Tempoj de alflu-reflu-ciklaj (tajdaj) maksimumoj kaj minimumoj por Norderney: Interretprogramo trovita en privata retejo eldonas rezultojn tre proksimajn al oficialaj prognozoj

Enkonduko

En Kück (2010) la autoro skribis, ke ne estas konataj al li detaloj de tiu metodo, lau kiu la germana federacia ofico por marshipveturado kaj hidrografio ("Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie", BSH) kalkulas la tempojn de alflu-reflu-ciklaj maksimumoj kaj minimumoj por germanaj lokoj de Germana Golfo. Efektive temas pri la harmonia prezento de la ne-egalajhoj (germane: "harmonische Darstellung der Ungleichheiten"). Tio estas varianto de la ne-harmonia metodo, kaj ghia teoria bazo estas priskribita en Horn (1948), tamen sen detaloj, kiel konkretaj kalkulvaloroj ktp. Al tiu metodo, kiel kalkulmetodo de BSH aplikata por la interna Germana Golfo, resendas Müller-Navarra (2009). Intertempe la autoro trovis en privata retejo interretprogramon, kiu por Norderney (Riffgat) eldonas rezultojn tre proksimajn al prognozoj de BSH.

La trovita interretprogramo

Köster (2011) publikigas en sia retejo la interretprogramon TidenApplet.class por la kalkulado de la menciitaj tempoj por Norderney. Efektive la kalkulataj tempoj surprize ekzakte akordas kun la respondaj tempoj donitaj de ekzemple BSH (1999, 2010). La autoro elshutis TidenApplet.class kaj la aliajn de chi tiu postulatajn interretprogramojn Norderney.class, Ort.class, HauptOrt.class, NebenOrt.class, DatumFeld.class kaj Karte.class (chi-cele sufichis alvoki en la krozilo interretadreson, kiu konsistas el tiu de la chefretejo de Köster 2011, do "ht ... .de/", plus "TidenApplet.class" rekte post la oblikva streko; analoge por la aliaj class-dosieroj). Per la programo DJ Java Decompiler la autoro malkompilis ilin kaj povis legi iliajn fontokodojn. Ili estas skribitaj en la programlingvo Java. Jam sen malkompilado oni povas legi (post simpla malfermo per la Vindoza programo Editor), ke en TidenApplet.class estas menciitaj la jaro 1997 kaj la nomo Peter Mischke, kiel havanto de la autorrajto, kaj krome dankesprimon al BSH. Tio estas iom kurioza, char, "por eviti sekurecproblemojn en la praktiko pro uzado de malperfekta programaro, la datumoj necesaj por la prognozoj ne estas publike haveblaj" (Kumm 1992: 92).

La esenca algoritmo

La esenca algoritmo estas en la interretprogramoj Ort.class kaj Norderney.class:

  1. Por la koncerna dato (kaj antaua tago) estas kalkulataj la tempoj de la meridiantransiroj (supra kaj malsupra) de la luno trans la meridianon de Greenwich.
  2. Estas kalkulataj jenaj kvar tempointervaloj:
    detempe de la supra luna meridiantransiro ghis la sekva alflu-reflu-cikla maksimumo
    detempe de la supra luna meridiantransiro ghis la sekva alflu-reflu-cikla minimumo
    detempe de la malsupra luna meridiantransiro ghis la sekva alflu-reflu-cikla maksimumo
    detempe de la malsupra luna meridiantransiro ghis la sekva alflu-reflu-cikla minimumo
  3. Al la tempoj de la lunaj meridiantransiroj estas adiciata po unu laua tempointervalo; la rezultoj estas la tempoj de la alflu-reflu-ciklaj maksimumoj kaj minimumoj.

