Landnomoj en "La jaro - praktika enciklopedieto de Monato – internacia magazino sendependa – eldono 2012" de Flandra Esperanto-Ligo

Enkonduko

Antau nelonge la autoro akiris "La jaro poshkalendaro 2012" (FEL 2011) inkluzive la enciklopedieton menciitan en la titolo de tiu chi artikolo. La enciklopedieto sendube estas utila pro siaj geografiaj informoj. Sed chu ghi taugas ankau por tio, ke oni lingve majstras la landnomojn? En la enciklopedieto estas skribite, ke en ghia listo de landoj la respektiva landnomo estas indikita, "kiel difinita de la Akademio de Esperanto, krom se la Esperanto-parolantaj loghantoj de la koncerna shtato decidis pri alia formo". Chi-rilate estas rimarkinde, ke la Akademio "difinis" – en la senco de "precize klarigi (ideon au vorton) per la ecoj au nuancoj, kiuj apartigas ghin disde la aliaj" (Waringhien 2002: 237) – la nomojn de efektive nur kvin landoj, nome en la Naua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (Wennergren 2007). Krome en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (Albault 1976) estas oficialigitaj – tamen sen difinoj – 32 landnomoj kaj 15 landano-nomoj (el kiuj rezultas respondaj landnomoj); la Fundamento de Esperanto (Zamenhof 199110) jam entenas kvar landnomojn. Pliaj landnomoj estas se entute nur rekomendataj (kaj neniel difinitaj) de la Akademio de Esperanto (Wennergren 2009). En la enciklopedieto la vorto "difinis" estas do iom miselektita. Pli bone estus skribi (kaj laue agi), ke la landnomo bazighas sur la aktuala "Listo de Rekomendataj Landnomoj" de la Akademio de Esperanto (Wennergren 2009), kaj klare marki eventualajn deflankighojn kaj mencii motivojn por ili. – En la sekvo la autoro prezentas tiujn landnomojn uzitajn en la enciklopedieto, kiuj deflankighas disde la respektivaj formoj rekomendataj de la Akademio (Wennergren 2009).

Deflankighoj

Jen listo de la deflankighoj trovitaj de la autoro; unue aperas la formo en la supre menciita enciklopedieto, post la oblikva streko aperas la formo aktuale rekomendata de la Akademio de Esperanto (Wennergren 2009):

  1. "Antigvo-Barbudo" / "Antigvo kaj Barbudo"
  2. "Bosnio-Hercegovino" / "Bosnio kaj Hercegovino"*)
  3. "Domingo" / "Dominika Respubliko"
  4. "Emirlandoj (Unuighintaj Arabaj)" / "Unuighintaj Arabaj Emirlandoj"
  5. "Gvineo Ekvatora" / "Ekvatora Gvineo"
  6. "Gvineo (Konakria)" / "Gvineo"
  7. "Kabo-Verdo" / "Kaboverdo"
  8. "Kongo (Demokratia Respubliko Kongo, Orient-Kongo, Kongo Kinshasa)" / "Kongo (Demokratia Respubliko Kongo, Kongo Kinshasa)"
  9. "Kongo (Respubliko Kongo, Okcident-Kongo, Kongo Brazavila)" / "Kongo (Respubliko Kongo, Kongo Brazavila)"
  10. "Samoo (Okcidenta)" / "Samoo"
  11. "San-Marino" / "Sanmarino"
  12. "Sao-Tomeo (kaj Principeo)" / "Santomeo kaj Principeo"
  13. "Sauda Arabio" {la u estas la 26-a litero} / "Sauda Arabio"*) {la u estas la 25-a litero}
  14. "Sent-Kristofo kaj Neviso" / "Sankta Kristoforo kaj Neviso"
  15. "Sent-Lucio" / "Sankta Lucio"
  16. "Sent-Vincento kaj la Grenadinoj" / "Sankta Vincento kaj Grenadinoj"
  17. "Siera-Leono" / "Sieraleono"
  18. "Sri-Lanko" / "Srilanko"
  19. "Timoro Orienta" / "Orienta Timoro"

*) Aldone rekomendighas lau la Akademio de Esperanto (Wennergren 2009) la formo kun la responda Fundamenta afikso.

Resumo

Estas prezentitaj tiuj landnomoj listigitaj en "La jaro – praktika enciklopedieto de Monato – internacia magazino sendependa – eldono 2012" de Flandra Esperanto-Ligo, kiuj deflankighas disde la respektivaj formoj rekomendataj de la Akademio de Esperanto. Da deflankighoj estas trovitaj 19, kaj ili estas enklasigeblaj esence jene: a) malsama formo (ekzemple "Domingo" anstatau "Dominika Respubliko"); b) uzo de ligostreko anstatau "kaj" (ekzemple "Antigvo-Barbudo" anstatau "Antigvo kaj Barbudo"); c) uzo de ligostreko anstatau kunskribo (ekzemple "Sri-Lanko" anstatau "Srilanko"); d) alia vortordo (ekzemple "Timoro Orienta" anstatau "Orienta Timoro"); e) aldona priskribo anstatau la nura landnomo (ekzemple "Gvineo (Konakria)" anstatau "Gvineo"). En la enciklopedieto mem la deflankighoj enkonduke estas pravigataj per tio, ke la Esperanto-parolantaj loghantoj de la koncerna shtato decidis pri alia formo. Estus interese prezenti fontojn de tiaj decidoj. Tio chi ja estus samtempe ghojiga pruvo de la ekzisto de Esperanto-parolantoj en landoj, kiel ekzemple Sankta Kristoforo kaj Neviso. – Feliche ne estis trovataj pekoj kontrau la Fundamento, t. e. chi-kuntekste tiaj landnomformoj, kiuj estas malsamaj al sinonimaj Fundamentaj au oficialaj sen tio, esti pravigeblaj per Akademia toler-deklaro kaj/au internacieco. Se en sia enciklopediet-ekzemplero che la menciitaj deflankighantaj landnomoj oni notas la respondajn landnomojn rekomendatajn de la Akademio de Esperanto, la enciklopedieto estas ne nur utila por geografio, sed povas ankau kontribui al tio, ilin lingve majstri.

Referencoj

Albault, André (1976): Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. En: Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto N-ro 10 – Aktoj de la Akademio II 1968-1974. Northgate, Blackburn, Lancashire, The Blackburn Press.
FEL (2011): La jaro. Poshkalendaro 2012. Antverpeno, Flandra Esperanto-Ligo.
Waringhien, Gaston (2002): La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.
Wennergren, Bertilo (2007): Naua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. En: Akademio de Esperanto. Oficialaj Informoj Numero 8 - 2007 03 10. http://h.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_8_2007.html 15-a de Junio 2011.
Wennergren, Bertilo (2009): Listo de Rekomendataj Landnomoj. En: Akademio de Esperanto. Oficialaj Informoj Numero 12 - 2009 05 04. http://h.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html 15-a de Junio 2011.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199110): Fundamento de Esperanto. Pisa, Edistudio.