Internacieco de vorto kaj ties uzebleco lau Regulo 15: rekomendata testo

Enkonduko

Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko (Zamenhof 199110: 56; 61; 67; 73; 78-79) instruas, kiel vortoj fremdaj (tio estas tiuj, kiujn prenis la plimulto de la lingvoj el unu fonto) estas uzataj en Esperanto. (La vorto "prenis" chi-kuntekste signifas, ke en la preninta lingvo la prenita vorto estas same au simile elparolata au skribata, kiel en la fonto.) Lau la Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro (Cart 1919) temas pri "'internaciaj vortoj' [...] kiuj per si mem (lau § 15) estas jam esperantaj" – ech sen oficialeco. Tio chi estas subtenata en la dirita aldono per resendo al Zamenhof (1925: 24): Lau li uzado de tiaj vortoj ne "prezentas malaprobindan enkondukon de novaj vortoj", sed "lau la § 15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ghia naskigho" kaj "havas en nia lingvo (lau la § 15) la plenan rajton de ekzistado". Ordinare ne estas oportune esplori la ekzistantajn milojn da lingvoj pri tio, chu la plimulto el ili prenis la koncernan vorton. Por taksi la internaciecon de vorto la autoro en sia prelego kadre de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko prezentis metodon (Kück 2009c). Al ghi en retforuma diskuto Wennergren (2009) atribuis la esprimon "testo". (Krome lau Corsetti 2009 la metodo ankorau "bezonas perfektigon", sed tian li ne specifis.) Iomete modifita metodo, nun nomata "rekomendata testo", estas chi tie prezentata: Per ghi oni povas facile taksi la internaciecon de vorto surbaze de launome ne-fiksita aro de malmultaj lingvoj, tamen kun konsidero de iliaj aparteneco al almenau du lingvaj kulturkomunumoj kaj lingva parenceco. Rezulto de tiu chi testo ne estu rigardata kiel oficiala au definitiva jugho pri internacieco au uzebleco de vorto lau Regulo 15, sed nur kiel indiko trafa kaj helpa en kredeble ne chiuj, sed multaj okazoj (se rezulte de la testo vorto nek Fundamenta nek oficiala, kiel ekzemple "tajdo", ne montrighas tiel internacia, ke ghi estas uzebla lau Regulo 15, tio chi ne nepre signifas, ke la vorto entute ne estas uzebla; ghi eble estas uzebla kiel nova vorto lau Zamenhof 199110: 47). Oni tamen chiuokaze konsideru, kiugrade estas oportune esprimi ideon (ekzemple tiun de "fauno") per kunmetajho el Fundamentaj au oficialaj vortoj au afiksoj (pri la dirita ekzemplo: "bestaro"). Plia ekzemplo: Por la elekto de la oportuna esprimo Wells (1978: 62) konsideras la cirkonstancojn kaj "parolante kun laiko [...] eble uzus la esprimon frota sono, parolante kun kolego-fonetikisto [...] certe dirus frikativo". Se por la koncerna ideo jam estas ech simpla Fundamenta au oficiala radiko, oni uzu tian, ekzemple la oficialajn radikojn "chin'", "japan'" kaj "meteorologi'" (anstatau la al ili surbaze de Zamenhof 199110: 48 almenau nun kiel formojn novajn rigardeblajn "hhin'" resp. "nipon'" resp. "meteologi'", char rekomendi formojn novajn au tiajn almenau deklari tolerataj, tio chi estas afero de la prilingve autoritata institucio).

Rekomendata testo

Vorto estas rigardata (ne deklarata!) kiel tiel internacia, ke ghi estas uzebla lau Regulo 15, se oni konstatas tion:

El unu fonto la vorton prenis kaj esence samsignife uzas tri lingvoj, el kiuj apartenas

  1. almenau unu al la okcidenta lingva kulturkomunumo,
  2. almenau unu al la islama, hinda au orientazia lingva kulturkomunumo kaj
  3. chiuj al malsamaj lingvosubfamilioj de kiuj ajn lingvofamilioj;

kaj krome ne estas evidente, ke alian vorton prenis kaj esence samsignife uzas pli da lingvoj, el kiuj pri tri ankau trafas la supraj trajtoj 1 ghis 3.

