nur pri specimeno el tutajho de ne-konata nombro da vortoj, konvenas indiki ankau la malsupran kaj supran limojn de la porcio surbaze de statistika fidindeco de 95%. La kalkulado lauas la ekvaciojn donitajn en aneksajho B de Kück (2009a), kaj la rezultoj estas donitaj ankau en tabelo 1. Tio signifas: Se oni aplikas la interpretmanieron de Derks (2011) ne nur al specimeno de 99 vortoj, sed al chiuj koncernaj vortoj, tiam la rezulta porcio de internaciaj vortoj estas inter 40% kaj 61% (kun statistika fidindeco de 95%). – Oni notu, ke aplikado de la interpretmaniero de Derks (2011) fare de la autoro rezultigis sep vortojn kiel internaciajn, al kiuj en Derks (2011) ne estas atribuata internacieco. Temas pri la numeroj 45, 47, 49, 64, 71, 81 kaj 87 en tabelo A-1 de la aneksajho.

Procedo Rezulta porcio
de internaciaj
vortoj en la speci-
meno de 99 vort-
oj elektitaj
de Derks (2011)

Malsupra limo
de la porcio
(statistika fidind-
eco: 95%)

Supra limo
de la porcio
(statistika fidind-
eco: 95%)
Interpret-
maniero de
Derks (2011)
50 el 99, do 51% 40% 61%
Testo lau
Kück (2009b)
60 el 99, do 61% 50% 70%
Interpret-
maniero
de Vel-
ger (1994: 34-36)
78 el 99, do 79% 69% 86%

Tabelo 1: Porcioj de internaciaj vortoj en la specimeno elektita de Derks (2011)

Konsidere la porciojn la interpretmaniero de Derks (2011) estas pli konservema, ol tiu de Kück (2009b), kaj chi lasta estas pli konservema, ol tiu de Velger (1994: 34-36). La supra limo de la porcio lau la interpretmaniero de Derks (2011), nome 61%, ne estas malpli, ol la porcio lau la testo de Kück (2009b). Tial la interpretmaniero de Derks (2011) kaj la testo de Kück (2009b) rezultigas ne signife diferencajn eldirojn pri vort-internacieco (statistika fidindeco de tiu chi konkludo: 95%). Tio chi montras, ke ankau kun la studajho de Derks (2011) akordas la testo rekomendata de Kück (2009b).

Kelkaj komentindaj tekstpartoj en Derks (2011)

Derks (2011) skribas: "Senc-hava interpreto de la regulo de Zamenhof povas esti nur: La tiel nomataj vortoj fremdaj, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj, chiu pesita lau la nombro de studentoj je la tria nivelo en tiu lingvo, prenis el unu fonto." Sed Derks (2011) ne sufiche klarigas, kial nur lia interpreto estas senc-hava. Ankau la interpretoj (kaj respektivaj klarigoj) de ekzemple Neergaard (1933) kaj Velger (1992, 1994: 34-36) nepre estas senc-havaj lauopinie de la autoro.

Derks (2011) skribas plue: "Tamen mi klopodis apliki la teorion de Kueck en lia spirito ...", kaj: "Chi tiu kvalita inspekto jam sufichas kiel malpruvo de la tezo de sinjoro Kueck ..." En tio estas la miskompreno, ke Kück (2009b) prezentas ian teorion au tezon. Okaze de la testo rekomendata de Kück (2009b) simple temas pri testo, ne pli.

Derks (2011) skribas en piednoto 5: "La termino 'neologismo', kiam uzata en Esperanto signifas, sekve al Zamenhof, vorton kiu estas samsignifa kun jam ekzistanta en Esperanto vorto [...] Kueck uzas en tiu kazo la terminon 'nova formo'." Estas notinde, ke la pri-signifa egaligo de la du esprimoj "neologismo" (lau Zamenhofa kompreno!) kaj "nova formo" ne estas elpensajho de Andreas Kück, sed trovebla en teksto de Zamenhof de 1906: "Dum la enkonduko de novaj vortoj estas afero tute bagatela kaj ne bezonas ech la permeson de la Lingva Komitato, la enkonduko de tio, kion mi nomas 'neologismoj' (t. e. de novaj formoj, kiuj devos konkuradi kun formoj ekzistantaj jam en la 'Fundamento') estas pasho tiel gravega kaj tiel skuanta, ke ni povas tion chi permesi al ni nur tre malofte (ne pli ofte ol unu fojon en 5~10 jaroj)" (Ludovikito 1980: 404-405).

