Tre internaciaj vortoj (TIV) – rezonado pri Regulo 15

Enkonduko

Lau Regulo 15 (Zamenhof 199110: 56; 61; 67; 73; 78-79) la tiel nomataj vortoj "fremdaj”, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en Esperanto sen shangho, ricevante nur la ortografion de tiu chi lingvo. Lau Zamenhof (1925: 24) Regul-15-vortoj jam apartenas al Esperanto. Regulo 15 do utilas ne por enkonduki novajn vortojn, sed por trovi jamajn Esperanto-vortojn por ekuzo. Tamen, kiun (au chu kian?) aron de lingvoj oni konsideru por decidi, chu la plimulto el ili prenis la koncernan vorton? Praktike estas apenau fareble konsideri kelkmilojn da lingvoj. Jam pri la du ekzemplo-radikoj donitaj en la regultekstoj ("teatr'" kaj "tragedi'") oni ne povas pruvi, ke ilin prenis pli ol la duono de kelkmiloj da lingvoj. Krome en Cart (1919) kaj Grosjean-Maupin (1922) la lingvonormiga institucio atribuis uzeblecon lau Regulo 15 al vortoj, kiujn certe ne prenis la plimulto de kelkmiloj da lingvoj. Plue lau Cart (1919) Regul-15-vortoj ech ne bezonas oficialigon. Neergaard (1933) pritraktis la problemon kun la difino (lau li "ghenerale aprobita, pravigata per la tutmonda influo de la grekolatina civilizo"), ke vorto internacia estas "vorto komprenebla de la plimulto de la indoeuroplingvanoj". Welger (1999) proponas, ke konvenas konsideri la anglan, francan, germanan, hispanan, portugalan kaj rusan. Alternativon al chi tiuj laulingve kaj laukulture Europcentraj premisoj proponas la autoro de tiu chi artikolo: Oni konsideru ne iun fiksitan aron de lingvoj, sed ankau lingvajn kulturkomunumojn; detaloj sekvas.

Propono
Estas proponate rigardi vorton kiel tre internacian (kaj tial precipe taugan por uzo lau Regulo 15), se la vorto estas prenita de almenau tri lingvoj, el kiuj apartenas
  • almenau unu al la okcidenta lingva kulturkomunumo kaj
  • almenau unu al la hinda, islama au orientazia lingva kulturkomunumo kaj
  • chiuj al malsamaj lingvo-subfamilioj.

Oni notu, ke inverse el la fakto, ke vorto ne estas tre internacia lau la supra kriterio, oni ne nepre konkludu, ke la vorto ne estas uzebla lau Regulo 15. La ideo de la supre menciita kriterio estas jena: La tri la vorton (prunte)prenintaj lingvoj reprezentas multajn aliajn lingvojn, kiuj estas sufiche malsamaj kaj lau lingvoparenceco kaj lau aparteneco al lingvaj kulturkomunumoj; la tri lingvoj do specimene eble reprezentas la plimulton de la lingvoj konsiderindaj.

La lingvaj kulturkomunumoj estas la

  • okcidenta; reprezentantoj: ekzemple la angla, finna, germana, hispana, rusa kaj multaj aliaj lingvoj
  • hinda; reprezentantoj: ekzemple la bengala, hindia, tamila kaj multaj aliaj lingvoj
  • islama; reprezentantoj: ekzemple la araba, indonezia, persa, svahila, turka kaj multaj aliaj lingvoj
  • orientazia; reprezentantoj: ekzemple la china, japana, korea, vjetnama kaj multaj aliaj lingvoj

(komparu Vikipedio-n 2008a).

Ekzemplo: La origina vorto de “papajo” estas prenita (el la arauaka) de la germana (okcidenta lingva kulturkomunumo; ghermana subfamilio de la hindeuropa lingvofamilio), pola (okcidenta lingva kulturkomunumo; slava subfamilio de la hindeuropa lingvofamilio) kaj indonezia (islama lingva kulturkomunumo; malaj-polinezia subfamilio de la austronezia lingvofamilio) kaj tial povas esti rigardata kiel tre internacia kaj precipe tauga por uzo lau Regulo 15.

