La Bona Lundo en Kopenhago

En la Kleriga Lundo kadre de la 96a Universala Kongreso de Esperanto tri Akademianoj prezentis siajn teoriojn pri la temo "Esperanto: chu Fundamenta, postFundamenta au preterFundamenta?": Renato Corsetti, "favora al la Fundamento", Gerrit Berveling, "favora al la evoluo de la lingvo lau la uzado" kaj Otto Prytz, "favora al la ora mezo". (La priskriboj en citiloj aperas tiel en la anonco en la "Vikinga Vocho N-ro 1", http://www.uea.org/pdf/vikinga_vocho_1_sab1-dim.pdf ). Ne vere indas resumi la respektivajn preleg-enhavojn. Sufichas rimarkigi pri jeno:

Jam la "favora al ..."-priskriboj estas misgvidaj. Ili igas onin konkludi erare jenon: a) Oni devas sekvi la ideojn de Renato, por ja obei al la Fundamento, kaj b) libera evoluo estas malhelpata pro la Fundamento. – Tial post la prelegoj la autoro demandis, kial chiuj el la tri prelegintoj ne atentigis pri jenaj aferoj: 1) Zamenhof skribis pri Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko: "Se vorto per si mem estas internacia, tiam lau la regulo 15 de nia gramatiko chiu havas la rajton uzi tiun chi vorton, kvankam ghi ne trovighas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti kontrau la uzado de la vortoj 'autoro' kaj 'telegrafo' k. t. p., kvankam ili ne trovighas en la Universala Vortaro.)", kaj 2) la Antauparolo al la Fundamento instruas: "Richigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun ..." Gerrit Berveling kontestis esti ignorinta tion chi en sia prelego. Pro tempo-manko la autoro ne povis respondi surloke, tial chi tie: Nu, Gerrit Berveling prezentis iel la ideojn de la diritaj regulo kaj Antauparola instruo, sed ne klarvorte resendis al ili. Per chi tio li estus ne-miskompreneble espriminta, ke ghuste pro – kaj neniel spite al – la Fundamento eblas evoluo de Esperanto lau la uzado kaj tute konforme al la Fundamento.

Komento de alia cheestanto estis pri la Fundamenta anstataua skribsistemo kaj krome ikskodo kaj kodoj similaj al chi lasta. Tio estas menciinda ne pro la temo, sed pro la reago de la prelegintoj: Unu el ili faris pri la avantaghoj kaj malavantaghoj de tiu au alia sistemo lekcion, kiu dauradis – lau la impreso – horojn. Anstatau tia tempo-malshparo estus sufichinta mencio (kun eventuala konciza enhavredono) de la tiurilata Akademia rezolucio el 2007 ( http://h.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_6_2007.html ).

Resumo: Estas laudinde, ke Akademianoj turnas sin al la pubkliko. Estus pli laudinde, se ili neglektus problemojn ne-ekzistantajn au jam de longe solvitajn kaj se anstataue la Akademio (kiel institucio) oficiale respondus al tiklaj lingvaj demandoj. Ekzemplo de tia estas, chu vorto, en kiu la 26-a litero estas uzata ne post vokalo, estas kontrauregula au ne. Jam en 2006 tian demandon la autoro starigis al la Akademio. Sed ekde tiam ghi "plu studos" sian oficialan respondon ( http://host.uniroma3.it/laboratori/laat/konferencoj/2006-miljorini/Mattos-prel-eo.doc ) sen tio, ghin publikigi. Jen tiu de la Esperanto-Forumo Z: http://web.archive.org/web/20161208155148/http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/33284 .