Alflu-reflu-ciklaj maksimumoj (tajdaj maksimumoj) de Cuxhaven: relative preciza taksado per malnovaj observdatumoj

Enkonduko

Por taksi la tempojn de alflu-reflu-ciklaj maksimumoj de Cuxhaven (Steubenhöft) en tiu chi artikolo estas prezentita metodo, kiu utiligas observdatumojn de Lentz (1879). Ghi estas efektivigita en poshkomputila programo (Kück 2010a) kaj taugas ankau por horloghoj kun montro de alflu-reflu-cikloj, ekzemple Casio PRW-1500-1VER (Casio 2009). La metodo bazighas esence sur la ne-harmonia metodo de Lubbock (1836) kombine kun la diritaj observdatumoj. Lau unuaj spertoj la precizeco estas taksata je plus/minus 20 minutoj (t. e. la duobla normdeflankigho; statistika fidindeco: 95%). Prognozoj de BSH (2009) por Cuxhaven estis uzitaj kiel referencvaloroj. La detala metodo, lau kiu ili estas kalkulitaj, ne estas konata al la autoro. Tre kredeble temas pri la harmonia prezento de ne-egalajhoj, varianto de la ne-harmonia metodo kaj (sen detaloj) skizita en Horn (1948). Al lia metodo kiel prognozmetodo uzata por la interna Germana Golfo resendas Müller-Navarra (2009). Por ghiaj germanaj havenoj la harmonia metodo fiaskas lau Warburg (1919). Estas rimarkinde, ke tiu chi mencias ne la observdatumojn de Lentz (1879) el la jaroj 1843 ghis 1861, sed ne-kompletajn observojn pri la jaroj 1841, 1842 kaj 1843.

Kalkulado de la tempo de alflu-reflu-cikla maksimumo de Cuxhaven

Unue oni determinas la tempon de meridiantransiro de la luno (meridiano de Cuxhaven). Al tiu chi tempo oni adicias la (varian) intervalon (Tabelo 1) de alflu-reflu-cikla maksimumo inkluzive de ghustigoj (Tabeloj 2 kaj 3; krome oni subtrahas 10 minutojn). La rezulta tempo estas tiu de alflu-reflu-cikla maksimumo de la postvenonta tago. La diritaj subtrahendaj dek minutoj estis trovitaj, kiel sistema deflankigho, per komparo de la kalkulrezulto kun tempoj prognozitaj de BSH (2009) por la monatoj Februaro kaj Septembro 2010. Kauzo de la dirita sistema deflankigho eble estas la malaktualeco de la observdatumoj de 1843 ghis 1861 (Lentz 1879: 203).

Meridiantransiro [horo] Intervalo [minutoj] Meridiantransiro [horo] Intervalo [minutoj]
00:00 127 06:00 92
00:30 120 06:30 108
01:00 111 07:00 125
01:30 103 07:30 141
02:00 96 08:00 151
02:30 88 08:30 156
03:00 82 09:00 157
03:30 77 09:30 157
04:00 72 10:00 154
04:30 70 10:30 149
05:00 71 11:00 142
05:30 78 11:30 135

Tabelo 1: Pri Cuxhaven: La tempo de la meridiantransiro de la luno plus la intervalo rezultigas (sen ghustigoj) la tempon de alflu-reflu-cikla maksimumo por la postvenonta tago; la horoj estas rigardeblaj kiel kaj antautagmezaj kaj posttagmezaj; la tabelo estis preparita surbaze de la indikoj de Lentz (1879: 203)

Lundeklinacio [gradoj] 10:45-01:15 01:15-03:15 03:15-05:45 05:45-08:15 08:15-10:45
0-6 3 4 7 3 -1
7-12 2 2 6 0 0
13-18 0 0 0 0 1
19 k pli -3 -3 -9 -4 0

Tabelo 2: Pri Cuxhaven: ghustigoj (en minutoj) por diversaj lundeklinacioj (absolutaj) kaj tempoj de meridiantransiro de la luno (rilate al la tempo de alflu-reflu-cikla maksimumo); la horoj estas rigardeblaj kiel kaj antautagmezaj kaj posttagmezaj; la tabelo estis preparita surbaze de la indikoj de Lentz (1879: 66)

Meridiantransiro [horo] 54' 55' 56' 57' 58' 59' 60' 61'
10:30-01:30 1 -1 0 -2 1 1 -1 1
01:30-04:30 -8 -7 -1 -2 3 5 7 -
04:30-07:30 -2 -3 -4 2 1 5 - -
07:30-10:30 4 2 2 -2 0 -6 -4 -

Tabelo 3: Pri Cuxhaven: ghustigoj (en minutoj) por diversaj paralaksoj kaj tempoj de meridiantransiro de la luno (rilate al la tempo de alflu-reflu-cikla maksimumo); la horoj estas rigardeblaj kiel kaj antautagmezaj kaj posttagmezaj; la tabelo estis preparita surbaze de la indikoj de Lentz (1879: 61)

Ekzempla kalkulado

Por la 6-a de Aprilo 2010 oni volas determini la tempon de aflu-reflu-cikla maksimumo por Cuxhaven.