La aparta konsidero de la okcidenta lingva kulturkomumo al iuj eble shajnas maljusta au almenau tia, ke tio chi ne plenumas nuntempajn postulojn pri internacieco. Tamen, estas fakto, ke tradicie la plej granda parto de la vortsubstanco de Esperanto devenas de lingvoj de la okcidenta lingva kulturkomunumo, ech kun intenco (Zamenhof 199218: 284). Unuflanke tiun chi tradicion certe rompus ne-aparta konsidero de la okcidenta lingva kulturkomunumo, aliflanke konsidero de nur tiu chi eble ne plenumus nuntempajn postulojn pri internacieco. Tial la supre menciita kriterio estas rigardata kiel konvena kompromiso inter tradicikonservo kaj plenumo de nuntempaj postuloj pri internacieco. Tamen, pripensinda opcio estas rezigni pri la aparta konsidero de la okcidenta lingva kulturkomunumo kaj anstatauigi la du supre menciitajn postulojn pri lingvkultura aparteneco per la unu postulo "... prenita de almenau tri lingvoj, el kiuj apartenas almenau du al malsamaj lingvaj kulturkomunumoj".

Rimarko: Oni ne interkonfuzu la ekuzon de vorto lau Regulo 15 kun jeno: Rekomendo de nova vorto (lau la Antauparolo al la Fundamento Zamenhof 199110: 47) por io, kio en Esperanto estas esprimata au i) ankorau ne per nur Fundamentaj/oficialaj rimedoj (ekzemple "tajdo") au ii) per kunmetajho el nur Fundamentaj/oficialaj rimedoj (ekzemple "liva" anstatau "maldekstra"; chu tio chi estas rekomendinda au ne, tio estas alia, chi tie ne pritraktata demando). Krome lau la Antauparolo (Zamenhof 199110: 48) nur la lingvonormiga institucio rajtas enkonduki (se Regulo 15 ne trafas) novan vorton/formon samsignifan kun tia Fundamenta/oficiala vorto/formo, en kiu estas nur unu signifhava vortero. Io tia evidente okazis ekzemple che la oficialigita "kemio": Ghi estas samsignifa kun la Fundamenta "hhemio" kaj sekve bezonis oficialigon.

Listo

Jen listo de lau la supre menciita kriterio tre internaciaj vortoj, el kiuj neniu estas Fundamenta au oficiala (eble indas aldoni mencion de la fonto, Esperantlingvan difinon kaj atentigon pri eventuala Zamenhofeco). Konsultitaj estis Adiwimarta, Darmojuwono, Soeprapto-Hastrich (2007), Ebi, Sato (2003), Langenscheidt (1954), Langenscheidt (1966a, b), Krause (1999), Krause (2007), kaj Vikipedio (2008b) kaj Waringhien (2002); la lingvokodoj estas lau ISO 639-1. Ne estas asertate, ke la listo estas kompleta pri la prezentitaj kapvortoj kaj pri la che chiu kapvorto listigitaj lingvoj, kiuj prenis la vorton. Aperas nur tri por pruvi la plenumighon de la supre menciita kriterio. Krome estu atentigate pri tio, ke la kriterio neniel celas modifi ekzistantan regulon au starigi novan regulon, sed nur celas proponi facile aplikeblan manieron trovi tiajn vortojn nek Fundamentajn nek oficialajn, kiuj kredeble havas relative altan probablon esti komprenataj. Tamen, kiu au kio malhelpas al la lingvonormiga institucio almenau rekomendi ion taugan por kohera uzado de Regulo 15?