Pri la vortoj, kiuj ne rezultas internaciaj lau lia testo, Derks (2011) skribas, ke "prave ili estis malrekomenditaj en la pagharo de 'la bona lingvo'". Nu, sole ne-internacieco de vorto ne malrekomendigas ghian uzindecon. Ekzemple la ne-oficiala kaj ne-internacia vorto "tino" (n-ro 97 en tabelo A-1 de la aneksajho): Lau Waringhien (2002: 1159) tio estas "portebla, senkovrila, ligna kuvo en formo de duonbarelo". La retejo http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_T proponas: "tin·o [zam] → (lign·a) kuv·o". Sed ne chiu "(ligna) kuvo" estas "tino". Plifaciligi Esperanton per shajne pli racia vorto-uzado do evidente atingas sian limon tie, kie la mondo jam ne estas sufiche facila. Zamenhof klarigis en sia lingva respondo n-ro 54 "Pri novaj vortoj" (prenita el "Lingvo Internacia", 1904, p. 336-338, kaj redonita en Waringhien 20026: 38): "Sed se ia vorto nek estas sendube internacia nek havas por si apartan radikon en la Universala Vortaro kaj esprimi ghin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj estas au tute ne eble, au tro neoportune, au teknike ne precize, tiam tiun chi vorton chiu autoro povas mem krei lau sia bontrovo, tiel same kiel oni ghin faras en chiu alia lingvo. Tiu chi permeso estas necesa, char alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi en ghi."

Resumo

La Fundamenta Regulo 15 instruas, ke la tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen shangho, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finighojn de tiu chi lingvo. Lauvorta interpreto de la tekstparto pri la plimulto de la lingvoj kredeble igas la regulon praktike ne-aplikebla, char estas miloj da lingvoj. Por ne tro ne-konserveme pritaksi vort-internaciecon, Andreas Kück rekomendas ekde 2009 facile aplikeblan teston. (Jen la kerna principo sen detaloj: Almenau tri lingvoj sufiche malsamaj lau parenceco kaj aparteneco al lingvaj kulturkomunumoj devas esti prenintaj koncernan vorton.) Jam tiam li pruvis la taugecon de la testo perhelpe de specimeno de vortoj internaciaj lau deklaroj de la Akademio de Esperanto. – Pri la dirita tekstparto Johan Derks antau nelonge ellaboris interesan interpretmanieron: Oni konsideras 84 lingvojn kaj al chiu el ili asignas la respektivan nombron de studentoj, kiuj tutmonde estas instruataj je la tria nivelo en la koncerna lingvo (en kia ajn studfako). Vorto estas ridardebla kiel internacia, se la sumo de la studentoj instruataj en la lingvoj prenintaj la vorton, estas pli ol la duono de la tuta sumo de la studentoj konsiderataj. Komparcela aplikado de kaj tiu interpretmaniero kaj la testo rekomendata de Andreas Kück al la sama specimeno de 99 vortoj rezultigis jenon: Koncerne la eldirojn pri vort-internacieco la interpretmaniero de Johan Derks estas ech pli konservema, ol la jam tre konservema testo de Kück (kvankam – kontraste al chi lasta – la interpretmaniero de Johan Derks teorie ne postulas, ke vorto estas prenita ankau de almenau unu lingvo ekster la Europa lingva kulturkomunumo). El statistika vidpunkto la interpretmaniero de Johan Derks kaj la testo rekomendata de Andreas Kück rezultigas ne signife diferencajn eldirojn pri vort-internacieco (statistika fidindeco de tiu chi konkludo: 95%). Tio chi montras, ke ankau kun la studajho de Johan Derks akordas la testo rekomendata de Andreas Kück en 2009.

Aneksajho

Tabelo A-1 listigas la 99 vortojn elektitajn de Derks (2011) kaj eldirojn pri ilia internacieco. Oni notu, ke la "ne"-respondoj en almenau la kolumnoj rilate al Kück (2009b) kaj Velger (1994: 34-36) esprimas nur tion, ke pozitiva indiko pri internacieco ne estis trovata de la autoro en akceptebla penado ghin trovi.