Solvo:

Unue por la 4-a de Aprilo 2010 oni determinas jenon (CET: Centr-Europa Tempo; CEST: Centr-Europa Somera Tempo):

  • la tempon de la meridiantransiro de la luno: 4:45 CET
  • la absolutan lundeklinacion tiam: 25°21'
  • la paralakson (ghi respondas al la lundistanco) tiam: 56,1'.

Oni do trovas jenan tempon por la alflu-reflu-cikla maksimumo de la 6-a de Aprilo 2010:

4:45 CET (meridiantransiro de la luno en la 4-a de Aprilo 2010)
+ 71 minutoj (lau Tabelo 1; la laugrada inter-valoro inter 4:30 kaj 5:00 horo estas 70,5 minutoj)
- 9 minutoj (lau Tabelo 2)
- 4 minutoj (lau Tabelo 3)
- 10 minutoj (ghenerala ghustigo)
= 5:33 CET = 6:33 CEST por la 6-a de Aprilo 2010

Komparo: BSH (2009: 36) prognozas 6:36 CEST kiel tempon de alflu-reflu-cikla maksimumo por Cuxhaven por la 6-a de Aprilo 2010.

La por kelkaj poshkomputiloj taugaj programoj SoMoCux kaj HWI Cux ebligas grandparte automatan determinadon (Kück 2010a).

Uzado lige kun horloghoj

La prezentita metodo estas ghis certa grado kaj kun malpli da precizeco ankau uzebla lige kun horloghoj, kiuj montras la meridiantransiron de la luno kaj ghian aghon (fazon), ekzemple lige kun la horlogho priskribita en Casio (2009). "Ghis certa grado" signifas, ke la ghustigon pro la lundistanco (Tabelo 3) oni ne povas taksi kaj la ghustigon pro la lundeklinacio (Tabelo 2) oni povas nur proksimume taksi surbaze de la lunagho, ekzemple por kelkaj ekstremaj valoroj (plus 7 kaj minus 9 minutoj okaze de meridiantransiro inter la 3:15 kaj 5:45 horo; oni uzu Tabelon 4 anstatau Tabelon 2. Por la 4-a de Aprilo 2010 la dirita horlogho indikas lunaghon de 20,3 tagoj kaj meridiantransiron de 4:43 CET ("baza agordo"). Oni do kalkulas 4:43 CET + 70 minutojn (lau Tabelo 1) - 9 minutojn (lau Tabelo 4) - 10 minutojn = 5:34 CET = 6:34 CEST kiel tempon de alflu-reflu-cikla maksimumo por la 6-a de Aprilo 2010. La dirita "baza agordo" estis unufoje determinita jene: Por specimeno de 55 tagoj (de chefe Februaro kaj Septembro 2010) estis trovita la "vera" tempo de la meridiantransiro de la luno per la komputilprogramo SoMoCux (Kück 2010a). La horlogho estis unufoje agordita tiel, ke la meznombro de la 55 diferencoj inter ghiaj indikoj de tiu tempo kaj la respektiva "vera" tempo estas plej eble proksima al nulo. Se oni konservas tiun chi bazan agordon (2010-04-04: 4:43 CET), la horlogho montras por chiu tago la meridiantransiron de la luno por Cuxhaven. La ceteron bezonatan por la kalkulado de tempo de alflu-reflu-cikla maksimumo oni trovas en Tabeloj 1 kaj 4. Cetere: Ankau la tempo de la dua alflu-reflu-cikla maksimumo estas taksebla per tia horlogho: Kiel tempon de la meridiantransiro de la luno oni uzu la tempon de la unua meridiantransiro plus 12:25 horojn, kaj kiel lunaghon oni uzu tiun che la unua meridiantransiro plus 0,5 tagojn.

