Per STARWAVES C 310-U: AM- kaj DRM-ricevado de 153 ghis 29995 kHz en auto

Enkonduko

La plej multaj lastatempe akireblaj autoradioj ne ebligas la ricevadon de la kompleta frekvenc-amplekso de 153 ghis 29995 kHz. Ekzemple la autoradio Grundig WKC 4805 VD ebligas aldone al la ricevado de ultramallong-, long- kaj mezondo la ricevadon de nur 5950 ghis 6200, 7100 ghis 7300, 9400 ghis 9900, 11650 ghis 12100 kaj 15100 ghis 15600 kHz. Alia ekzemplo estas la autoradio SONY XR-C5600X (spertraporto: Kück 2004): Ghi ebligas (aldone al la ricevado de ultramallong- kaj mezondo) la ricevadon de 2490 ghis 7735 kaj 9500 ghis 18135 kHz; mankas longondo. Krome la diritaj tipoj ne plu estas ofertataj en la unua merkato. Feliche jam ekde proksimume 2007 estas rimedo, kiu ja ebligas la senbrechan ricevadon en la auto kaj pri kiu la autoro atentighis nur antau kelkaj semajnoj: la akcesora radio-ricevilo STARWAVES C 310-U, ankau konata kiel STARWAVES Truckbox au STARWAVES Carbox.

Konciza priskribo kaj principo

STARWAVES C 310-U (grando: 136 mm x 84 mm x 35,5 mm; detalaj ilustrajhoj: Suckow 2007) estas fasonita por la ricevado de

  • long-, mez- kaj mallongondo de 153 ghis 29995 kHz en AM (amplitudmodulado) kaj DRM (Digital Radio Mondiale, t. e. cifereca radio monda)
  • DAB (bendo III kaj L-bendo; DAB: Digital Audio Broadcasting, t. e. cifereca por-auda radio).

La de STARWAVES C 310-U ricevata signalo (ekzemple en 9780 kHz) estas transformata al antaue agordita (kaj laubezone shanghebla) ultramallongonda frekvenco (ekzemple 108 MHz) kaj per kablo kondukata al la autoradio. Tiu chi, shaltite al la dirita ultramallongonda frekvenco, audigas la signalon kaj montras ties originan frekvencon au okaze de ekzemple DRM ankau aliajn informojn, kiel ekzemple la stacinomon. Figurajho 1 montras ekzemplon.

STARWAVES C 310-U estas instalata en la signalvojon inter la autoanteno kaj autoradio kaj per kurento provizata de la autobaterio (12 V). Sekve STARWAVES C 310-U havas shtopilingojn por po unu kablo

  • venanta de la kurentprovizo
  • venanta de la autoanteno
  • iranta al la por-antena shtopilingo de la autoradio.

Krome estas po unu shtopilingo por

  • eventuala akcesora aparato (kiel ekzemple mp3-ludigilo; modo: AUX),
  • USB
  • DAB-anteno.

La funkciigado (detale priskribita germane kaj angle en la uz-instrukcio) estas farata sole per teleregilo. STARWAVES C 310-U ne havas propran ekranon, sed utiligas tiun de la autoradio. Tial tiu chi nepre devas esti RDS-kapabla (RDS: radio-datum-sistemo). Tio chi trafas pri multaj autoradioj enmuntitaj jam de la auto-fabrikantoj.

Figurajho 1: En la auto de la autoro: malsupre de la ciferhavaj klavoj: STARWAVES C 310-U; supre: ekrano montranta la nomon de la ricevata DRM-stacio, chi-okaze REE Noblejas (REE: Radio Exterior de España, t. e. Por-Ekstera Radio de Hispanujo)

Funkciigado (konciza priskribo)

Per la teleregilo oni povas shalti sinsekve unu el la modoj AM, AUX, DAB kaj DRM. El ili nur AM kaj DRM ghis nun estas elprovitaj de la autoro. En ambau modoj estas po du submodoj: pralist-submodo kaj skan-submodo. La pralist-submodo entenas 99 konservitajn frekvencojn de elektitaj stacioj. Tiu listo estas modifiebla nur per aktualiga programaro kombine kun ekstera komputilo (tial la USB-konektebleco). Ghis nun la autoro apenau uzis la pralist-submodon. En la skan-submodo la uzanto povas agordi kaj (en aparta listo) konservi frekvencojn kaj ilin revoki klavpreme. Aldone al tio en chiuj modoj oni povas asigni ghis po 36 programoj (okaze de AM tio estas frekvencoj) al respondaj memor-lokoj revokeblaj klavpreme. Chi tiel estas revokeblaj ankau la frekvencbendlimoj. Por agordi tian frekvencon, kiu tiel ne estas senpere revokebla, oni povas same per lauaj klavpremoj shanghi la frekvencon en pashoj de difinita grando (ekzemple 100 kHz, 5 kHz kaj 1 kHz okaze de mallongondo). Post iom da alkutimigho kaj ekzercado la autoro sukcesis regi la frekvenc-agordadon. Chi-rilate grava estas tamen tio, ke la montro en la autoradio-ekrano okazas sufiche rapide, kiel feliche en tiu de la autoro. Alternative al la permana frekvenc-agordado eblas automata skanado de elekteblaj au chiuj frekvencbendoj.

Kelkaj spertoj el la praktika uzado

La autoro uzas STARWAVES C 310-U en sia auto (Toyota Yaris akirita en 2003) kombine kun ties autoradio (W58500) kaj surtegmenta bastonforma autoanteno (longo: ch. 84 cm). La autoradio per si mem jam ricevas ultramallong-, long- kaj mezondon. Tial de la autoro STARWAVES C 310-U estas bezonata precipe por la ricevado de mallongondo. Al unu el la staci-klavoj de la autoradio estas asignita tiu ultramallongonda frekvenco, en kiu STARWAVES C 310-U sendas sian signalon al la autoradio. La sekvaj alineoj raportas spertojn akiritajn en la praktika uzado de STARWAVES C 310-U en la auto de la autoro en la nord-okcidenta Germanujo en Majo 2011.

