Aro de meznombraj haventempkorektoj: facila metodo por taksi tempojn de alflu-reflu-ciklaj (tajdaj) maksimumoj de Europaj lokoj

Enkonduko

Por taksi la tempojn de alflu-reflu-ciklaj maksimumoj de Europaj lokoj estas prezentita en tiu chi artikolo metodo, kiu utiligas aron de meznombraj haventempkorektoj publikigitan en Meyers Konversations-Lexikon (1885-1890: 272). Tie estas skribite, ke la aro estas kalkulita el granda nombro da observoj en diversaj lokoj kaj redonas la meznombran duonmonatan ne-egalajhon en la tempo. Pli da detaloj pri la kalkulado ne estis trovataj, kaj tial ne estas konate, kiom la aro taugas ankau por ne-Europaj lokoj. – La haventempo estas la tempo de la unua alflu-reflu-cikla maksimumo post meridiantransiro de novluno (au plenluno). Por la ceteraj lunfazoj (ili respondas al malsamaj tempoj de la meridiantransiro de la luno) konvenas korekti la haventempon, por atingi pli bonan takson de la tempo de alflu-reflu-cikla maksimumo. Efektive chiu loko havas sian precipan aron de tiaj korektoj (kaj ordinare indas krome ghustigi pro aliaj cirkonstancoj, ekzemple lundeklinacio kaj lundistanco). La en tiu chi artikolo prezentita metodo taugas por tiaj lokoj, che kiuj la alflu-reflu-ciklo estas grandparte duontageca (t. e. tia, ke en la plej multaj tagoj okazas po du alflu-reflu-ciklaj maksimumoj tage en tempa distanco de meznombre 12:25 horoj) kaj dependas chefe de la lunfazo. Io tia trafas ekzemple pri multaj Europaj lokoj che Atlantiko, Biskaja Golfo, Irlanda Maro, Norvega Maro kaj Norda Maro, ankau pri Cuxhaven. Sed por ghi kaj aliaj germanaj lokoj estas pli precize taksi lau la en Kück (2010) priskribita metodo, char ghi utiligas la aron de haventempoj determinitan precipe por Cuxhaven kaj krome pliajn ghustigojn (pro lundeklinacio, lundistanco kaj agho de alflu-reflu-ciklo).

Metodo

Jen la metodo, priskribita surbaze de la konsiletoj donitaj en Meyers Konversations-Lexikon (1885-1890: 272); por kelkaj ekzemplaj lokoj Pashoj 1 kaj 2 jam estas efektivigitaj per Tabelo 2:

  1. Por difinita Tago 1, che kiu estas novluno, oni determinu la tempon de alflu-reflu-cikla maksimumo (HWZ1), ekzemple per tabelaro, kiel BSH (1999), au la interreto, kaj la tempon de meridiantransiro*) de la luno (MT1).
  2. Oni determinu la ne-korektitan haventempon HFZ = HWZ1 - MT1
  3. Por alia Tago 2, por kiu la tempon de alflu-reflu-cikla maksimumo (HWZ2) oni volas taksi, oni determinu la tempon de meridiantransiro*) de la luno (MT2).
  4. Oni determinu la diferencon D = MT2 - MT1; okaze de D < 0 oni adiciu 12 horojn; okaze de D > 12 horoj oni subtrahu 12 horojn.
  5. Por D oni determinu la meznombran haventempkorekton K per Tabelo 1.
  6. Oni determinu HWZ2 = MT2 + HFZ + K.

*) Ne gravas, trans kiun meridianon okazas la transiro de la luno; tamen nepre devas esti la sama meridiano por Tago 1 kaj Tago 2.

D [horoj] 0 au 12 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
K [minutoj] 0 -13 -28 -43 -55 -63 -63 -44 -15 9 16 11

Tabelo 1: Aro de meznombraj haventempkorektoj K por la diferenco D = MT2 - MT1; preparita surbaze de Meyers Konversations-Lexikon (1885-1890: 272)

Ekzempla takso

Por Bergen (HFZ = -01:36 horoj lau Tabelo 2; rilato: meridiano de Cuxhaven) oni volas taksi la tempon de alflu-reflu-cikla maksimumo por la 3-a de Aprilo de 2010 (= Tago 2). Unue por Tago 2 oni determinas**) MT2 = 16:12 CET kiel tempon de meridiantransiro de la luno (rilato: meridiano de Cuxhaven, por kiu MT1 = 12:36 CET en Tago 1 [= la 5-a de Februaro 2000]). Sekve D = 16:12 CET - 12:36 CET = 3:36 horoj, K = -50 minutoj lau Tabelo 1, kaj HWZ2 = 16:12 CET + (-01:36 horoj) + (-50 minutoj) = 13:46 CET = 14:46 CEST (Centr-Europa Somera Tempo). Tio chi egalas al la tempo de alflu-reflu-cikla maksimumo donita en Statens Kartverk (2010).