Sekvas ekzemploj, informoj pri lingvaj kulturkomunumoj kaj lingvosubfamilioj kaj krome pruvo de la taugeco de la rekomendata testo. Konsiletoj pri la ekzamenado de lingvoj rilate al tio, chu ili prenis koncernan vorton, estas donitaj en Kück (2009b).

Ekzemplo 1: "papajo"

Oni konstatas ekzemple per helpo de la plurlingva reta enciklopedio Vikipedio (2009), ke la vorton, kies ideon en Esperanto oni estas esprimonta per "papajo", el la arauaka prenis kaj esence samsignife uzas jenaj lingvoj:

  1. la germana ("Papaya"; okcidenta lingva kulturkomunumo; ghermana lingvosubfamilio de la hindeuropa lingvofamilio),
  2. litova ("papaja"; okcidenta lingva kulturkomunumo; balta lingvosubfamilio de la hindeuropa lingvofamilio) kaj
  3. indonezia ("pepaya"; islama lingva kulturkomunumo; malaj-polinezia lingvosubfamilio de la austronezia lingvofamilio).

Ne estas evidente, ke alian vorton prenis kaj esence samsignife uzas pli da lingvoj, el kiuj pri tri ankau trafas la trajtoj 1 ghis 3 donitaj en la chapitro "Rekomendata testo". Sekve oni rigardas la vorton "papajo" kiel tiel internacian, ke ghi estas uzebla lau Regulo 15.

Ekzemplo 2: "diodo"

Oni konstatas ekzemple per helpo de la plurlingva reta enciklopedio Vikipedio (2009), ke la el du vortoj, prenitaj el la greka, kunmetitan vorton, kies ideon en Esperanto oni estas esprimonta per "diodo", esence samsignife uzas jenaj lingvoj:

  1. la pola ("dioda"; okcidenta lingva kulturkomunumo; slava lingvosubfamilio de la hindeuropa lingvofamilio),
  2. turka ("diyot"; islama lingva kulturkomunumo; turkeca lingvosubfamilio de la altaja lingvofamilio) kaj
  3. vjetnama ("điốt bán dẫn"; orientazia lingva kulturkomunumo; mon-hhmera lingvosubfamilio de la australazia lingvofamilio).

Ne estas evidente, ke alian vorton prenis kaj esence samsignife uzas pli da lingvoj, el kiuj pri tri ankau trafas la trajtoj 1 ghis 3 donitaj en la chapitro "Rekomendata testo". Sekve oni rigardas la vorton "diodo" kiel tiel internacian, ke ghi estas uzebla lau Regulo 15.

Ekzemplo 3: "sokero"

Oni konstatas ekzemple per helpo de la plurlingva reta enciklopedio Vikipedio (2009), ke la vorton, kies ideon en Esperanto oni estas esprimonta per "sokero", el la angla (kie ghi estas mallongigo de "association football") prenis kaj esence samsignife uzas jenaj lingvoj:

  1. la irlanda ("sacar"; okcidenta lingva kulturkomunumo; kelta lingvosubfamilio de la hindeuropa lingvofamilio),
  2. afrikansa ("sokker"; okcidenta lingva kulturkomunumo; ghermana lingvosubfamilio de la hindeuropa lingvofamilio) kaj
  3. cebua ("saker"; eble rigardebla kiel lingvo apartenanta al la islama lingva kulturkomunumo, char la cebua estas parolata interalie en Mindanao, filipina insulo, de kies loghantoj proksimume triono estas islamanoj; malaj-polinezia lingvosubfamilio de la austronezia lingvofamilio).

Tamen, Vikipedio (2009) ankau evidentigas, ke alian vorton (nome "futbalo") prenis kaj esence samsignife uzas pli da lingvoj, el kiuj pri tri ankau trafas la trajtoj 1 ghis 3 donitaj en la chapitro "Rekomendata testo". Sekve oni taksas, ke la vorto "sokero" ne estas tiel internacia, ke ghi estas uzebla lau Regulo 15. Cetere: Se oni rigardas la cebuan kiel lingvon apartenantan nek al la islama nek al la hinda nek al la orientazia lingva kulturkomunumo, tiam oni kredeble ne trovas tian lingvon, kiu kaj prenis "sokero" kaj apartenas al la islama, hinda au orientazia lingva kulturkomunumo. Chi-okaze, do ech se ne estus evidente, ke la vorton "futbalo" prenis kaj uzas esence samsignife pli da lingvoj, el kiuj pri tri ankau trafas la trajtoj 1 ghis 3 donitaj en la chapitro "Rekomendata testo", oni rigardus "sokero" ankau kiel ne-sufiche internacian, ke ghi estas uzebla lau Regulo 15.