akumulatoro de Akkumulator hr akumulator tr akümülatör
aluvio de Alluvium he aluvium tr alüvyon
amoko de Amok id amuk tr amok
acetileno de Azetylen es acetileno id asetilena
atasheo de Attaché ru attashe tr ataşe
batiko ar batik de Batik id batik
buroo de Büro id biro tr büro
boulo de Bowling id boling vi bowling
brutto de Brutto(gewicht) id bruto pl brutto
bumo de Boom fr boum ja bumu
buso de Bus id bus pl bus
cenzo de Zensus gl censo id sensus
cunamo ar tsunami de Tsunami sw tsunami
chadoro de Tschador es chador id cadar
depoto de Depot id depo(t) tr depo
deposito es depósito a plazo fijo id deposito nl deposito
diodo de diode id dioda vi diot ban dan
disertacio, disertajho de Dissertation id disertasi ru dissertacja
dividendo de Dividende id dividen tt dividend
dizelo de Diesel id diesel ja dizeru
domicilo de Domizil fr domicile id domisil
docento de Dozent id dosen pl docent
dopado id doping it doping ja dopingu
dosiero de Dossier ru dossje tr dosya
ekzota, ekzotika de exotisch fr exotique ja ekizochiku
eksperto de Experte ja ekisupato tr eksper
ekumeno de Ökumene fi ekumenia id ekumene
elito de Elite id elite pl elita
ensemblo de Ensemble id ensambel ru ansamblja
eseo de Essay id esai ja essei
esoterismo (radiko: esoter') da esoterisme es esoterismo tr ezoterizm
fakso de Fax id faks ja fakkusu
faulo de Foul ja fauru pl faul
felaho de Fellache ku fileh ru fellahh
formularo de Formular es formulario id formulir
fragmito en phragmites es phragmites vi phragmites
frekvenco de Frequenz id frekuensi tr frekans
futbalo fa futbal fr football tr futbol
fuzio de Fusion hu fúzió id fusi
ginekologio de Gynäkologie id ginekologie tr jinekoloji
gongo de Gong id gongo vi cong chieng
guruo de Guru id guru ru guru
hagho de Hadsch id haji ja hajji
hidranto de Hydrant id hidran ru hidrant
hidrato en jenaj kunmetajhoj: de Kohlenhydrat id karbohidrat sw kabohidrati
hipertermio de Hyperthermie id hipertermia tr hipertermi
hobio de Hobby id hobi it hobby
hokeo de Hockey id hoki ja hokke
humuro de Humor fr humour id humor
hhano ar chan de Khan vi han
ikebano ar ikibana de Ikebana id ikebana
imamo de Imam id imam ja imamu
infrarugha de infrarot id inframerah it infrarossa
islamo de Islam ja isuramu-kyo tr Islam
jogo de Yoga id yoga vi yoga
jogurto de Joghurt id yoghurt tr yogurt
jhipo de Jeep id jip ja jipu
kadio de Kadi tr kadi vi kadi
kaftano de Kaftan fi kaftaani tr kaftan
kamuflado en camouflage id kamuflase tr kamuflaj
kantino de Kantine es cantina tr kantin
karateo ar karata de Karate id karate
kareo de Curry id kari ja kare
kartelo de Kartell id kartel tr kartel
kebabo de Kebab pt kebab tr kebap
kromo de Chrom sw chromi vi crom
klauzo de Klausel id klausul pl klauzula
koniferoj de Koniferen id konifera it conifere
kontenero de Container ja kontena vi congteno hoa
ksenofobio de Xenophobie id xenofobia tr zenofobi
kuloto de Culotte ja kyurotto tr külot
kungfuo ar kungh fu de Kung Fu id kung fu
kvalifiko de Qualifikation fr qualification id kualifikasi
kvizo de Quiz id kuis pl quiz
kvoto de Quote id kuota tr kota
matcho de Match fr match tr maç
metroo it metro id metro tr metro
mikroondoj it microonde ms mikrogelombang tr mikrodalga
minoritato de Minorität id minoritas ro minoritate
moto de Motto id motto sl moto
muftio de Mufti id mufti tr müftü
nunatako de Nunatak ja nunatak ru nunatak
olimpia de olympisch ms olimpik tt olímpia
orangutano, orangutango de Orang-Utan hu orangután id orang utan
origamio ar aurigami de Origami id origami
oscilo de Oszillation es oscilación id osilasi
parcelo de Parzelle sk parcela tr parsel
pashao de Pascha ja pashi ru pasha
partnero de Partner id partner pl partner
papajo de Papaya id pepaya pl papaja
plagho sq plazha ru plash tr plaj
plombo de Plombe fr plombage id plombir
raghao, ragho, rajho de Radscha ms raja uk ragha
rakio de Raki ja raku pt raki
rastrumo id raster lt rastras ru rastr
raundo de Runde id ronde ja raundo
razio de Razzia fi ratsia id razia
reaktoro de Reaktor id reaktor ru reaktor
referendumo de Referendum id referendum tr referandum
rivalo de Rivale it rivale ja raibaru
salamo de Salami tl salami tr salam
sario ar sari de sari ja sari
sezamo fr sésame de Sesam tr susam
sarongo de Sarong es sarong id sarung
sekulara de säkular es secular id sekular
sensoro de Sensor es sensor id sensor
silo de Silo ja sairo tr silo
skunko en skunk ja sukanku ro sconcs
skutero id skuter pl skuter vi scooter
slogano id slogan pl slogan pt slogan
sojo de Soja fa suya ms soya
sponsoro id sponsor it sponsor ru sponsor
statuso de Status id status pt status
sushio ar sushi de Sushi vi sushi
shampuo de Schampon id sampo tr sampuan
shorto de shorts fr short ja shotsu
tabuo de Tabu id tabu tr tabu
tampono de Tampon jp tanpon tr tampon
taro de Tara(gewicht) fi taara tr dara
tofuo de Tofu ms tauhu vi tao pho
traumato de Trauma id trauma pt trauma
transmisio de Transmission id transmisi it transmissione
transfuzio de Transfusion id transfusi tr transfüzyon
trihhino de Trichine es trichinella tr trişin
ultrasono fr ultrason id ultrasonik tr ultrason
ultraviola de ultraviolett id ultraviolet pl ultrafiolet
umlauto fi umlaut id umlaut ru Umlaut
uoko de Wok it wok tr wok
vado (geografio) pro la uzo en: fr Mer des Wadden ja was de umi ru Vaddenskoe More
valvo ja barubu pt válvula tr valf