Lunagho [tagoj] => 4
19
5
20
6
21
7
22
Dec Jan Jun Jul - - 7 7
Feb Aug 7 7 - -
Mrt Sep - - -9 -9
Apr Okt -9 -9 -9 -9
Maj Nov -9 - - -

Tabelo 4: Pri Cuxhaven: ghustigo (proksimuma; en minutoj) okaze de granda absoluta lundeklinacio, se Tabelo 2 ne estas uzebla (ekzemple pro uzado lige kun horlogho sen indiko de la lundeklinacio); trafas nur, se la meridiantransiro de la luno okazas inter la 03:15 kaj 05:45 horo

Lokoj aliaj ol Cuxhaven

Almenau por germanaj lokoj oni povas aldoni la tempdiferencon inter ilia alflu-reflu-cikla maksimumo kaj tiu de Cuxhaven al la respektiva tempo de Cuxhaven (= referencloko). Ekzemple por Helgoland la tempdiferenco estas lau BSH (2009: 110) meznombre minus 72 minutoj . Aliaj ekzemploj:

En Bremerhaven (Alter Leuchtturm) la alflu-reflu-cikla maksimumo okazas meznombre 14 minutojn pli malfrue, ol en Cuxhaven, rezulte de jeno: La responda diferenco inter Helgoland kaj Bremerhaven estas meznombre 86 minutoj (BSH 2009: 110), kaj la responda diferenco inter Cuxhaven kaj Helgoland estas minus 72 minutoj.

En Bremen (Oslebshausen) la alflu-reflu-cikla maksimumo okazas meznombre 113 minutojn pli malfrue, ol en Cuxhaven, rezulte de jeno: La responda diferenco inter Helgoland kaj Bremen estas meznombre 185 minutoj (BSH 2009: 110), kaj la responda diferenco inter Cuxhaven kaj Helgoland estas minus 72 minutoj.

En Hamburg (St. Pauli) la alflu-reflu-cikla maksimumo okazas meznombre 214 minutojn pli malfrue, ol en Cuxhaven, rezulte de jeno: La responda diferenco inter Helgoland kaj Hamburg estas meznombre 286 minutoj (BSH 2009: 110), kaj la responda diferenco inter Cuxhaven kaj Helgoland estas meznombre minus 72 minutoj.

Per tiu chi diferencmetodo la precizeco de la referencloko tamen ne estas transprenata al la rilatlokoj, char la tempdiferencoj estas meznombraj valoroj.

Aliaj opcioj (metodoj) por la prognozoj de alflu-reflu-ciklaj maksimumoj estas menciitaj en Kück (2010b).

Resumo

Por taksi la tempojn de alflu-reflu-ciklaj maksimumoj de Cuxhaven (Steubenhöft) en tiu chi artikolo estas prezentita metodo, kiu utiligas observdatumojn de Lentz el la periodo de 1843 ghis 1861. La metodo estas efektivigita en poshkomputila programo kaj taugas ankau por horloghoj kun montro de alflu-reflu-cikloj. La metodo bazighas esence sur la ne-harmonia metodo kombine kun la diritaj observdatumoj. Lau unuaj spertoj la precizeco estas taksata je plus/minus 20 minutoj (t. e. la duobla normdeflankigho; statistika fidindeco: 95%). La precizeco do estas relative bona, se oni konsideras la limigitajn kapablojn de la uzataj rimedoj. Oni povas taksi la tempon de alflu-reflu-cikla maksimumo ankau por aliaj germanaj lokoj, utiligante la konatan meznombran tempdiferencon inter ilia alflu-reflu-cikla maksimumo kaj tiu de Cuxhaven.

Referencoj

BSH (2009): Gezeitenkalender 2010. Bundesamt für Seeschifffahrt und Hydrographie (BSH), Rostock.
Casio (2009): Module No. 3134. www.casio-europe.com/de/files/manuals/watch/3134_G.pdf 7-a de Februaro 2009.
Horn, Walter (1948): Über die Darstellung der Gezeiten als Funktion der Zeit. En: Deutsche Hydrographische Zeitschrift, volumo I, kajero 4.
Kück, Andreas (2010a): Elshutpagho. Programoj SoMoCux kaj HWI Cux. http://www.akueck.de/runterladeneo.htm 21-a de Marto 2010.
Kück, Andreas (2010b): Alflu-reflu-ciklaj maksimumoj (tajdaj maksimumoj) de Bremerhaven: Taksado per ne-harmonia metodo oportuna ankau por horloghoj de Casio. http://www.ipernity.com/blog/55667/220038 21-a de Marto 2010.
Lentz, Hugo (1879): Fluth und Ebbe und die Wirkungen des Windes auf den Meeresspiegel. Hamburg, Otto-Meissner.
Lubbock, John William (1836): The Bakerian Lecture: On the Tides at the Port of London. En:Philosophical Transactions of the Royal Society of London. 1-a de Januaro 1836, 126: 217-266.
Müller-Navarra, Sylvin (2009): Sturmfluten in der Elbe und deren Vorhersage im Wandel der Zeiten. En:Hamburg – die Elbe und das Wasser sowie weitere wasserhistorische Beiträge. Eldoninto: Ohlig, Christoph. Books on Demand.
Warburg, Harold Dreyer (1919): The Admiralty Tide Tables and North Sea Tidal Predictions. En:The Geographical Journal, volumo 53, kajero 5, 308-330.