La strukturo de la tempointervaloj

Jen sen tro da detaloj la strukturo de la kvar tempointervaloj: Chiu el ili konsistas el unu tempo-konstanto plus unu sumo de 41 sumeroj. Chiu sumero estas la (matematika) produkto de tempo-amplitudo multiplikite per kosinus-funkcio. La (matematika) argumento de la kosinus-funkcio havas la formon ([faktoro multiplikite per tempo-valoro] minus fazo). Temas do pri harmonia prezento de la ne-egalajhoj ("harmonia" chi-kuntekste celas la kosinus-formon). La tempo-konstanto kaj krome la 41 tempo-amplitudoj kaj 41 fazoj tre kredeble estas lok-specifaj. La 41 faktoroj vershajne ne dependas de la loko. La tempo-valoro en la argumento de la kosinus-funkcio estas kalkulata surbaze de la dato, do varias lau chi lasta.

La utilo

La autoro de tiu chi artikolo jam faris el la algoritmo programon en OWBasic. Chi lasta estas Basic-varianto tauga por poshkomputiloj de tipo Pocket Viewer de Casio.

Tial la autoro povas por Norderney kalkuli per sia poshkomputilo la tempojn de alflu-reflu-ciklaj maksimumoj kaj minimumoj kun rezultoj, kiuj deflankighas nur je malmultaj minutoj disde la oficialaj BSH-prognozoj.

Krome la autoro determinis la diferencon de la diritaj tempoj de Norderney al tiuj de Rechtenfleth (kaj el tio faris same OWBasic-programon). La rezultaj tempoj de Rechtenfleth deflankighas relative malmulte disde la oficialaj (cetere nur rete publikigataj) prognozoj de BSH (2011). Tiuj, kiuj interesighas pri la OWBasic-programoj, bonvole kontaktu la autoron.

Kredeble oni povas ankau por aliaj lokoj de Germana Golfo analoge determini la respondajn diferencojn al la tempoj de Norderney kaj per tio havigi al si prognozojn, kiuj tolereble diferencas disde tiuj de BSH.

Resumo

Estas informite pri en privata retejo trovita "class"-interretprogramo, kiu por Norderney (Riffgat) eldonas tempojn de alflu-reflu-ciklaj maksimumoj kaj minimumoj tre proksimajn al prognozoj de la germana federacia ofico por marshipveturado kaj hidrografio ("Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie", BSH). La post malkompilado legebla fontokodo evidentigas, ke temas pri algoritmo efektiviganta harmonian prezenton de la ne-egalajhoj (germane: "harmonische Darstellung der Ungleichheiten"). Tiaspecan kalkulmetodon aplikas BSH por siaj prognozoj por la germanaj lokoj de Germana Golfo. Surbaze de la algoritmo la autoro faris programojn en Basic-varianto tauga por sia poshkomputilo, por per ghi povi kalkuli la tempojn de alflu-reflu-ciklaj maksimumoj kaj minimumoj por Norderney kaj Rechtenfleth.

Referencoj

BSH (1999): Gezeitentafeln für das Jahr 2000. Europäische Gewässer. Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie (BSH), Hamburg, Rostock.
BSH (2010): Gezeitenkalender 2011. Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie (BSH), Rostock.
BSH (2011): Gezeitenvorausberechnung für Rechtenfleth. http://www.bsh.de/cgi-bin/gezeiten/was_tab.pl?ort=DE__741B&zone=Gesetzliche+Zeit+%B9&niveau=KN 30-a de Marto 2011.
Horn, Walter (1948): Über die Darstellung der Gezeiten als Funktion der Zeit. En: Deutsche Hydrographische Zeitschrift, volumo I, kajero 4.
Köster, Ralf (2011): Gezeiten. http://www.rakoe.de/seiten/gezeiten.htm 30-de Marto 2011.
Kück, Andreas (2010): Alflu-reflu-ciklaj maksimumoj (tajdaj maksimumoj) de Cuxhaven: relative preciza taksado per malnovaj observdatumoj. http://www.ipernity.com/blog/55667/237692 30-a de Marto 2011.
Kumm, Werner (1992): Gezeitenkunde. Theorie und Praxis. Bielefeld, Klasing.
Müller-Navarra, Sylvin (2009): Sturmfluten in der Elbe und deren Vorhersage im Wandel der Zeiten. En: Hamburg – die Elbe und das Wasser sowie weitere wasserhistorische Beiträge. Eldoninto: Ohlig, Christoph, Books on Demand.