N-ro Vorto Chu internacia
lau la interpret-
maniero de
Derks (2011)?
Chu internacia
lau la testo de
Kück (2009b)?
Chu internacia
lau la interpet-
maniero
de Vel-
ger (1994: 34-36)?
1 ameno jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
2 infarkto jes jes (de, es, tr) jes (de, en, es, fr)
3 pseudo- jes jes (de, es, id) jes (de, en, fr, ru)
4 anglicismo jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, ru)
5 hermet(ik)a jes jes (de, es, tr) jes (de, en, es, fr)
6 dekalogo jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
7 villo jes jes (de, fr, tr) jes (de, en, fr, ru)
8 endemio jes jes (de, es, ms) jes (de, en, es, fr)
9 kronika jes jes (de, es, tr) jes (de, en, es, fr)
10 sekularizi jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
11 stilistiko jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
12 regeneracio jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
13 tehhnologio jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
14 daltonismo jes jes (de, es, az) jes (de, es, fr, ru)
15 administratoro jes jes (de, es, ja) jes (de, en, es, fr)
16 emigracio jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
17 diskrediti jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
18 sanitara jes jes (de, ru, id) jes (de, en, es, ru)
19 globuso jes jes (de, ru, id) jes (de, en, es, ru)
20 reportero jes jes (de, fr, id) jes (de, en, fr, pt)
21 bravisime jes ne ne
22 deismo jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
23 frazeologio jes jes (de, ru, id) jes (de, en, pt, ru)
24 kantino jes jes (de, fr, tr) jes (de, en, fr, pt)
25 konfederacio jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
26 analitiko jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
27 antisemita jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
28 regatto jes jes (de, es, tr) jes (de, en, es, fr)
29 fatamorgano jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
30 autodidakto jes jes (de, fr, id) jes (de, en, fr, pt)
31 pastoralo jes jes (de, fr, id) jes (de, en, fr, ru)
32 reflektoro jes jes (de, fr, id) jes (de, en, fr, ru)
33 ultramaro jes jes (de, pt, ja) jes (de, en, pt, ru)
34 farmakologio jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
35 subreto jes jes (de, es, tr) jes (de, en, es, fr)
36 debuti jes jes (de, es, ja) jes (de, en, es, ru)
37 gasometro jes jes (de, fr, tr) jes (de, en, fr, ru)
38 dramaturgio jes jes (de, es, tr) jes (de, en, es, fr)
39 netto jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, ru)
40 emigri jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
41 slango jes ne ne
42 ekzegezo jes jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
43 heterogena jes jes (de, es, tr) jes (de, en, es, ru)
44 anormala ne jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
45 diktato ne lau Derks (2011),
sed evidente jes
(de, en, es, fr, it, pl, pt, ru)
jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
46 konstelacio ne jes (en, es, id) jes (en, es, fr, pt)
47 ekspansio ne lau Derks (2011),
sed evidente jes
(de, en, es, fr, it, pl, pt, ru)
jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
48 rojalisto ne ne jes (de, en, pt, ru)
49 konverghi ne lau Derks (2011),
sed evidente jes
(de, en, es, fr, it, pl, pt, ru)
jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
50 propedeutiko ne ne jes (de, en, pt, ru)
51 orangherio ne ne jes (de, en, es, ru)
52 chirpi ne ne ne
53 breviero ne ne jes (de, en, es, fr)
54 latrino ne ne jes (de, en, es, fr)
55 reciti ne jes (de, es, id) jes (de, en, es, fr)
56 strikta ne ne jes (de, en, es, fr)
57 auspicio ne ne jes (de, en, es, fr)
58 apostato ne ne jes (de, en, es, fr)
59 elo ne jes (de, es, id) jes (de, es, fr, pt)
60 proskripcio ne ne jes (de, en, es, fr)
61 afekcio ne ne jes (de, en, es, fr)
62 dekado ne jes (de, es, ja) jes (de, en, es, fr)
63 multipliki ne ne jes (de, en, es, fr)
64 diverghi ne lau Derks (2011),
sed evidente jes
(de, en, es, fr, it, pl, pt, ru)
jes (de, es, tr) jes (de, en, es, fr)
65 eposo ne jes (de, es, tr) jes (de, en, es, fr)
66 brevo ne ne ne
67 rektifi ne ne ne
68 devii ne ne jes (de, en, fr, ru)
69 embrazuro ne ne ne
70 proskribi ne ne jes (de, en, es, fr)
71 akomodi ne lau Derks (2011),
sed evidente jes
(de, en, es, fr, it, pl, pt, ru)
jes (de, es, id) jes (de, en, es, ru)
72 sakrilegia ne ne jes (de, en, es, fr)
73 epitomo ne ne jes (de, en, es, fr)
74 moto ne jes (de, pl, id) ne
75 regulatoro ne jes (de, fr, fa) jes (de, en, fr, pt)
76 brutto ne jes (de, es, id) jes (de, es, fr, ru)
77 biliono ne jes (de, es, ar) jes (de, es, fr, pt)
78 reglamento ne ne jes (de, es, pt, ru)
79 agendo ne jes (de, es, ja) jes (de, en, es, fr)
80 dekokti ne ne jes (de, en, es, fr)
81 investi ne lau Derks (2011),
sed evidente jes
(de, en, es, fr, it, pl, pt, ru)
jes (de, es, az) jes (de, en, es, fr)
82 analfabeto ne ne jes (de, es, fr, pt)
83 surda ne ne ne
84 regio ne ne ne
85 statisto ne ne ne
86 anso ne ne ne
87 seanco ne lau Derks (2011),
sed evidente jes
(cs, da, de, en, es, hu, lt, nl, no, pt, ro, sr, sv, tr, uk)
jes (de, es, tr) jes (de, en, es, ru)
88 tiraljoro ne ne ne
89 direkcio ne jes (de, es, tr) jes (de, es, fr, ru)
90 reduto ne ne ne
91 emerituro ne ne ne
92 pigra ne ne ne
93 referato ne ne ne
94 falto ne ne ne
95 pizango ne ne ne
96 makrocefalo ne ne jes (de, en, es, pt)
97 tino ne ne ne
98 vertago ne ne ne
99 vertrago ne ne ne