Lingvaj kulturkomunumoj

En la rekomendata testo estas konsiderataj jenaj kvar lingvaj kulturkomunumoj (Vikipedio 2008) sen asertado, ke estas nek pli nek malpli, kaj sen asertado, ke la asigno de la menciitaj lingvoj al ili estas definitiva au ne-kontestebla:

  1. La okcidenta lingva kulturkomunumo ampleksas lingvojn de Europo au devenajn de Europo, ekzemple la afrikansan, anglan, estonan, francan, germanan, hispanan, hungaran, irlandan, litovan, rusan kaj aliajn.
  2. La islama lingva kulturkomunumo ampleksas lingvojn, kiuj estas parolataj chefe en landoj, kies kulturo kaj societo estas tre influataj de la islamo, ekzemple la araban, azerbajghanan, indonezian, malajan, persan, turkan, uzbekan kaj aliajn.
  3. La hinda lingva kulturkomunumo ampleksas lingvojn de la hinda subkontinento, ekzemple la gugharatan, hindian, tamilan, teluguan kaj aliajn.
  4. La orientazia lingva kulturkomunumo ampleksas lingvojn de la orienta Azio, ekzemple la chinan, japanan, korean, vjetnaman kaj aliajn.

Cetere: Ke entute estas pluraj kulturkomunumoj, tio chi estas ne-rekte malkontestata ekzemple en la internacia normo, kies germanlingva versio estas DIN EN ISO 12100-2:2002.

Lingvosubfamilioj

Lingvofamilioj kaj lingvosubfamilioj estas priskribitaj au listigitaj en enciklopedioj, ekzemple Vikipedio (2009) kaj Lewis [eldonisto] (200916), leksikonoj, ekzemple Bußmann (20023), Mehling [eldoninto] (1999: 926) kaj Wendt (1977), kaj krome en la internacia normo ISO 639-5:2008. La dirita normo tamen ne asignas unuopajn lingvojn al unuopaj lingvosubfamilioj. Tial povas esti pli oportune informi sin per helpo de enciklopedioj au leksikonoj pri la aparteneco de lingvo al lingvosubfamilio. Kiel lingvosubfamilion rilate al la rekomendata testo oni rigardas nur la unuan subdividon de lingvofamilio, ekzemple: La germana kaj litova apartenas al malsamaj lingvosubfamilioj de la hindeuropa lingvofamilio, nome al la ghermana resp. balta. La germana kaj sveda apartenas al la sama lingvosubfamilio (nome al la ghermana), sed al malsamaj lingvo-"subsubfamilioj", nome al la okcidentghermana resp. nordghermana. Se temas pri lingvoj, kiuj apartenas al malsamaj lingvofamilioj (ekzemple la germana, indonezia kaj japana), por la testo jam ne estas necese trovi la respektivajn lingvosubfamiliojn, char, kiuj ajn ili estas, ili estas malsamaj.

Pruvo de la taugeco de la rekomendata testo

Kiel referencon – pro manko de alia – Kück (2009a) esploris la specimenon de tiuj 606 vortoj el la Dua kaj Tria Oficialaj Aldonoj al Universala Vortaro (Cart 1919 resp. Grosjean-Maupin 1922), al kiuj la prilingve autoritata institucio oficiale atribuis – sen mencio de klara kriterio – internaciecon kaj uzeblecon lau Regulo 15. Okaze de proksimume duono de la vortoj povis esti konstatita tio (kio konsistigas la chefan parton de la supre rekomendata testo):

El unu fonto la vorton prenis kaj esence samsignife uzas tri lingvoj, pri kiuj trafas la trajtoj 1 ghis 3 donitaj en la chapitro "Rekomendata testo".