**) Chi-cele oni povas utiligi ekzemple la horloghon priskribritan en Casio (2009) kun baza agordo 4:43 CET kiel tempo de transiro de la luno trans la meridianon de Cuxhaven en la 4-a de Aprilo 2010; pli da detaloj estas en Kück (2010). Por la ekzempla Tago 2 la dirita horlogho donas 3:47 CET kiel tempon de meridiantransiro de la luno; per adicio de 12:25 horoj oni ekhavas MT2, char de unu meridiantransiro al la sekva pasas meznombre 12:25 horoj.

Loko HWZ1
2000-02-05
[CET]
HFZ (rilate
al la trans-
iro de la
luno trans
la meridi-
anon de
Cuxhaven
je 12:36
CET en
2000-02-05)
[horoj]
Loko HWZ1
2000-02-05
[CET]
HFZ (rilate
al la trans-
iro de la
luno trans
la meridi-
anon de
Cuxhaven
je 12:36
CET en
2000-02-05)
[horoj]
Aberdeen 14:31 01:55 Lissabon 16:28 03:52
Avonmouth 08:09 -04:27 Liverpool 12:19 -00:17
Bergen 11:00 -01:36 London (Ponto) 15:07 02:31
Brest 17:16 04:40 Narvik 12:48 00:12
Cobh 18:47 06:11 Oban 19:06 06:30
Dover 12:08 -00:28 Plymouth (Devonport) 19:03 06:27
Ekaterininskaja 17:58 05:22 Pointe de Grave 17:26 04:50
Gibraltar 15:30 02:54 Portsmouth 12:16 -00:20
Greenock 13:52 01:16 Saint-Malo 07:09 -05:27
Hoek van Holland 15:09 02:33 Southampton 11:46 -00:50
Immingham 06:58 -05:38 Ullapool 07:57 -04:39
Le Havre 10:46 -01:50 Vlissingen 14:22 01:46
Leith 15:53 03:17 West-Terschelling 09:26 -03:10

Tabelo 2: Por kelkaj Europaj lokoj kaj por la 5-a de Februaro 2000 (= Tago 1): tempo HWZ1 de alflu-reflu-cikla maksimumo kaj ne-korektita haventempo HFZ rilate al la tempo MT1 de la transiro de la luno trans la meridianon de Cuxhaven (MT1 = 12:36 CET kaj HWZ1 = 13:19 CET en la 5-a de Februaro 2000); kelkaj valoroj de HFZ estas negativaj sekve de la utiligo de la alflu-reflu-cikla maksimumo antau MT1, por akceli, ke HWZ2 en la plej multaj okazoj estu ankorau en Tago 2 (kaj ne jam en la sekva tago); en la listo mankas Cuxhaven, char por ghi estas pli precize procedi lau Kück (2010); fonto de HWZ1: BSH (1999)

Resumo

Por taksi la tempojn de alflu-reflu-ciklaj maksimumoj de Europaj lokoj estas prezentita en tiu chi artikolo metodo, kiu utiligas aron de meznombraj haventempkorektoj publikigitan en Meyers Konversations-Lexikon de 1885-1890. (Ili redonas la meznombran duonmonatan ne-egalajhon en la tempo.) La metodo taugas por tiaj Europaj lokoj, che kiuj la alflu-reflu-ciklo estas grandparte duontageca kaj dependas chefe de la lunfazo. La metodo postulas la konon de la ne-korektita haventempo por iu difinita Tago 1 kaj krome la tempon de meridiantransiro de la luno en Tago 2, por kiu oni volas taksi la tempon de alflu-reflu-cikla maksimumo. Oni atentu, ke tiu chi estas nur proksimume determinebla per la priskribita metodo. Ne estas konate, kiom ghi taugas ankau por ne-Europaj lokoj.

Referencoj

BSH (1999): Gezeitentafeln für das Jahr 2000. Europäische Gewässer. Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie (BSH), Hamburg, Rostock.
Casio (2009): Module No. 3134. http://www.casio-europe.com/de/files/manuals/watch/3134_G.pdf 7-a de Februaro 2009.
Kück, Andreas (2010): Alflu-reflu-ciklaj maksimumoj (tajdaj maksimumoj) de Cuxhaven: relative preciza taksado per malnovaj observdatumoj.http://eo.akueck.de/?q=node/63 2016-12-09.
Meyers Konversations-Lexikon (1885-1890), 4-a eldono, volumo V. Leipzig, Bibliographisches Institut. http://peter-hug.ch/lexikon/Hafenzeit 31-a de Marto 2010.
Statens Kartverk (2010): Tidevann og vannstand for Norskekysten. http://vannstand.statkart.no/skjema.php?havn=2 31-a de Marto 2010.