Tabelo A-1: La 99 vortoj elektitaj de Derks (2011) kaj eldiroj pri internacieco; che kelkaj vortoj kun indiko de (tamen ne nepre chiuj) prenintaj lingvoj; lingvokodoj: lau ISO 639-1:2002

Referencoj

Adiwimarta, Sri Sukesi; Darmojuwono, Setiawati; Soeprapto-Hastrich, Elisabeth (2007): Kamus Universal Langenscheidt Jerman. Djakarta, PT Ikrar Mandiriabadi.
Cart, Théophile (1919): Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero trideka. Paris, Esperantista Centra Oficejo.
Derks, Johan (2011): Prunteprenado en Esperanton de vortoj el fremda lingvo.
http://home.telfort.nl/derks.esp/ 2-a de Augusto 2011.
Ebi, Martina; Sato, Chiaki (2003): Langenscheidts Universal-Wörterbuch Japanisch. Berlin, Langenscheidt.
EFZ-2010-0005 Rezolucio de la Esperanto-Forumo Z: Konstato pri manieroj interpreti la tekstparton de Regulo 15 pri la plimulto de la lingvoj (stato: 9-a de Januaro 2011). http://web.archive.org/web/20161208155402/http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/33866 2016-12-09.
EFZ-2011-0002 Rezolucio de la Esperanto-Forumo Z pri variantoj de Esperanto (stato: 27-a de Februaro 2011). http://web.archive.org/web/20161208155647/http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/34540 2016-12-09.
Grosjean-Maupin, Émile (1922): Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Oficiala Gazeto Esperantista, volumo 8, N-ro 5-6 (82-83). Paris, Esperantista Centra Oficejo, 153-164.
ISO 639-1:2002 Codes for the representation of names of languages – Part 1: Alpha-2 code.
Kück, Andreas (2009a): Takso de la porcio de "tre internaciaj vortoj" en la tutajho de vortoj fremdaj en la senco de Regulo 15. http://eo.akueck.de/?q=node/67 2016-12-09.
Kück, Andreas (2009b): Internacieco de vorto kaj ties uzebleco lau Regulo 15: rekomendata testo.http://eo.akueck.de/?q=node/64 2016-12-09.
Langenscheidt (1966a): Langenscheidts Lilliput Wörterbuch 334 Deutsch-Türkisch. Berlin, Langenscheidt.
Langenscheidt (1966b): Langenscheidt Lilliput Sözlüğü 335 Türkçe-Almança. Berlin, Langenscheidt.
Ludovikito (1980): iam kompletigota verkaro de l. l. zamenhof kajero 7 "klopodis organizi, sed vane!". Kioto, eldonejo ludovikito, presejo dai nippon. (Ludovikito = Ito Kanzi).
Mačienė, Vilija (2001): Deutsch-litauisches Litauisch-deutsches Wörterbuch. Vilnius, Žodynas.
Neergaard, Paul (1933): Fremdvortoj en Esperanto. 15a regulo de la fundamenta gramatiko en teorio kaj praktiko. Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.
Velger, Helmuto (1992): Diskutpropono pri internaciaj vortoj: kiel apliki la 15-an regulon?. En: Jean Thierry (redaktoro): La Letero de l' Akademio de Esperanto 1992/20, p. 6-8. Sablé, Coconnier.
Velger, Helmuto (1994): Kontribuoj al la norma esperantologio. Enkondukoj - Ekspertizetoj - Kritikoj. Marburg, info-servo r. a.
Vikipedio (2011): http://eo.wikipedia.org/wiki/ (diversaj kapvortoj estis alvokitaj en tiu chi reta enciklopedio por trovi diverslingvajn samsignifajhojn).
Waringhien, Gaston (2002): La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.
Waringhien, Gaston (20026): Lingvaj respondoj. Konsiloj kaj opinioj pri Esperanto. Marmande, Francaj Esperantaj Eldonoj.
Wennergren, Bertilo (2009): Interesa studo pri Regulo 15. En: Lingva kritiko. Studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo.Esperantologio Interreta. http://lingvakritiko.com/2009/01/17/interesa-studo-pri-regulo-15 2-a de Augusto 2011.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199110): Fundamento de Esperanto. Pisa, Edistudio.