Referencoj

Adiwimarta, Sri Sukesi; Darmojuwono, Setiawati; Soeprapto-Hastrich, Elisabeth (2007): Kamus Universal Langenscheidt Jerman. Djakarta, PT Ikrar Mandiriabadi.
Cart, Théophile (1919): Dua Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Esperantista Dokumentaro. Kajero trideka. Paris, Esperantista Centra Oficejo.
Ebi, Martina; Sato, Chiaki (2003): Langenscheidts Universal-Wörterbuch Japanisch. Berlin, Langenscheidt.
Grosjean-Maupin, Émile (1922): Tria Oficiala Aldono al Universala Vortaro. En: Oficiala Gazeto Esperantista, volumo 8, N-ro 5-6 (82-83). Paris, Esperantista Centra Oficejo, 153-164.
Krause, Erich-Dieter (1999): Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Hamburg, Buske.
Krause, Erich-Dieter (2007): Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Hamburg, Buske.
Langenscheidt (1954): Dizionario Langenscheidt Lilliput 6 Italiano-Tedesco. Berlin, Langenscheidt
Langenscheidt (1966a): Langenscheidts Lilliput Wörterbuch 334 Deutsch-Türkisch. Berlin, Langenscheidt.
Langenscheidt (1966b): Langenscheidt Lilliput Sözlüğü 335 Türkçe-Almança. Berlin, Langenscheidt.
Neergaard, Paul (1933): Fremdvortoj en Esperanto. 15a regulo de la fundamenta gramatiko en teorio kaj praktiko. Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.
Vikipedio (2008a): Internaciaj vortoj. http://eo.wikipedia.org/wiki/Internaciaj_vortoj 5-a de Novembro 2008.
Vikipedio (2008b): http://eo.wikipedia.org/wiki/ (diversaj kapvortoj estis alvokitaj en tiu chi reta enciklopedio por trovi diverslingvajn samsignifajhojn).
Waringhien, Gaston (2002): La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Paris, Sennacieca Asocio Tutmonda.
Welger, Helmut (1999): Kontribuoj al la norma Esperantologio. http://www.homaranismo.info/Kontribuoj.htm 5-a de Novembro 2008.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (1925): Lingvaj respondoj (plena kolekto). Paris, Esperantista Centra Librejo.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199110): Fundamento de Esperanto. Pisa, Edistudio.
Zamenhof, Leyzer Ludwik (199218): Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto. Rotterdam, Universala Esperanto-Asocio.