Ghenerale pri la funkciigado kaj shaltado: Mem stirante, oni devas pro sekurecaj kialoj nepre atenti la trafikon kaj tial rezigni pri chia mense au korpe tro devojiga funkciigado de autoradio au aliaj akcesoraj aparatoj (kiel STARWAVES C 310-U).

Pri AM-ricevado: Por chi tio STARWAVES C 310-U esence taugas, kvankam a) la autoro ne uzas specialan antenon kaj b) ofte estas ne-eviteblaj interfer-fontoj en-aute kaj en-trafike. Sen tio, esti sisteme esplorinta la aferon, la autoro taksas, ke la ricevsukceso de la tutajho (autoanteno / STARWAVES C 310-U / autoradio / konektkabloj ktp.) estas simila al tiu de ordinaraj por-vojaghaj mallongondriceviloj (germane: "Reise-Weltempfänger") kun teleskop-anteno. Bruo en AM: Iomete da orelfrapa bruo estas precipe en la ricevado de AM-longondo. Tiu bruo estas tamen ankau, kiam por auskultado de AM-longondo la autoro uzas rekte la autoradion (ghi mem ja jam havas AM-longondon). La diferenco estas, ke, che auskultado de AM-longondo pere de STARWAVES C 310-U, kaj la utila signalo kaj la bruo audighas pli obtuzaj, ol che auskultado de AM-longondo rekte per la autoradio. Chi-rilate STARWAVES C 310-U do ne chiuokaze vere donas avantaghon. Ne povis esti eltrovate, kiugrade la en la signalvojo trovighanta STARWAVES C 310-U kauzas tiun bruon, char la autoro uzis la autoradion neniam sen la tie trovighanta STARWAVES C 310-U.

Pri DRM-ricevado: Tio chi estas nova tereno por la autoro: Komparcele al li mankas spertoj pri alitipaj DRM-riceviloj. Montrighis, ke nur kelkaj DRM-stacioj listigitaj en DRM Project Office (2011) estis ankau efektive ricevitaj je la indikitaj horoj (kredeble chefe pro tro ne-favoraj radio-ondaj disvastighkondichoj). Kaj dum ja okazanta ricevado ofte estis intermitoj. Sed, kiel okaze de AM-ricevado, oni devas konsideri la specialajn chirkauajhajn kondichojn (en-aute kaj en-trafike) kaj mankon de speciala anteno. Pri la graveco de tauga anteno por STARWAVES C 310-U cetere atentigas Kuhl (2007). – Inter la DRM-stacioj ghis nun ricevitaj de la autoro estas Radio Rumanujo Internacia, Vocho de Rusujo, Tut-Hinda Radio, BBC Mondoservo, Por-Ekstera Radio de Hispanujo (REE), Radio Portugalujo Internacia (RDP Internacional), Okcidentgermana Radio kaj La Disko-Palaco.

La filmeto de Kück (2011) ilustras la funkciigadon kaj funkciadon de STARWAVES C 310-U en la haltanta auto de la autoro; loko: nord-okcidenta Germanujo; tempo: 29-a de Majo 2011 09:13 UTC. Ricevita estis RDP Internacional (en la portugala) en DRM (11995 kHz) kaj AM (12020 kaj 15160 kHz).

Resumo

Kombine kun RDS-kapabla autoradio la akcesora ricevilo STARWAVES C 310-U ebligas la ricevadon de 153 ghis 29995 kHz (sen brechoj) en AM kaj DRM en auto kaj tial proponighas kiel nuntempa chi-cele kredeble unika oportuna rimedo. Krome povas esti ricevata DAB (bendo III kaj L-bendo); akcesora aparato ("AUX") estas konektebla. STARWAVES C 310-U taugas precipe por tio, etendi ordinaran RDS-kapablan autoradion je la diritaj frekvenc-ampleksoj. Oni funkciigas STARWAVES C 310-U sole per teleregilo (tio estas efektivigebla en kontentiga maniero post iom da ekzercado lausperte de la autoro). Estas utiligata la ekrano de la autoradio. La ricevsukceso de STARWAVES C 310-U tre dependas de la anteno (ne parto de la liver-amplekso) kaj kompreneble ankau de la radio-ondaj disvastighkondichoj. Mem stirante, oni devas pro sekurecaj kialoj nepre atenti la trafikon kaj tial rezigni pri chia mense au korpe tro devojiga funkciigado de akcesoraj aparatoj.

Referencoj

DRM Project Office (2011): Broadcast Schedule. http://www.drm.org/broadcast_schedule 28-a de Majo 2011.
Kück, Andreas (2004): SONY XR-C5600X - autokasedradio kun mallongondricevilo (spertraporto). http://www.akueck.de/s5600eo.htm 28-a de Majo 2011.
Kück, Andreas (2011): Per STARWAVES C 310-U: ricevado de RDP Internacional. http://www.youtube.com/watch?v=_p5aA96PSS8 29-a de Majo 2011.
Kuhl, Harald (2007): Kurzwelle fürs Auto – Starwaves CarBox C 310. En: Radio-Kurier – weltweit hören, kajero 12/2007. http://www.addx.org/textarchiv/07-12-32-33.pdf 28-a de Majo 2011.
Suckow, Rainer (2007): STARWAVES Truckbox. Ein Kurztest von Rainer Suckow. http://www.knallfunke.de/drm/empfaenger/truckbox/index.htm 28-de Majo 2011.