Tial estas konkludita jeno: Per la rekomendata testo oni kredeble ne trovas chiujn vortojn uzeblajn lau Regulo 15, sed al la tiel trovataj vortoj tendence atribuus internaciecon kaj uzeblecon lau Regulo 15 ankau la prilingve autoritata institucio, se ghi aplikus la saman kriterion, kiel por la dirita specimeno de la 606 vortoj el Cart (1919) kaj Grosjean-Maupin (1922). La testo do taugas por konserveme atribui internaciecon kaj uzeblecon lau Regulo 15.

Resumo

Testo estas rekomendata, per kiu oni povas facile taksi la internaciecon de vorto kaj ties uzeblecon lau Regulo 15. La testo bazighas esence sur la konstato de tio, ke la vorton prenis launome ne-fiksita aro de malmultaj lingvoj, tamen kun konsidero de iliaj aparteneco al almenau du lingvaj kulturkomunumoj kaj lingva parenceco. Rezulto de tiu chi testo ne estu rigardata kiel oficiala au definitiva jugho pri internacieco au uzebleco de vorto lau Regulo 15, sed nur kiel indiko trafa kaj helpa en kredeble ne chiuj, sed multaj okazoj. La taugeco de la rekomendata testo estas pruvita per la rezulto de ghia apliko al specimeno de tiaj vortoj, kiuj estis deklaritaj kiel internaciaj de la prilingve autoritata institucio.

Referencoj

Bußmann, Hadumod (20023): Lexikon der Sprachwissenschaft. Stuttgart, Kröner.
Cart, Théophile (1919): Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero trideka. Paris, Esperantista Centra Oficejo.
Corsetti, Renato (2009): "dumpingo". Kontribuo al la retforumo "la bona lingvo". http://groups.google.de/group/la-bona-lingvo/msg/2d489bd2483b624e?hl=eo . 5-a de Septembro 2009.
DIN EN ISO 12100-2:2003: Sicherheit von Maschinen – Grundbegriffe, allgemeine Gestaltungsgrundsätze – Teil 2: Technische Leitsätze (ISO 12100-2:2003).
Grosjean-Maupin, Émile (1922): Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Oficiala Gazeto Esperantista, volumo 8, N-ro 5-6 (82-83). Paris, Esperantista Centra Oficejo, 153-164.
ISO 639-5:2008: Codes for the representation of names of languages – Part 5: Alpha-3 code for language families and groups.
Kück, Andreas (2009a): Takso de la porcio de "tre internaciaj vortoj" en la tutajho de vortoj fremdaj en la senco de Regulo 15. http://eo.akueck.de/?q=node/67 2016-12-08.
Kück, Andreas (2009b): Uzebleco de Regulo 15: konsiletoj por la ekzamenado de precipe orientaziaj lingvoj. http://www.ipernity.com/blog/55667/152584 1-a de Septembro 2009.
Kück, Andreas (2009c): Prelego "Tre internaciaj vortoj – Rezonado pri Regulo 15" kadre de la 94-a UK. http://eo.akueck.de/?q=node/652016-12-08.
Lewis, M. Paul [eldonisto] (200916): Ethnologue: Languages of the World. Dallas, SIL International. http://www.ethnologue.com 14-a de Septembro 2009.
Mehling, Franz N. [eldoninto] (1999): Knaurs Lexikon von A bis Z. Augsburg, Weltbild Verlag.
Vikipedio (2008): Internaciaj vortoj. http://eo.wikipedia.org/wiki/Internaciaj_vortoj 5-a de Novembro 2008.
Vikipedio (2009): http://eo.wikipedia.org/wiki/ (diversaj kapvortoj estis ekzamenitaj en tiu chi reta enciklopedio por trovi diverslingvajn samsignifajhojn).
Wells, John C. (1978): Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Rotterdam, Universala Esperanto-Asocio.
Wendt, Heinz F. (1977): Das Fischer Lexikon Sprachen. Frankfurt am Main, Fischer Taschenbuch Verlag.
Wennergren, Bertilo (2009): (la bona lingvo) Re: R: "dumpingo". Kontribuo al la retforumo "la bona lingvo". http://groups.google.de/group/la-bona-lingvo/msg/bb9eb6e326caa596?hl=eo . 5-a de Septembro 2009.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (1925): Lingvaj respondoj (plena kolekto). Paris, Esperantista Centra Librejo.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199110): Fundamento de Esperanto. Pisa, Edistudio.